mirror of
https://github.com/mrrpnya/lipu-sona.git
synced 2025-02-13 16:44:39 +00:00
178 lines
6 KiB
Markdown
178 lines
6 KiB
Markdown
% Tokipono paĝo 6 - prepozicioj kaj lokoj
|
|
% /dev/urandom
|
|
% julio 2022
|
|
|
|
La vortlisto de ĉi tiu paĝo havos du grupojn. Prepozicioj:
|
|
|
|
| vorto | signifo |
|
|
|---------|----------------------------------|
|
|
| kepeken | per, uzi |
|
|
| lon | en, ĉe, sur, vera, nuna, ekzisti |
|
|
| sama | sama, simila, kiel, frat(in)a |
|
|
| tan | ekde, el, pro, kaŭzo, kialo |
|
|
| tawa | al, por, mov(iĝ)anta, el vidpunkto de|
|
|
|
|
Kaj normalaj vortoj (kiuj rilatas al lokoj ĉi-okaze):
|
|
|
|
| vorto | signifo |
|
|
|---------|----------------------------------|
|
|
| sewi | supro, supra, ĉielo, dia, sankta |
|
|
| noka | piedo, kruro, malsupra, suba |
|
|
| poka | kokso, flanko, apud, proksima |
|
|
| monsi | malantaŭo, dorso, pugo |
|
|
| sinpin | vizaĝo, antaŭo, plej antaŭa, muro|
|
|
|
|
Prepozicioj estas vortoj, kiuj rilatas al aliaj partoj de la frazo por
|
|
esprimi lokon aŭ tempon (plia klarigo pri tio en posta leciono) aŭ specifan detalon pri
|
|
la ago.
|
|
|
|
En Tokipono, oni uzas la vortojn "kepeken", "lon", "sama", "tan" kaj "tawa"
|
|
kiel prepoziciojn, kaj tiam oni metas ilin je la fino de frazo sen iu ajn alia
|
|
partikulo.
|
|
|
|
Jen kelkaj ekzemploj de ĉiuj el la kvin vortoj, uzataj kaj kiel prepozicioj
|
|
kaj kiel normalaj vortoj:
|
|
|
|
> mi pona e tomo kepeken ilo mi. -- Mi riparas la domon per miaj iloj.
|
|
|
|
> mi toki kepeken toki pona. -- Mi parolas per Tokipono.
|
|
|
|
> sina kepeken e ilo sitelen. -- Vi uzas skribilon/pentrilon.
|
|
|
|
> mi lon tomo sina. -- Mi estas en via domo.
|
|
|
|
> jan ike li kalama mute lon tomo lipu. -- Malbonulo multe bruas en la biblioteko.
|
|
|
|
> ona li toki e ijo lon. -- Li/ŝi/ili parolas la veron ("parolas pri aferoj,
|
|
> kiuj ekzistas").
|
|
|
|
> mi en sina li sama. -- Mi kaj vi estas similaj.
|
|
|
|
> meli sama mi li pona. -- Mia fratino estas bona.
|
|
|
|
> kiwen lili li sama lukin pipi. -- La ŝtoneto aspektas kiel insekto.
|
|
|
|
> mi lape tan ni: mi jo ala e wawa. -- Mi dormas, ĉar mi ne havas energion.
|
|
|
|
> mi tawa tan tomo mi. -- Mi foriras de mia domo.
|
|
|
|
> ona li awen lon tomo lipu. -- Ili restis en la biblioteko.
|
|
|
|
> tomo tawa mi li pona. -- Mia aŭto ("movanta ĉambro/konstruaĵo") estas bona.
|
|
|
|
> mi tawa tomo moku. -- Mi iras al la restoracio ("manĝa domo, manĝejo").
|
|
|
|
Oni uzas la vorton "tawa" ankaŭ por esprimi vidpunkton.
|
|
|
|
> sina pona tawa mi. -- Mi ŝatas vin. ("Vi plaĉas/bonas al mi.")
|
|
|
|
> %averto%
|
|
> Ĉar "tawa" povas esti aŭ adjektivo aŭ prepozicio, kelkaj frazoj povas
|
|
> fariĝi dusencaj. Ekzemple, "tomo tawa mi" povas signifi "mia aŭto" kaj "domo,
|
|
> laŭ mia vidpunkto". La dezirata signifo dependos de la kunteksto.
|
|
|
|
Kaj jen kelkaj ekzemploj de la vortoj indikantaj lokon:
|
|
|
|
> waso mute li lon sewi. -- Multaj birdoj estas en la ĉielo.
|
|
|
|
> mi awen lon tomo mi. -- Mi restas en mia domo.
|
|
|
|
> mi toki tawa jan sewi. -- Mi parolas al (dio/anĝelo/sankta individuo/(eble
|
|
> laŭvorte) homo en la ĉielo).
|
|
|
|
> mi tawa kepeken noka mi. -- Mi iras piede ("per miaj piedoj").
|
|
|
|
> kiwen lili li lon noka mi. -- Malgranda ŝtono estas sub mi.
|
|
|
|
> mi tawa lon poka sina. -- Mi iras apud vi.
|
|
|
|
> jan poka li ike tawa mi. -- La najbaro malplaĉas al mi.
