mirror of
https://github.com/mrrpnya/lipu-sona.git
synced 2025-02-13 16:44:39 +00:00
218 lines
11 KiB
Markdown
218 lines
11 KiB
Markdown
% Tokipona ĉefa paĝo 1 - malnovaj kaj novaj vortoj
|
|
% /dev/urandom
|
|
% julio 2022
|
|
|
|
Ĉiuj vortoj traktitaj en paĝoj 1 ĝis 12 ankaŭ estas en la
|
|
oficiala Tokipona libro. Vortoj en [paĝo 13](eo_13.html) estas taksitaj gravaj
|
|
en la dua oficiala Tokipona libro. Tamen, estas iom da aldonitaj vortoj,
|
|
kiujn oni aŭ uzis sed kiuj ne aperas en la libro, kaj iuj vortoj poste kreitaj
|
|
de la Tokipona komunumo. Malsame al "neoficialaj vortoj" uzataj por propraj nomoj
|
|
(vidu la [paĝon 7](eo_7.html)), ĉi tiujn oni ĝenerale traktas kiel denaske Tokiponaj vortoj
|
|
kiuj ne havas majusklon.
|
|
|
|
Pli kompleta listo de ĉiuj vortoj Tokiponaj, kiuj iam estis uzitaj, estas en la dokumento ["nimi ale pona"][nap].
|
|
|
|
[nap]:https://docs.google.com/spreadsheets/d/1t-pjAgZDyKPXcCRnEdATFQOxGbQFMjZm-8EvXiQd2Po
|
|
|
|
Ĉi tiu paĝo, tamen, priskribos ĉiujn vortojn, kiuj laŭ mia vidpunkto,
|
|
aperas sufiĉe ofte en interreta uzo, kaj la kromajn uzojn de iuj el la oficialaj
|
|
120 vortoj en la komunumo.
|
|
|
|
Kompreneble, ĉar la ideo de Tokipona estas malpliigo de la kvanto de vortoj
|
|
kaj la forigo de nenecesaj ideoj, tiaj uzoj rezultigas iom da diskutado. Mi
|
|
penos prezenti miajn proprajn opiniojn pri la vortoj en ĉi tiu listo.
|
|
|
|
|
|
## Kunfandiĝintaj vortoj: kin, namako, kaj oko
|
|
|
|
Antaŭ ol la oficiala Tokipona libro estis eldonita, certaj vortoj estis ofte uzataj,
|
|
sed ili havis signifojn tro similajn aŭ nenecesajn. Sed anstataŭ forigi ilin, ĉi tiuj
|
|
vortoj fariĝis sinonimoj de aliaj vortoj.
|
|
|
|
La vorto "kin" estas laŭkurse sinonimo por "a". Kvankam "a" estas pli
|
|
ĝenera esprimo de emocio, "kin" estas uzata kiel emfazo simila al
|
|
"ankaŭ", "vere" or "fakte" -- ĝi substrekas la laŭvortan signifon de la frazo, anstataŭ
|
|
la emocian. Mi kredas, ke ĉi tiun signifon jam bone ekzistas en la
|
|
vortoj "a" (kiel emocia indikilo) kaj "mute" (kiel ia emfazo).
|
|
|
|
La vorton "namako" oni antaŭe uzis por "aldono" aŭ "spico". En la oficiala libro,
|
|
ĝi listiĝis kiel sinonimo por "sin", kiu signifas "nova", "ekstra" aŭ
|
|
"aldona". Kvankam la du vortoj ja havas apartajn signifojn, mi
|
|
personale pensas, ke "sin", precipe kiam ĝi estas uzita kiel substantivo aŭ en substantiva frazo
|
|
"sin moku" (manĝaĵa aldono), povas esti uzata por esprimi la saman tre bone.
|
|
|
|
La vorto "oko" estas laŭkurse sinonimo por "lukin". Kiam ĉi tiuj estas du apartaj
|
|
vortoj, "oko" precipe signifis "okulo", kvankam "lukin" signifis "vido" aŭ
|
|
"vidpovo". Ĉar "kute" signifas ambaŭ "aŭdo" kaj "orelo", ĉi tiu ŝajnas al mi esti
|
|
la ĝusta decido.
