lipu-sona/pages/eo_5.md
2022-10-22 12:15:03 +03:00

104 lines
3.4 KiB
Markdown

% Tokipono paĝo 5 - jen tio ĉi
% /dev/urandom
% julio 2022
La vortlisto de ĉi tiu paĝo:
| vorto | signifo |
|---------|---------------------------------------|
| ante | malsama, ŝanĝita, ŝanĝi |
| awen | resti, daŭri, elteni, teni, protekti |
| en | kaj (kombinas subjektojn) |
| kalama | sono, bruo, soni |
| kulupu | grupo, komunumo, socio |
| lape | dormi, resti |
| mute | multaj, pli, kvanto, tre |
| ni | ĉi tio, ĉi tiu |
| pakala | rompi, eraro, (ĝenerala sakraĵo) |
| seli | fajro, varmo, ĥemia reago |
Antaŭ ol aliri al tute novaj tipo de vortoj kaj gramatikaĵoj, ni plenigu iujn
truetojn en via scio.
Per la vorto "en" oni povas kombini plurajn subjektojn en unu frazo:
> mi en sina li moku. -- Vi kaj mi manĝas.
Sciu, ke oni _ne_ uzu ĝin por kombini plurajn verboj aŭ objektojn -- mi
klarigos kiel ĝuste fari tion en la [paĝo 4](eo_4.html).
Per la vorto "mute" oni povas specifi, ĉu la subjekto (aŭ objekto) estas
singulara aŭ plurala.
> jan utala mute -- multaj soldatoj
> mi mute -- ni
Jen kelkaj ekzemplofrazoj:
> jan lili mute li lape. -- La infanoj dormas.
> kiwen suli li pakala e tomo lipu. -- Granda ŝtono difektis la bibliotekon
> ("libran domon").
> mi pakala lili. -- Mi eraretis.
> ilo sina li kalama mute ike. -- Via ilo faras multe da aĉa bruo.
## La vorto "ni"
La plej simpla maniero uzi la vorton "ni" estas por signifi "ĉi tio" aŭ "ĉi tiu":
> kulupu ni li pona mute. -- Ĉi tiu komunumo estas bonega ("multe bona").
Tamen, ĝi havas multe pli da utilo ol nur tio. Oni povas uzi la vorton "ni"
ankaŭ por fari pli komplikajn frazojn.
Oni povas uzi ĝin por paroli pri tio, kion aliaj homoj diras (aŭ eĉ por citi
ilin, depende de kunteksto):
> jan lili li toki e ni: sina pona. -- La infano diris, ke vi estas bona.
> ona li toki e ni: "toki! sina pona lukin." -- Ŝi/li diris: "Saluton! Vi
> aspektas bele."
Aŭ eblas uzi ĝin por doni eĉ pli detalajn priskribojn de subjektoj aŭ objektoj.
> jan pali ni li pali e tomo mi: ona li jo e kiwen mute. -- La laboristo, kiu
> havas multajn ŝtonojn, faris mian domon. ("Ĉi tiu laboristo faris mian domon:
> ŝi/li havas multajn ŝtonojn.")
## Dialektaj malsamaĵoj
> %info%
> Ĉi tiu parto de la dokumento priskribos, kiel tokiponaj kursoj malsame klarigas
> kelkajn ideojn.
Ne estas interkonsento pri tio, ĉu eblas uzi "en" en frazpartoj, kiuj uzas la
partikulon "pi" (kiun mi klarigos en [paĝo p](eo_9.html)). Krome, Sonja Lang mem
diris, ke uzi "en" por kombini plurajn objektojn "ne estas tute
malĝuste"([1][mapona_en]), sed por klarigi plu, tio estas nur maleleganta stilo.
[mapona_en]: https://discord.com/channels/301377942062366741/301377942062366741/640764719614918656
## Ekzercoj
Penu nun kompreni ĉi tiujn frazojn.
* kulupu sina li ante mute.
* jan ike li pakala e ilo mi.
* mi pali e tomo ni.
* jan utala pona mute li awen e kulupu ni.
* kulupu suli li awen, li suli e ona.
Kaj penu traduki ĉi tiujn frazojn al Tokipono.
* Varma manĝaĵo estas tre bona.
* Dormantaj infanoj ne bruas.
* La (multaj) laborantoj diris, ke ili estas fortaj kaj fortikaj.
* Vi aspektas malsame.
* Ĉi tiu domo tenas la varmon.
[Respondoj](eo_answers.html#p5)
[Antaŭa paĝo](eo_4.html) [Ĉefpaĝo](eo_index.html) [Sekva paĝo](eo_6.html)