mirror of
https://github.com/mrrpnya/lipu-sona.git
synced 2025-02-13 16:44:39 +00:00
225 lines
8.6 KiB
Markdown
225 lines
8.6 KiB
Markdown
% lipu sona pona (Tokipona kurso)
% /dev/urandom
% julio 2022
Ĉi tio estas aro de paĝoj cele al prezento de neoficiala lingvokurso pri
Tokipono, planlingvo origine kreita en la jaro 2001 kaj iom-post-iom reviziita
dum pluraj jaroj de Sonja Lang.
La lingvo baziĝas sur ideoj pri minimumisma strukturo kaj simpligo
de pensmanieroj, kiuj aliformigas komplikajn ideojn en pli bazajn erojn.
Ĝi uzas nur 120 "oficialajn vortojn" (kun kelkaj pliaj vortoj foje uzataj
de la komunumo). Ĝi havas treege simplan gramatikon kaj uzas malmultajn
sonojn, kiuj estas facile distingeblaj unu de la alia.
Tial, oni taksas la lingvon treege facila lerni. Certaj personoj asertas
scipovon pri legado post nur kelkaj tagoj, kaj altan scipovon post
nur unu-du semajnoj.
Malgraŭ tio, limigoj akompanas simplecon. Multaj vortoj havas plurajn sencojn,
kaj kelkaj frazoj estas plursencaj sen kunteksto.
Por esprimi multajn konceptojn kaj ideojn en Tokipono, oni devos krei novajn
dirmanierojn aŭ eĉ tute aliformigi ilin. Kiel jam menciite, tio ĉi rilatas al
la koncepto de la lingvo.
Kunteksto estas tre grava en Tokipono. Estas eble, ke pluraj personoj
priskribos simplajn ideojn tute malsimile. Ankaŭ ĉi tio rilatas al
la koncepto de la lingvo. Eĉ kelkajn regulojn de la lingvo oni interpretas en
diversaj manieroj, pro ties denaska lingvo aŭ ties opinioj pri tio, kiel plej bone
diri ion.
Plue, Tokipono estas kreita por esti facila uzi, sendepende de la
denaska lingvo. La sonoj kaj silaboj en Tokipono estas klaraj kaj apartaj.
Ili troviĝas en multaj nacilingvoj. Ankaŭ la vortaro inspiriĝas el multaj
lingvoj de la tuta mondo.
# Pri ĉi tiu kurso
Hodiaŭ, estas multaj bonaj rimedoj por lerni Tokiponon. La plej gravaj
(kaj plej bonaj miaopinie), estas la [**oficiala Tokipona libro**](https://Tokipona.org/)
(ankaŭ nomata "pu") eldonita en 2014 de Sonja Lang mem. Ĝi ne estas senpaga,
sed ĝi estas bone skribita libro kun aldono de tekstoj legindaj, kaj ĝi
tre bone klarigas la lingvon.
Amuza videa kurso estas tiu de jan Misali,
["12 days of sona pi toki pona"](https://www.youtube.com/watch?v=4L-dvvng4Zc)
en Jutubo. Ĝi traktas la tutan lingvon per 12 mallongaj videoj, kiuj ĉiuj
havas 10 vortojn de la oficiala vortaro (he: la strukturo de miaj paĝoj
inspiriĝis el ĝi.)
Antaŭe, la retkurso "o kama sona e toki pona!" ("lernu Tokiponon!") de
Bryant Knight (aŭ "jan Pije") estis plia grava kurso.
Ĝi estis unu el la plej fruaj Tokiponaj paĝoj interrete, antaŭ ol ĝia kreinto
ĉesis ĝisdatigi ĝin.
Tiel ĉi, tiu kurso enhavis malsamajn uzojn de certaj vortoj. La pli fruaj
eldonoj de la kurso ankaŭ instigis disputadon pro inkluzivo de kelkaj frazoj
kaj tekstoj iom maltoleremaj.
Ĉi tie, mi intencas prezenti eldonon, kiu konsideras la multajn diversajn
manierojn skribi kaj paroli Tokiponon, inkluzive nuntempan uzadon.
Certaj paĝoj enhavos rubrikojn de "Dialektaj diferencoj", en kiu oni pritraktos
ĉi tiujn diferencojn. Iuj el la pli gravaj diferencoj estos tuj priskribitaj.
Mi proponos mian personan opinion pri iuj diferencoj. Tial, kvankam mi celas
plene ampleksigi la kurson, ĝi ne estas senopinia.
La paĝo je cifero 0 enhavos bazajn informojn pri la literumo de la lingvo
kaj ĝia elparolo, kaj ĉiu sekva paĝo prezentos 10 vortojn el la 120 en
la vortaro de la lingvo.