|
|
|
|
(*lipu ku* prezentas ĉi tiujn vortojn kiel konvenajn Tokiponajn vortojn.)
|
|
|
|
## Forigitaj vortoj
|
|
|
|
Estas ankaŭ iuj vortoj okaze uzitaj en la komunumo, kvankam
|
|
ili tute foriĝis de la vortaro je la eldono de la oficiala libro.
|
|
|
|
Ni komencu per la pli oftaj vortoj:
|
|
|
|
La vorto "apeja" iam signifis "fio" aŭ "kulpo". Priskribi tiun koncepton
|
|
nur per la vortoj de la oficiala libro estas iom malfacile, do iuj ankoraŭ
|
|
uzas ĝin.
|
|
|
|
La vorto "kipisi" havas la signifon "dividi, tranĉi, raboti". Ĉi tiuj signifoj
|
|
poste unuiĝis en la vortojn "tu" (dividi) kaj "wan" (parto, ero), sed ĝi
|
|
ankoraŭ ofte estas uzata de la komunumo, kaj ideoj por ĝia signo Sitelenpona
|
|
estas haveblaj (la plej ofta similas al `%`).
|
|
|
|
La vorto "leko" (verŝajne de la nomo de fabrikanto de ludiloj) signifas
|
|
"bloko", "kvadrato" aŭ iam "ŝtuparo". Ne estas vorto aŭ frazo, kiu
|
|
facile anstataŭas ĝin, do ĝin oni ankoraŭ uzas laŭbezone.
|
|
|
|
La vorto "monsuta" signifas "monstro" aŭ "timo". Kiel "apeja", jen plia vorto
|
|
malfacile priskribita (precipe ĉar oni bezonas multajn vortojn), do nova vorto
|
|
fariĝis.
|
|
|
|
Kaj jen iuj vortoj kiuj plejparte forgesiĝis nun, sed eble
|
|
troviĝas en pli malnovaj tekstoj:
|
|
|
|
La vorto "kapa" estis frua vorto por "monto, monteto" kiu poste anstataŭiĝis
|
|
de "nena".
|
|
|
|
La vorto "kapesi" estis alia kolora vorto por la koloro griza,
|
|
bruna kaj kelkfoje kafa, sed ĝi foriĝis, ĉar frazoj "pimeja walo"
|
|
kaj "pimeja jelo" povas signifi grizon kaj brunon facile.
|
|
|
|
La vorto "majuna", kiu signifas "malnova aŭ maljuna", estis alia frua vorto poste
|
|
foriĝinta. Ĉar oni povas sufiĉe priskribi ĝin per vortoj rilate tempon, oni verŝajne
|
|
ne plu ofte uzas ĝin. Ekzemple:
|
|
|
|
> ona mute li majuna. -- Ili estas maljunaj.
|
|
|
|
> tenpo mute la ona mute li lon. -- Ili ekzistas dum multe da tempo.
|
|
|
|
La vorto "misikeke" signifas "medikamento" aŭ "kuraci".
|
|
|
|
La vorto "pasila" estis aparta vorto por "facila", sed ĝi foriĝis de la vortprovizo
|
|
de Tokipono antaŭ ol la unua publika reta versio eldoniĝis en 2001.
|
|
|
|
La vorto "pake" estis verbo, kiu signifas "halti, ĉesi" kaj devenas el la
|
|
Akadia-franca vorto "barrer" (kiu signifas "ŝlosi"), sed ĝi foriĝis, verŝajne
|
|
ĉar ĝian signifon jam esprimas "pini" (halti, fini) aŭ "awen" (konservi, resti).
|
|
|
|
La vorto "pata" signifis "gefrato", sed nun oni ofte anstataŭ diras "jan sama".
|
|
|
|
La vorto "powe", kiu signifas "malvera" aŭ "falsa", foriĝis, ĉar oni povas facile
|
|
montri ĝian signifon per frazoj kiel "lon ala" ("ne ekzistas") aŭ "sona
|
|
ike" ("malbona scio, malprava informo").