|
|
|
|
> poka mi li pakala. -- Mia kokso/flanko estas rompita.
|
|
|
|
> ona li lon monsi sina. -- Ili estas malantaŭ vi.
|
|
|
|
> jan utala mute li lon sinpin mi. -- Soldatoj staras antaŭ mi.
|
|
|
|
> lipu suli li lon sinpin ni. -- Grava dokumento estas sur tiu muro.
|
|
|
|
> sinpin ona li pona lukin. -- Ŝia/lia vizaĝo aspektas bone.
|
|
|
|
## Esprimoj
|
|
|
|
Estas du malsamaj manieroj por ĝisi homojn. Se oni foriras, oni diras:
|
|
|
|
> mi tawa! -- Ĝis! (laŭvorte "Mi iras.")
|
|
|
|
Se iu alia foriras, oni diras:
|
|
|
|
> tawa pona! -- Ĝis! ("Bonan iradon!")
|
|
|
|
Fakte, multaj vortoj estas uzataj kiel salutoj.
|
|
|
|
> moku pona! -- Bonan apetiton! ("Bonan manĝadon/manĝaĵon!")
|
|
|
|
> lape pona! -- Bonan nokton! ("Bonan dormadon!")
|
|
|
|
Estas ankaŭ esprimo, kiu rolas kiel multaj pozitivaj esprimoj, de "dankon" al
|
|
"paco estu ĉe vi":
|
|
|
|
> pona tawa sina! (laŭvorte "Bonon al vi!")
|
|
|
|
## Dialektaj malsamaĵoj
|
|
|
|
> %info%
|
|
> Ĉi tiu parto de la dokumento priskribos, kiel tokiponaj kursoj malsame klarigas
|
|
> kelkajn ideojn.
|
|
|
|
* La oficiala libro uzas pli vastan signifon de "lon", kiu inkluzivas ankaŭ
|
|
"kun". Ekzemple, "Mi parolas en Tokipono" havas la tradukon "mi toki lon toki
|
|
pona". Tio ne ŝajnas esti ofta uzado de la vorto.
|
|
|
|
* La oficiala libro uzas "noka" por signifi kaj "piedo" kaj "malsupra". Tio
|
|
estas relative nova uzmaniero, kaj multaj aliaj kursoj preferas "anpa" anstataŭ
|
|
"noka" por diri "malsupra" (kaj uzas "noka" nur por "kruro/gambo" aŭ "piedo".)
|
|
Mi klarigos la vorton "anpa" en [paĝo 7](eo_7.html).
|
|
|
|
* Fojfoje, vortoj kiel "kepeken" kaj "tawa" povas esti uzataj kaj kiel
|
|
prepozicioj ("per", "al") kaj kiel verboj ("uzi", "movi"). La oficiala libro
|
|
donas ekzemplon de "kepeken", kie ĝi estas uzata kiel verbo:
|
|
|
|
> o kepeken ala ilo ike. -- Ne uzu malbonajn ilojn.
|
|
|
|
En la tokipona komunumo, oni ankoraŭ ofte aldonas la partikulon "e" kiam la vorto
|
|
rolas kiel transitiva verbo anstataŭ kiel prepozicio:
|
|
|
|
> mi kepeken e ilo. -- Mi uzas ilojn.
|
|
|
|
(Ankaŭ la kurso "o kama sona e toki pona!" preferas ĉi tiun metodon.)
|
|
|
|
La diferenco estas, ke en la antaŭa ekzemplo la objekto ("ilo ike") venas tuj
|
|
post la esprimo "kepeken ala", kaj en la posta ekzemplo "kepeken" havas "e" post
|
|
si, kiel ĉe transitivaj verboj.
|
|
|
|
Tiu ĉi kurso uzos la duan metodon, ĉar ĝi estas malpli ambigua kaj ebligas pli da
|
|
gramatikaĵoj (ekzemple, eblas pli klare aldoni modifilojn post "kepeken"). Sed
|
|
en plej multaj tiaj frazoj, uzado aŭ neuzado de "e" ne kaŭzus ambiguecon.
|
|
|
|
## Ekzercoj
|
|
|
|
Penu nun kompreni ĉi tiujn frazojn.
|
|
|
|
* ona li toki tawa mama mije ona kepeken ilo toki.
|
|
* moku suwi li ike tawa mi.
|
|
* ma mama mi li utala e ma poka.
|
|
* meli sama sina li jan pona mi.
|
|
* pipi lili li lon sinpin sina.
|
|
|
|
Kaj penu traduki ĉi tiujn frazojn al Tokipono.
|
|
|
|
* Vi rompis mian aŭton.
|
|
* La viro manĝigas ("donas manĝaĵon al") la infanojn.
|
|
* Mi malŝatas ĉi tiun babilejon ("parolan ĉambron/konstruaĵon").
|
|
* Mi riparis la domon pro vi.
|
|
* Ili legas librojn en la biblioteko.
|
|
|
|
[Respondoj](eo_answers.html#p6)
|
|
|
|
[Antaŭa paĝo](eo_5.html) [Ĉefpaĝo](eo_index.html) [Sekva paĝo](eo_7.html)
|