lipu-sona/pages/eo_x2.md
2022-10-22 12:56:34 +03:00

112 lines
4.7 KiB
Markdown
Raw Blame History

This file contains ambiguous Unicode characters

This file contains Unicode characters that might be confused with other characters. If you think that this is intentional, you can safely ignore this warning. Use the Escape button to reveal them.

% Tokipona ekstra paĝo 2 - aliaj skribsistemoj
% /dev/urandom
% julio 2022
Kvankam la plej ofta skribsistemo por Tokipono estas sendube la latina alfabeto,
ankaŭ estas aliaj adaptitaj sistemoj, kelkaj speciale por Tokipono.
## Adaptitaj skribsistemoj
Tokipono nur uzas 5 vokalojn kaj 9 konsonantajn sonojn. Ĉi tiu signifas, ke adaptigo
de alfabeto por Tokipono nur bezonos 14 literojn (aŭ vicon de literoj), kiuj
korespondu al la samaj aŭ similaj sonoj. Ekzemple, ĉi tie estas la maniero,
en kiu vi povas aliigi ilin al la greka kaj la cirila:
| la latina | la greka | la cirila |
|:-----:|:-----:|:--------:|
| a | α | а |
| e | ε | е |
| i | ι | и |
| j | γ | й |
| k | κ | к |
| l | λ | л |
| m | μ | м |
| n | ν | н |
| o | ο | о |
| p | π | п |
| s | σ | с |
| t | τ | т |
| u | υ | у |
| w | β | в |
%noto%
> Ĉi tiuj alfabetoj ne estas tute kongruaj fonetike kun la grekaj kaj la rusiaj
> sonoj. Iuj literoj Tokiponaj havas elparolon alian ol tiun de la korespondanta litero.
Estas iomete pli malfacile adapti Tokiponon al abugido aŭ abĝado -- skribsistemo kun
apartaj literoj por konsonantaj sonoj, la vokaloj montrataj per supersignoj aŭ aliaj simboloj.
La plej fama abĝado estas la araba skribsistemo, kaj la plej fama abugido estas la devanagara
(kiu uziĝas por multaj lingvoj en Barato).
* ["ARABI PONA - Arabic Script for Toki Pona | sitelen musi" video][arablingva]
* ["Toki Pona in Devanāgarī" (enarĥivigita)][devanagari]
[arabic]:https://www.youtube.com/watch?v=Mh9Wypm6pXs
[devanagari]:https://web.archive.org/web/20060727115116/http://www.deadlybrain.org/projects/Tokipona/deva_guja.php
La lingvo ankaŭ havas nur 92 eblajn silabojn (47 se "-n" estas aparta silabo).
Ĉi tiu signifas, ke ĝi havas adaptojn ankaŭ por multaj silabaj skribsistemoj.
Ekzemple, jen iuj sugestoj por skribi Tokiponon per la hangulo, la skribsistemo de la korea.
(Kvankam simboloj montras individuajn sonojn tre simile al alfabeto, sed ili estas aranĝitaj en silabajn blokojn.)
* ["Writing Toki Pona with Korean Hangul" (enarĥivigita)][hangularch]
* ["Hangul for Toki Pona" en Reddit][hangulred]
[hangularch]:https://web.archive.org/web/20070313181500/http://www.Tokipona.bravehost.com/korean.html
[hangulred]:https://www.reddit.com/r/Tokipona/comments/8mx951/hangul_for_toki_pona/
Kun iuj tre malgrandaj sonaj ŝanĝoj, ĝin oni povas skribi ankaŭ per la japana hiragana sistemo,
kiel proponita ĉi tie:
* ["Hiragana for Toki Pona"][hiragana1]
* ["sitelen Hiragana (ひらがな)" en Reddit][hiragana_red]
[hiragana1]:https://www.deviantart.com/derroflcopter/journal/Hiragana-for-Toki-Pona-339541633
[hiragana_red]:https://www.reddit.com/r/Tokipona/comments/e7g91u/sitelen_hiragana_%E3%81%B2%E3%82%89%E3%81%8C%E3%81%AA/
## sitelen pona, Sitelenpono
La plej ofta skribsistemo kreita por Tokipono estas la ideografia *sitelen
pona* ("simpla skribado"), instruita de Sonja Lang mem en la eldono de la
oficiala libro.
Tre simila al la latina alfabeto, oni ĝin skribas demaldekstre dekstren, kaj desupre malsupren,
sed ĉiu signo signifas tutan vorton anstataŭ nur unu sonon (aŭ eĉ pliajn
se "kunmetitaj signoj" uziĝas). Neoficialaj vortoj skribiĝas en
kartuŝoj (longaj formoj, kiuj ĉirkaŭas aron da signoj), kun signo
por ĉiu litero aldonita interne.
* **[Plena priskribo, tiparoj kaj ekzemploj](sitelen_pona.html)**
## sitelen sitelen, Sitelensiteleno
["sitelen sitelen"](https://jonathangabel.com/toki-pona/) de Jonathan Gabel
estas skribsistemo, kiun li kreis kiel estetikan manieron skribi tekstojn en
Tokipono. Ĝi estas nelineara sistemo, kiu videble inspiriĝis de la majaa skribo.
Kompare kun la skribo de Tokipono en la latina alfabeto aŭ Sitelenpono, Sitelensiteleno
estas multe pli malfacila kompreni, kaj tial, ĝin oni uzas nur malofte en la komunumo.
Tamen, la okulfrapa vida stilo de tekstoj skribitaj en ĝi --
kiel [ĉi tiu
kontrakto](https://www.jonathangabel.com/archive/2012/artworks_lipu-lawa-pi-esun-kama.html)
aŭ la Tokipona
[proverboj](https://jonathangabel.com/toki-pona/dictionaries/gallery/) -- el kiuj multaj
aperas en la oficiala libro -- ja estas impona.
## sitelen telo, Sitelentelo
La sistemo ["sitelen
telo"](https://twitter.com/aarontoponce/status/1316350094598459392?lang=en)
estas alia skribsistemo kreita de la komunumo por Tokipono. Ĝia stilo similas
al la kanaj kaj kanĝiaj skribsistemoj en la japana, signoj skribitaj
per rektaj strekoj kaj glataj kurbaj formoj. Ĝi konsistas el "linja
telo", ideografia skripto en kiu ĉiuj oficialaj vortoj (kaj iuj popularaj
komunume kreitaj vortoj) havas signon, kaj el "linja sin", hangul-simila
silabaro por neoficialaj vortoj.
![tabelo de sitelen telo signoj](/sitelen_telo.gif)
![tabelo de linja sin silabaj signoj](/sitelen_telo_2.gif)
[Ĉefa paĝo](eo_index.html)