|
|
|
|
Estis vortoj "tuli" kaj "po", kiuj estis la nombrovortoj por 3 kaj 4. Ili
|
|
anstataŭiĝis per frazoj "tu wan" kaj "tu tu".
|
|
|
|
(*lipu ku* signifas "kipisi", "leko", "monsuta" kaj "misikeke".)
|
|
|
|
## Direkto
|
|
|
|
Kvankam Tokipono havas vortojn por "supro", "malsupro", "antaŭo" kaj "malantaŭo", ĝi ne
|
|
havas vortojn por "maldekstro" aŭ "dekstro". Anstataŭe, ĝi havas nur unu vorton por "flanko".
|
|
|
|
Iuj inventis frazojn laŭ la ideoj, ke la plejparto de homoj skribas per la dekstra mano
|
|
("poka pi luka sitelen" = dekstro, "poka pi luka sitelen ala" = maldekstro),
|
|
ke homoj havas koron maldekstre en la korpo ("poka pilin" = maldekstro, "poka pilin ala" = dekstro),
|
|
ke multaj skribas tekston dekstren ("poka open" = maldekstro, "poka pini" = dekstro).
|
|
|
|
Ĉi ĉiuj, kompreneble, ne estas tute prava en ĉiu situacio: estas maldekstruloj,
|
|
estas homoj kun la koro en la dekstra flanko de la korpo (dekstrocardio),
|
|
kaj estas homoj, kiuj skribas maldekstren. (Tamen, ĉiujn el la
|
|
ĉefaj skribsistemoj *por Tokipono* -- la latinan alfabeton, Sitelenponon kaj
|
|
Sitelensitelenon -- oni skribas dekstren.)
|
|
|
|
La dokumento "nimi ale pona" listas du vortojn "post-pu"-ajn, kiuj onidire estas pli
|
|
precizaj: "soto" por maldekstra kaj "teje" (antaŭe "te") por dekstra. Mi personale pensas,
|
|
ke ĉi tiuj vortoj estas foje necesaj por distingi inter maldekstra kaj dekstra,
|
|
sed plej ofte, oni pli bone evitu uzi ilin.
|
|
|
|
## Sekso kaj sekseco
|
|
|
|
Estas vortoj "mije" kaj "meli", kiuj signifas "viro" kaj "virino" respektive.
|
|
Tamen, estas iom da homoj kiuj ne estas ekskluzive viroj aŭ ekskluzive virinoj,
|
|
aŭ biologie naskiĝis nek vire nek virine.
|
|
|
|
La vorto "tonsi" estis kreita por priskribi tiajn homojn, aŭ, en iuj kuntekstoj, transuloj
|
|
aŭ iu ajn en la GLATa komunumo.
|
|
|
|
Aldone, la vorto "kule" (koloro) iam havas aldonan signifon --
|
|
kelkfoje "sekso", kelkfoje "GLAT". Unue, ĉi tio povas krei demandojn, kiel
|
|
"kio pri frazoj kiel 'homoj de koloro'?", sed en la Tokipona komunumo,
|
|
ies raso aŭ koloro de haŭto ofte estas menciita rekte (e.g. "blanka homo"
|
|
estas "jan pi selo walo", "homo de blanka haŭto").
|
|
|
|
Aldone, vi povas vidi la vortojn "mijomi" kaj "melome". Ĉi tiuj estas
|
|
mallongigoj de "mije olin mije" (viroj amas virojn) kaj "meli olin meli" (virinoj
|
|
amas virinojn) kaj havas la samajn signifojn, kiel la anglaj mallongigoj "mlm" kaj
|
|
"wlw".
|
|
|
|
## Diversaj vortoj
|
|
|
|
Aliajn vortojn oni inventis por priskribi konceptojn, pro trolongeco de aliaj dirmanieroj.
|
|
La vorto "linluwi", ekzemple, signifas "interreto" aŭ "la reto".
|
|
|
|
La vorto "kili" kolektive priskribas fruktojn, legomojn, kaj fungojn, sed por
|
|
fungoj specife, la vorto "soko" foje uziĝas.
