mirror of
https://github.com/mrrpnya/lipu-sona.git
synced 2025-02-13 16:44:39 +00:00
168 lines
5.1 KiB
Markdown
168 lines
5.1 KiB
Markdown
% toki pona paĝo 10 - antaŭverboj, tempo kaj loko
|
|
% /dev/urandom
|
|
% julio 2022
|
|
|
|
La vortprovizo por ĉi tiu paĝo -- antaŭverboj:
|
|
|
|
| vorto | signifo |
|
|
|-------|----------------------------------|
|
|
| kama | veni, estonto, evento |
|
|
| ken | povi, poveco, ebleco |
|
|
| open | komenci, malfermi |
|
|
| pini | fini, fino, fermi |
|
|
| sona | scio, scii, scipovi |
|
|
| wile | voli, bezoni, deziri |
|
|
|
|
> %averto%
|
|
>
|
|
> Ankaŭ vortojn, kiuj ne estas en ĉi tiu tabelo, oni povas uzi kiel antaŭverbojn,
|
|
> kiel "awen" kaj "lukin".
|
|
>
|
|
|
|
kaj normaj vortoj:
|
|
|
|
| vorto | signifo |
|
|
|-------|----------------------------------|
|
|
| lupa | truo, pordo, fenestro |
|
|
| nasin | vojo, direkto, manero |
|
|
| nena | monteto, monto, butono, nazo |
|
|
| tenpo | tempo, momento |
|
|
|
|
## Antaŭverboj
|
|
|
|
Estas tempo por trakti la lastan gramatikan trajton de Tokipono: antaŭverboj. Ĉi tiuj estas
|
|
vortoj aldonitaj antaŭ aliaj verboj. Ili modifas ilian signifon.
|
|
|
|
La vorto "**kama**" estas uzata ambaŭ kiel regula verbo por signifi "veni" kaj por
|
|
esprimi, ke io estas aktuala evento:
|
|
|
|
> mi jo e moku. -- Mi havas manĝaĵon.
|
|
>
|
|
> mi kama jo e moku. -- Mi (akiris / akiras) manĝaĵon.
|
|
|
|
> mi kama tan ma Losi -- Mi venas el Rusio.
|
|
|
|
Kiel antaŭverbo, la vorto "**ken**" funkcias tre simile al la angla vorto "can":
|
|
|
|
> mi pali e tomo. -- Mi laboras en domo.
|
|
>
|
|
> mi ken pali e tomo. -- Mi povas labori en domo.
|
|
|
|
Oni povas uzi ĝin sole por signifi "ebleco", "kapableco":
|
|
|
|
> ni li ken. -- Ĉi tiu estas ebla.
|
|
|
|
> ken la ale li pona. -- Eble ĉio estas bona.
|
|
|
|
La vortoj "**open**" kaj "**pini**" esprimas, ke la ago komenciĝas aŭ
|
|
finiĝas.
|
|
|
|
> mi open pali e tomo. -- Mi komencas labori en domo.
|
|
|
|
> mi pini pali e tomo. -- Mi haltas/finas labori en domo.
|
|
|
|
La vorto "**sona**" sole povas signifi "scio" aŭ "scii", sed kiel
|
|
antaŭverbo, ĝi signifas "scipovi [akcion]":
|
|
|
|
> mi sona pali e tomo. -- Mi scipovas labori en homo.
|
|
|
|
> mi sona e ni. -- Mi scias ĉi tion.
|
|
|
|
> mi sona sitelen. -- Mi scipovas skribi/desegni.
|
|
|
|
> mi sona e sitelen. -- Mi scias skribadon/pentraĵon.
|
|
|
|
> ona li sona ala sona e toki Inli? -- Ĉu ili scipovas la anglan?
|
|
|
|
Kiam "kama" estas antaŭ "sona", oni havas frazon, kiu signifas "lerni":
|
|
|
|
> jan lili li kama sona toki. -- La infano lernas paroli.
|
|
|
|
> mi kama sona e toki pona. -- Mi lernas Tokiponon.
|
|
|
|
aŭ alternative:
|
|
|
|
> mi kama sona toki kepeken toki pona. -- Mi lernas paroli en
|
|
> Tokipono.
|
|
|
|
La vorton "**wile**" oni uzas por esprimi volon aŭ bezonon por la sekva ago aŭ
|
|
afero.