## Enhavo
### Paĝoj
* [paĝo 0 - literumo kaj elparolo](eo_0.html) [(普通话)](zh_0.html)
* [paĝo 1 - simplaj frazoj](eo_1.html)
* [paĝo 2 - adjektivoj](eo_2.html)
* [paĝo 3 - verboj kaj akuzativo](eo_3.html)
* [paĝo 4 - ho ve! pli da vortoj](eo_4.html)
* [paĝo 5 - jen tio ĉi](eo_5.html)
* [paĝo 6 - prepozicioj kaj lokoj](eo_6.html)
* [paĝo 7 - ekkrioj, demandoj, ordonoj kaj nomoj](eo_7.html)
* * [paĝo 7a - pli pri farado de propraj adjektivoj](eo_7a.html)
* [paĝo 8 - kolora lingvo](eo_8.html)
* [paĝo 9 - malsimplaj adjektivoj kaj kuntekstoj](eo_9.html)
* [paĝo 10 - antaŭverboj kaj tempo](eo_10.html)
* [paĝo 11 - nombroj](eo_11.html)
* [paĝo 12 - la finiĝo](eo_12.html)
* [paĝo 13 - speciala eldono de la vortaro](eo_13.html) **NOVA**
### Kromaj paĝoj
* [aldona paĝo 1 - malnovaj kaj novaj vortoj](eo_x1.html)
* * [description of some of these words in toki pona](nimi_pi_pu_ala.html)
* [aldona paĝo 2 - aliaj skribsistemoj](eo_x2.html)
* * [sitelen pona](eo_sitelen_pona.html)
* [vortaro](eo_dictionary.html)
* [mia persona stilo](personal_style.html)
* [dankoj kaj laŭdoj](credits.html)
### Originala enhavo
* [fonetika alfabeto (EN/RU)](phonetic_alphabet.html)
* [dispozicio de klavaro](keyboard.html)
* [musi pi jan lawa moli (reguloj de ŝako)](chess.html)
* * [musi Soki (rules of shogi) (wip)](shogi.html)
* [lipu nasin pi musi Lisi Masan (Riichi Mahjong) (WIP)](riichi_mahjong.html)
* ["insa pi supa lape" -- originala tiparo de Sitelenpono](supalape.html)
* [ante toki tawa musi pi sitelen tawa (tradukoj de videoludoj)](game_patches.html)
* * ["jan lawa pi linja ilo" ("LAN Master")](jan_lawa_pi_linja_ilo.html)
* * [ante toki pi jan Pije (tradukoj de jan Pije)](game_patches_jp.html)
* [listo de urbnomoj en Rusio/Ukranio/Belarusio](city_names.html)
* ["nasin Juni pi ilo kon"](nasin_juni.html), mallonga paĝo pri "la Vojo Unix"
* ["o lawa e sona sina!"](o_lawa_e_sona_sina.html), mallonga artikolo pri la centralizigo de la Interreto
## Programoj
Jen ligiloj al programoj, kiujn mi persone opinias utilaj.
* [vortarilo "ding"](http://www-user.tu-chemnitz.de/~fri/ding/) estas
simplaspekta kaj facila vortarilo kiu, defaŭlte, inkluzivas
vortarojn germana-al-anglajn, sed ankaŭ disponeblas dosieroj Tokipono-al-anglaj [en ĉi tiu
paĝo](https://jan-lope.github.io/Toki_Pona_lessons_English/).
* [klavaro Tokipono](https://github.com/timeopochin/Tokiponakeyboard) por poŝtelefonoj
Androidoj. Ĝi ebligas la latinan kaj emoĝiojn Sitelenponajn, kun kelkaj pliaj kapabloj
de Sitelenpono. (ankoraŭ laborata)
## Aliaj retaj kursoj
* [La lecionoj de Jonathan Gabel](https://jonathangabel.com/toki-pona) instruas Tokiponon
kaj kiel lingvon, kaj kiel Sitelensitelenon, iom ornamplena kaj iom malofta skribsistemo
por Tokipono.
## Utilaj iloj
Krom la ĉi-menciitaj libro kaj kursoj, jen pliaj bonaj paĝaroj kaj ligiloj por
tiuj dezirantaj lerni aŭ utiligi Tokiponon:
* [Tokipona.net](http://Tokipona.net) (averto: se via kromprogramo "HTTPS Everywhere"
havas la agordon "Ĉifru ĉiujn eblajn paĝojn", malŝaltu tion por Tokipona.net, aŭ
ĝi rekondukos vin al tute alia paĝo.
* ["lipu lili pona", priskribo de la reguloj kaj vortoj de Tokipono en du paĝoj](https://neocities.org/site/lipu-lili-pona)
* [Plia priskribo de la reguloj/vortoj de Tokipono en du paĝoj](https://morr.cc/toki-pona-cheat-sheet/)
* [Tokipona vortaro kun Sitelenponaj signoj](https://theotherwebsite.com/Tokipona/) de "The Other Website"
* [Tokipona vortkartaro por Anki](https://ankiweb.net/shared/decks/toki%20pona)
* * [vortkartaro bazita sur ĉi tiu retpaĝaro](https://ankiweb.net/shared/info/204928497), de u/parentis\_shotgun
* [la priskribo de jan Sotan pri lia propra stilo, inkluzive la solenan dialekton "tok'
apona"](https://github.com/ae-dschorsaanjo/lipu-lili-pi-toki-pona)
## La originalaj verkoj de aliaj
* ["musi lili"](https://musilili.net/), paĝo de jan Same
* [lipu kule, blogo kun afiŝoj en Tokipono de pluraj personoj](https://lipukule.org/)
* ["lipu tenpo", Tokipona gazeto](https://liputenpo.org/)
* [lipu Wikipesija, freŝa projekto por starigi Tokiponan Vikipedion](https://wikipesija.org) **NOVA**
* [Rusa TV: "Art Revolution" pri planlingvoj](art_revolution.html)
### Konversaciaj grupoj kaj babilejoj
* [subredito /r/Tokipona](https://reddit.com/r/Tokipona)
* [servilo Diskorda "ma pona pi toki pona"](https://discord.gg/XKzj3ex)
* [Telegrama grupo Tokipona](https://telegram.me/joinchat/BLVsYz92zHUp2h2TYp9kTA)
* * [kanalo IRC #Tokipona sur Freenode, pontigita al la Telegrama grupo](ircs://freenode.org:6697/#Tokipona)
* [Telegrama grupo "kulupu pi toki pona"](https://t.me/kulupupiTokipona) (ĉi tie, oni pli ofte
parolas _pri_ Tokipono)
This work
Attribution-ShareAlike 3.0 Unported License.
This work
Attribution-ShareAlike 4.0 International License.