* Fix unordered list formatting * Fix links * Remove Chinese orthography link * Use page-nav widget * Use Ĉefpaĝo over Unua paĝo consistently
2.6 KiB
% Tokipono paĝo 3 - verboj kaj akuzativo % /dev/urandom % julio 2022
La vortlisto de ĉi tiu paĝo:
vorto | signifo |
---|---|
e | (akuzativa markilo) |
ijo | io, afero, objekto |
ilo | ilo, maŝino, aparato |
lipu | libro, dokumento, papero |
lukin | okulo, rigardi, vidi, peni |
olin | ami, amo, korinklino |
pali | fari, labori, laboro |
pana | doni, sendi, ellasi |
telo | akvo, likvo, akvumi, lavi |
tomo | domo, ĉambro, konstruaĵo |
Por aldoni verbon al la frazo, uzu ĉi tiun strukturon:
[substantivo] li [verbo]
Ekzemple,
mije li pali. - Viro laboras.
Oni povas aldoni adjektivojn kaj al la substantivo kaj al la verbo. Se oni aldonas ĝin al verbo, la adjektivo rolas kiel adverbo.
jan wawa li pali pona. - Fortulo laboras bone.
%warning% Ne estas maniero por distingi, ĉu vorto en ĉi tia frazo estas adjektivo ĉu verbo. Ekzemple, la frazo "mi moku" povas signifi aŭ "mi manĝas" aŭ "mi estas manĝaĵo."
%info% Verboj ne havas informon pri tempo en si (Esperante: -is, -as, -os). Mi klarigos manieron por specifi tempon poste en alia paĝo.
Por aldoni objekton -- la akuzativa parto de la frazo -- uzu la partikulon "e" en ĉi tiu strukturo:
[subjekto] li [verbo] e [objekto]
jan wawa li pali e tomo. - Fortulo faras domon.
Ankaŭ objekto povas ricevi adjektivon.
jan pali li pana e moku pona. - Laboranto donas bonan manĝaĵon.
Jen kelkaj frazoj:
jan pona mi li pona e ilo lukin. - Mia amiko (plibonigas/riparas) rigardilon (okulvitrojn, teleskopon, mikroskopon, ktp).
mi telo e moku. - Mi lavas la manĝaĵon.
mi olin e meli mi. - Mi amas mian edzinon.
%averto%
Ĉar la vorto "lukin" mem priskribas la agon vidi, kaj ne la aspekton, oni kutime faras komplimenton pri aspekto ĉi tiel:
sina pona lukin. - Vi aspektas bone ("Vi bonas vide / en vida maniero").
Ekzercoj
Penu nun kompreni ĉi tiujn frazojn.
- jan lili li pana e telo lukin.
- ona li lukin e lipu.
- soweli ike li utala e meli.
- jan utala li moku e kili suli.
- soweli lili li moku e telo.
- mi telo e ijo suli.
Kaj penu traduki ĉi tiujn frazojn al Tokipono.
- Ŝi amas ĉiujn ("ĉiujn homojn").
- La banĉambro ("akva domo") bonas.
- Mi disdonas dokumentojn.
- Malica soldato rigardas vian domon.
- Miaj iloj funkcias ("laboras") bone.
%page-nav% Antaŭa paĝo Ĉefpaĝo Sekva paĝo