|
|
|
|
> jan lili li wile moku. -- La infano (estas malsata / volas manĝi).
|
|
|
|
> jan lili li wile e ijo musi. -- La infano volas ludilon ("amuzan aferon").
|
|
|
|
> wile sina li suli mute. -- Viaj bezonoj/deziroj estas tre grandaj.
|
|
|
|
Aldone al ĉi tiuj vortoj, la vortoj "**awen**" kaj "**lukin**" ankaŭ povas esti
|
|
uzataj kiel antaŭverboj. "awen" kiel antaŭverbo signifas "plu [fari
|
|
ion]" kaj "lukin" signifas "serĉi, peni [fari ion]".
|
|
|
|
> ona li lukin e lipu. -- Ili legas libron.
|
|
|
|
> ona li awen lukin e lipu. -- Ili ankoraŭ legas libron.
|
|
|
|
> mi jo e tomo. -- Mi havas domon.
|
|
|
|
> mi lukin jo e tomo. -- Mi serĉas domon (por posedi).
|
|
|
|
## Tempo
|
|
|
|
La vorto "tenpo" estas utila, ĉar ĝi estas la bazo de multaj frazoj, kiuj difinas
|
|
la tempon de iu okazaĵo. Ĉar Tokipono ne havas gramatikajn tempojn, oni ĝenerale
|
|
priskribas tempon per plia frazo:
|
|
|
|
> tenpo ni la mi moku. -- (Nun, ) mi manĝas.
|
|
|
|
aŭ
|
|
|
|
> mi moku lon tenpo ni. -- Mi manĝas (en ĉi tiu tempo).
|
|
|
|
(Kiel klarigis [paĝo 9](9.html), tiaj uzoj de "lon" kaj "la" estas
|
|
interŝanĝeblaj ankaŭ en aliaj okazoj.)
|
|
|
|
La frazoj "tenpo pini" kaj "tenpo kama" estas ofte uzataj por signifi "pasinteco" kaj
|
|
"estonteco".
|
|
|
|
> tenpo pini la mi pali e ijo ike mute. -- Mi faras multe da malbonaj aferoj en la
|
|
> pasinteco.
|
|
|
|
> tenpo kama la o moku ala e kasi ni. -- Estontece, ne manĝu ĉi tiun planton.
|
|
|
|
Kompreneble, vi povas fari demandojn pri tempo per "tenpo seme":
|
|
|
|
> tenpo seme la sina pini e pali sina? -- Kiam vi finos vian laboron?
|
|
|
|
## Dialektaj diferencoj
|
|
|
|
> %informo%
|
|
> Ĉi tiu parto de la dokumento priskribas kiel certaj Tokiponaj kursoj klarigas
|
|
> malsame certajn ideojn, aŭ kiel komunumoj malsame uzas ilin.
|
|
|
|
La vortoj "open" kaj "pini" estas uzataj kiel antaŭverboj de iuj en la tokipona
|
|
komunumo, sed ili ne estas difinitaj aŭ uzataj tiel en la oficiala Tokipona
|
|
libro aŭ la kurso "o kama sona e toki pona!".
|
|
|
|
## Ekzercoj
|
|
|
|
Nun, penu trovi la signifon de ĉi tiuj frazoj.
|
|
|
|
* o open e lupa.
|
|
* tenpo lili la mi kama tawa sina.
|
|
* mi wile tawa ma ante.
|
|
* sina ken ala ken kama tawa tomo mi?
|
|
* sina kama tawa tomo mi la o kepeken e nasin Linkan.
|
|
* sina lon nena la sina ken lukin e ijo mute.
|
|
|
|
Kaj penu traduki la sekvajn frazojn en Tokiponon.
|
|
|
|
* Ĉu vi scias kiel fari ĝin?
|
|
* Ĉio estas ebla.
|
|
* Ĉu vi povas malfermi la pordon?
|
|
* Se vi ne aŭskultos spertojn ("homojn de scio"), via laboro malbonos.
|
|
* Mi laboras pri ĉi tio jam de longa tempo.
|
|
* Mi ankoraŭ lernas Tokiponon.
|
|
|
|
[Respondoj](eo_answers.html#p10)
|
|
|
|
[Antaŭa paĝo](eo_9.html) [Unua paĝo](eo_index.html) [Sekva paĝo](eo_11.html)
|