lipu-sona/pages/eo_3.md
2022-10-22 12:15:03 +03:00

92 lines
2.6 KiB
Markdown

% Tokipono paĝo 3 - verboj kaj akuzativo
% /dev/urandom
% julio 2022
La vortlisto de ĉi tiu paĝo:
| vorto | signifo |
|-------|----------------------------------|
| e | (akuzativa markilo) |
| ijo | io, afero, objekto |
| ilo | ilo, maŝino, aparato |
| lipu | libro, dokumento, papero |
| lukin | okulo, rigardi, vidi, peni |
| olin | ami, amo, korinklino |
| pali | fari, labori, laboro |
| pana | doni, sendi, ellasi |
| telo | akvo, likvo, akvumi, lavi |
| tomo | domo, ĉambro, konstruaĵo |
Por aldoni verbon al la frazo, uzu ĉi tiun strukturon:
> [substantivo] li [verbo]
Ekzemple,
> mije li pali. - Viro laboras.
Oni povas aldoni adjektivojn kaj al la substantivo kaj al la verbo. Se oni
aldonas ĝin al verbo, la adjektivo rolas kiel adverbo.
> jan wawa li pali pona. - Fortulo laboras bone.
> %warning%
> Ne estas maniero por distingi, ĉu vorto en ĉi tia frazo estas adjektivo ĉu
> verbo. Ekzemple, la frazo "mi moku" povas signifi aŭ "mi manĝas" aŭ "mi estas
> manĝaĵo."
> %info%
> Verboj ne havas informon pri tempo en si (Esperante: -is, -as, -os). Mi
> klarigos manieron por specifi tempon poste en alia paĝo.
Por aldoni objekton -- la akuzativa parto de la frazo -- uzu la partikulon "e"
en ĉi tiu strukturo:
> [subjekto] li [verbo] e [objekto]
> jan wawa li pali e tomo. - Fortulo faras domon.
Ankaŭ objekto povas ricevi adjektivon.
> jan pali li pana e moku pona. - Laboranto donas bonan manĝaĵon.
Jen kelkaj frazoj:
> jan pona mi li pona e ilo lukin. - Mia amiko (plibonigas/riparas) rigardilon
> (okulvitrojn, teleskopon, mikroskopon, ktp).
> mi telo e moku. - Mi lavas la manĝaĵon.
> mi olin e meli mi. - Mi amas mian edzinon.
> %averto%
>
> Ĉar la vorto "lukin" mem priskribas la agon vidi, kaj ne la aspekton,
> oni kutime faras komplimenton pri aspekto ĉi tiel:
>
> > sina pona lukin. - Vi aspektas bone ("Vi bonas vide / en vida maniero").
>
## Ekzercoj
Penu nun kompreni ĉi tiujn frazojn.
* jan lili li pana e telo lukin.
* ona li lukin e lipu.
* soweli ike li utala e meli.
* jan utala li moku e kili suli.
* soweli lili li moku e telo.
* mi telo e ijo suli.
Kaj penu traduki ĉi tiujn frazojn al Tokipono.
* Ŝi amas ĉiujn ("ĉiujn homojn").
* La banĉambro ("akva domo") bonas.
* Mi disdonas dokumentojn.
* Malica soldato rigardas vian domon.
* Miaj iloj funkcias ("laboras") bone.
[Respondoj](eo_answers.html#p3)
[Antaŭa paĝo](eo_2.html) [Ĉefpaĝo](eo_index.html) [Sekva paĝo](eo_4.html)