lipu-sona/pages/eo_1.md
2022-10-22 12:15:03 +03:00

64 lines
1.7 KiB
Markdown

% Tokipono paĝo 1 - simplaj frazoj
% /dev/urandom
% julio 2022
La vortlisto de ĉi tiu paĝo:
| vorto | signifo |
|-------|----------------------------------------|
| mi | mi, ni |
| sina | vi, vi ĉiuj |
| ona | li, ŝi, ili, ĝi, (ri), oni |
| li | (inter subjekto kaj verbo/adjektivo) |
| pona | bona, simpla, plibonigi, ripari |
| ike | malbona, malica, malsimpla, nenecesa |
| suli | granda, grandioza, grava, pligrandigi |
| lili | malgranda, malmultaj, juna, malgrandigi|
| kili | frukto, legomo, (manĝebla) fungo |
| soweli| tera mamulo, besto |
Ni komencu per la plej baza frazostrukturo en Tokipono:
> [substantivo] li [substantivo / adjektivo].
En Esperanto tio signifas:
> [Substantivo] estas [substantivo].
> [Substantivo] estas [adjektivo].
Ekzemple:
> ona li suli. - (Li/ŝi/ĝi/ili) estas (granda/grava)(j).
Kiel vi povas vidi, unuopa vorto povas havi plurajn rilatajn signifojn. En
praktika uzado, "ona" kaj "suli" estas pli klaraj pro kunteksto.
> kili li pona. - (Frukto/legomo/fungo)(j) estas bona(j).
Kaj en ĉi tiu ekzemplo, ne havus sencon uzi alian signifon de "pona" ol "bona".
La regulo havas escepton. Se la subjekto estas nur "mi" aŭ "sina", oni ne
bezonas aldoni la vorton "li". Tial, anstataŭ
> sina li suli. - Vi estas grava.
oni diras
> sina suli. - Vi estas grava.
## Ekzercoj
Do, kiel vi esprimus ĉi tiujn ideojn?
* Li estas malgranda.
* Bestoj gravas.
* Mi estas granda.
* Ĝi estas hundo.
* Vi estas malbona.
[Respondoj](eo_answers.html#p1)
[Antaŭa paĝo](eo_0.html) [Ĉefpaĝo](eo_index.html) [Sekva paĝo](eo_2.html)