|
|
|
|
Estas vorto por "doni", sed ne estas vorto por "akiri" (kiun vi povas diri
|
|
per "kama jo"). La vorto "lanpan" provizas tiun signifon (ankaŭ kun
|
|
"kapti" kaj "konkeri"). La populareco de la vorto eble rilatas al la dokumento
|
|
["lanpan
|
|
pan"](https://docs.google.com/document/d/1Pz7rvn7LXPJmJZ6AJxEWa6WuOJys8KHioXLtYkj0k-Q/edit)
|
|
[(discorda ligilo al
|
|
pdf)](https://discord.com/channels/301377942062366741/301380012156911616/584171157448687628)
|
|
, kiu estas mallonga traduko/resumo de *"The Conquest of
|
|
Bread"* de Peter Kropotkin.
|
|
|
|
## Ŝercaj vortoj
|
|
|
|
Aldone, estas iom da vortoj kreitaj kiel ŝercoj de Sonja Lang
|
|
mem. En la "nimi ale pona" dokumento, ili troviĝas en la listo "w.o.g. Sonja". La pli
|
|
ofta estas "kijetesantakalu", kiu aludas lavursojn kaj aliajn bestojn
|
|
de la familio de Procionedoj.
|
|
|
|
Aliaj ŝercaj vortoj estas "mulapisu" por pico kaj "yupekosi" por "revizii
|
|
vian malnovan laboron plimalbonigante ĝin"; notu, ke Tokipono ne uzas la literon
|
|
"y" kaj tial, neniu efektive scias, kiel elparoli ĉi tiun vorton.
|
|
|
|
## Vortproviza tabelo por la plej oftaj aldonaj vortoj
|
|
|
|
Ĉi tiu listo devenas de la [kalkultabelo de ne-pu vortaj
|
|
frekvencoj](https://docs.google.com/spreadsheets/d/1dGd4do1Jk2L2NwW5l7tLgSajAVkUqO0z2UHGu4_Sq_M)
|
|
de la Reddit-uzanto `qwertyter`, kun iom da ŝanĝoj pro mia sperto personala.
|
|
|
|
La "alternativoj" kolumno listas tiujn vortojn kaj frazojn, kiujn oni eble uzas por esprimi
|
|
similajn ideojn per nur oficialaj vortoj. Ne ĉiuj povas esti uzataj same en la frazo.
|
|
(Ekzemple, uzi "tu" kiel adjektivon sen "li" partikulo por "dividi" facile miksiĝas kun la nombro "du".)
|
|
|
|
| vorto | signifo | alternativoj |
|
|
|---------|------------------------------------|-----------------------|
|
|
| kin | emfazo ("vere", "tre", "ambaŭ") | a, mute |
|
|
| monsuta | timo, monstro | |
|
|
| lanpan | preni, akiri, ricevi | kama jo (kama jo utala) |
|
|
| oko | okulo | lukin |
|
|
| tonsi | nebinara / transgenra, GLAT | |
|
|
| kipisi | dividi, tranĉi | tu |
|
|
| namako | aldona, spico | sin |
|
|
| kijetesantakalu | lavurso | |
|
|
| leko | kvadrato, briko, ŝtuparoj | |
|
|
| powe | malvera | sona ike, ... li lon ala |
|
|
| apeja | honto, kulpo | |
|
|
| majuna | malnova, maljuna | pi tenpo mute pini |
|
|
| pake | halti, bari | pini, pali ala |
|
|
| linluwi | interreto | |
|
|
| soko | fungo | kili |
|
|
|
|
## "nimi pi pu ala"
|
|
|
|
Sur la paĝo "[nimi pi pu ala](nimi_pi_pu_ala.html)" vi povas vidi miajn
|
|
provojn priskribi iujn el ĉi tiuj vortoj nur per la oficiala Tokipona
|
|
vortprovizo. Ĉi tio estas foje facila, foje malfacila. Legante ĉi
|
|
tiun liston, vi mem povas decidi, ĉu ĉi tiuj vortoj estas uzindaj aŭ ne.
|
|
|
|
[Unua paĝo](eo_index.html)
|