mirror of
https://github.com/mrrpnya/lipu-sona.git
synced 2025-02-13 16:44:39 +00:00
88 lines
3.2 KiB
Markdown
88 lines
3.2 KiB
Markdown
% tokipona paĝo 12 - la pina retronombrado
|
|
% /dev/urandom
|
|
% julio 2022
|
|
|
|
La vortprovizo por ĉi tiu paĝo:
|
|
|
|
| vorto | signifo |
|
|
|-------|----------------------------------|
|
|
| akesi | "malbela" besto, lacerto |
|
|
| alasa | ĉasi, kolekti, serĉi, provi, peni (fari ion) |
|
|
| kon | aero, esenco, spirito, efemera |
|
|
| pan | pano, greno, maizo, rizo, pico |
|
|
| pilin | koro, sento, tuŝi, senso |
|
|
| pu | la oficiala Tokipona libro, interagi kun ĝi |
|
|
| supa | horizontala surfaco |
|
|
| taso | sed, tamen, nur |
|
|
| uta | buŝo, lipoj |
|
|
| weka | forestanta, foresti, fora, forigi |
|
|
|
|
Ĉi tiuj estas la finaj dek oficialaj vortoj en Tokipono. Ili ĉiuj funkcias en la
|
|
sama maniero kiel la aliaj vortoj, kiuj estis antaŭe menciitaj, kun unu escepto.
|
|
|
|
## alasa
|
|
|
|
La vorto "alasa" kelkfoje estas uzata kiel antaŭverbo, kiu signifas "serĉi" aŭ "provi":
|
|
|
|
> mi alasa sona e toki pona. -- Mi provas lerni Tokiponon.
|
|
|
|
## taso
|
|
|
|
La vorto "taso" povas esti uzata kiel regula adjektivo kiu signifas "nur":
|
|
|
|
> mi lon tomo ni. -- Mi estas en ĉi tiu domo.
|
|
|
|
> mi taso li lon tomo ni. -- Nur mi estas en ĉi tiu domo.
|
|
|
|
> kulupu ona li jo e jan tu taso. -- Ilia komunumo havas nur du homojn.
|
|
|
|
> mi pali taso. -- Mi nur laboris.
|
|
|
|
Sed, kiam ĝi estas aldonita al la komenco de frazo, ĝi signifas "sed" aŭ "tamen":
|
|
|
|
> taso, tenpo kama li wile ala ante. -- Sed, la estonteco rifuzis ŝanĝiĝi.
|
|
|
|
## Dialektaj diferencoj
|
|
|
|
> %informo%
|
|
> Ĉi tiu parto de la dokumento priskribas kiel certaj Tokiponaj kursoj klarigas
|
|
> malsame certajn ideojn, aŭ kiel komunumoj malsame uzas ilin.
|
|
|
|
En la oficiala vortaro, "pu" havas nur la difinon "interago kun la
|
|
oficiala Tokipona libro". Uzo de ĉi tiu vorto kiel "la oficiala Tokipona libro"
|
|
mem, dum ĝi estas ofta ĉe kelkaj uzantoj, estas neoficiala. Sonja Lang personale
|
|
uzas la substantiva frazo "lipu pu" por aludi al la oficiala libro mem. (Tamen la
|
|
frazo "pu la" ankaŭ estas uzita en la libro por signifi "en ĉi tiu libro").
|
|
|
|
## Ekzercoj
|
|
|
|
Nun, penu solvi la signfon de ĉi tiuj frazoj.
|
|
|
|
* sina wile kama sona e toki pona la pu li nasin pona nanpa wan tawa ni.
|
|
* tenpo suno ni la mi pilin pona mute.
|
|
* sina wile ala wile moku e pan sike?
|
|
* supa lape mi li pakala. mi ken ala lape tan ni.
|
|
* jan Mali Konto li toki e ni: o weka e ijo ike sina.
|
|
* kulupu ijo tu wan li lon. ona li kulupu kiwen, li kulupu telo, li kulupu kon.
|
|
* taso, meli lili pi jan lawa li lon tomo awen ante.
|
|
|
|
Kaj penu traduki la sekvajn frazojn en Tokiponon.
|
|
|
|
* Mi vidis drakon ("grandan verdan fajran lacerton")!
|
|
* Saluton! Kiel vi fartas? ("Kiel vi sentas?")
|
|
* La ĉasisto donas al ni multe da viando kaj fruktoj.
|
|
* Mi legas dokumenton. Tre baldaŭ (en mallonga tempo), ĝi finiĝos.
|
|
* Mi povas paroli Tokiponon tre bone.
|
|
|
|
[Respondoj](eo_answers.html#p12)
|
|
|
|
## Tio estas ĉio!
|
|
|
|
Kaj tio estas la fino de la Tokipona kurso! Ni traktis ĉiujn 120 oficialajn vortojn
|
|
kaj ĉiujn regulojn de la lingvo. Se vi volas pli informiĝi aŭ provi uzi
|
|
Tokiponon kun aliaj homoj, vi povas rigardi la ceterajn paĝojn aŭ la liston de
|
|
rimedoj ĉe la malsupro de la [unua paĝo](eo_index.html).
|
|
|
|
~ jan Lentan (/dev/urandom)
|
|
|
|
[Antaŭa paĝo](eo_11.html) [Unua paĝo](eo_index.html) [Sekva paĝo](eo_13.html)
|