mirror of
https://github.com/mrrpnya/lipu-sona.git
synced 2025-02-13 16:44:39 +00:00
105 lines
4.4 KiB
Markdown
105 lines
4.4 KiB
Markdown
% Tokipono paĝo 13: speciala vortara eldono
|
|
% /dev/urandom
|
|
% julio 2022
|
|
|
|
<!-- La titolo de ĉi tiu paĝo estas aludo al la serioj "Street Fighter" de Capcom
|
|
kaj specife al la ludo "Street Fighter II", kiu ricevis diversajn plibonigajn kaj
|
|
ĝisdatigajn versiojn dum sia vivdaŭro. Specife, ĝi aludas la Sega Genesis /
|
|
Mega Drive de SF2 Champion Edition kaj SF2
|
|
Hyper Fighting, "Street Fighter II: Special Champion Edition". Tradukistoj: vi
|
|
povas anstataŭigi tiun aludon per io alia laŭvole, sed ĝi devas taŭgi por ĉiuj spektantoj. -->
|
|
|
|
<style>
|
|
.zoomin {
|
|
text-align: center;
|
|
}
|
|
.zoomin img {
|
|
width: 320px;
|
|
image-rendering:crisp-edges;
|
|
image-rendering: pixelated;
|
|
};
|
|
</style>
|
|
|
|
> %zoomin%
|
|
> !["nimi sin li kama!"](/nimi_sin_li_kama.gif)
|
|
>
|
|
|
|
En la deknaŭa de julio 2021, Sonja Lang eldonis aldonitan oficialan Tokiponan
|
|
libron, "[Toki Pona Dictionary](https://www.amazon.com/dp/0978292367)" (ankaŭ konata
|
|
kiel "ku" aŭ "lipu ku"). Ĉi tiu libro provizas tradukojn de la angla al Tokipono
|
|
kaj inverse por multe da vortoj. Ĝi kunigas la enketon en la Tokipona komunumo de 2020-2021,
|
|
kaj dokumentas 61 aldonitajn vortojn, kiujn oni uzas en la lingvo por entuto de 181 "nimi ku".
|
|
Kvankam la plejparton de ĉi tiuj vortoj oni malofte uzas en la komunumo, estas 17 kromaj
|
|
"nimi ku suli" vortoj, kiujn oni taksas oftaj kaj sufiĉe gravaj por aparte enlistigi ilin.
|
|
Ĉi tiu paĝo traktos ĉi tiujn novajn vortojn.
|
|
|
|
| vorto | signifo |
|
|
|--------------------|----------------------------------|
|
|
| namako | spico, aldonita |
|
|
| kin | ankaŭ, ambaŭ |
|
|
| oko | okulo |
|
|
| kipisi | tranĉi, dividi |
|
|
| leko | kvadrato, bloko, (ŝtuparoj) |
|
|
| monsuta | time, monstro, timiga |
|
|
| misikeke | medikamento, kuraci |
|
|
| tonsi | nebinara, genronekonformiĝa, (transgenrulo) |
|
|
| jasima | spegulo, reflekti, reversi, mala |
|
|
| soko | fungo |
|
|
| meso | averaĝa, meza |
|
|
| epiku | mojosa |
|
|
| kokosila | ne paroli Tokiponon en Tokipona grupo |
|
|
| lanpan | kapti, ŝteli, akiri |
|
|
| n | hm... |
|
|
| kijetesantakalu | lavurso aŭ alia musteloido |
|
|
| ku | (interagi kun) la Tokipona vortaro |
|
|
|
|
La vortoj "namako", "kin" kaj "oko" listiĝas kiel sinonimoj por "sin", "a" kaj
|
|
"lukin" respektive en *lipu pu*. Tamen, komunume, ĉi tiuj vortoj havas
|
|
iom da malsamaj signifoj:
|
|
|
|
* "sin" kutime signifas "nova", "namako" kutime signifas "aldonita" aŭ "ekstra".
|
|
|
|
* "kin" estas uzita ĉe la fino de frazoj por "ankaŭ" aŭ "ambaŭ". "a" ne havas
|
|
tian specifan uzon.
|
|
|
|
* "oko" specife signifas "eye", kvankam "lukin" ankaŭ signifas "vizio" kaj "vidi".
|
|
|
|
La vortoj "kipisi", "leko", "monsuta" kaj "misikeke" estis fruaj vortoj, kiujn
|
|
oni inventis antaŭ la eldono de *lipu pu*, kaj ilin ankoraŭ uzas oni en la komunumo hodiaŭ.
|
|
Iuj de ĉi tiuj vortoj estis inventitaj de Sonja Lang mem, kiel
|
|
"kijetesantakalu" kaj "misikeke" (la unua kiel ŝerca vorto, kiun la Tokipona komunumo
|
|
varme akceptis).
|
|
|
|
La ceteraj estas specife novaj vortoj. Ekzemple, la vorton "ku" inventis
|
|
Sonja Lang kiel partneron de "pu" por priskribi interagon kun
|
|
la dua oficiala Tokipona libro.
|
|
|
|
> %informo%
|
|
> Vi povas aŭ elekti uzi ĉi tiuj vortoj aŭ eviti ilin. Mi persone preferas uzi
|
|
> nur la vortprovizon en la *lipu pu*, kaj mi uzas aldonajn vortojn
|
|
> nur kiam estas absolute necese. Sed ĉiam estas helpeme lerni la plej oftajn
|
|
> aldonajn vortojn kaj scii kion ili signifas (Vidu ankaŭ: [ekstra paĝo
|
|
> 1](x1.html)).
|
|
|
|
## Ekzercoj
|
|
|
|
Nun, penu trovi la signifojn de ĉi tiujn frazojn.
|
|
|
|
* kijetesantakalu li soweli epiku.
|
|
* kulupu tonsi li pilin monsuta ala.
|
|
* jan pi pona sijelo li pana e misikeke tawa mi.
|
|
* sina wile suli e sona sina la o ku.
|
|
* sitelen tawa ni li meso.
|
|
|
|
Kaj penu traduki la sekvajn frazojn en Tokiponon. (La responda paĝo
|
|
provizos versiojn laŭ la *nimi pu* kaj la *nimi ku*.)
|
|
|
|
* Fajro timigas min.
|
|
* Kial vi ne parolas Tokipone?
|
|
* Portu okulvitrojn, por ke vi ne difektu la okulojn.
|
|
* Bonvolu doni al mi la sukeron ("blankan dolĉan spicon").
|
|
* Kiel vi volus, ke mi tranĉu la picon ("panan rondon")?
|
|
|
|
[Respondoj](eo_answers.html#p13)
|
|
|
|
[Antaŭa paĝo](eo_12.html) [Unua paĝo](eo_index.html)
|