mirror of
https://github.com/mrrpnya/lipu-sona.git
synced 2025-02-13 16:44:39 +00:00
* Fix unordered list formatting * Fix links * Remove Chinese orthography link * Use page-nav widget * Use Ĉefpaĝo over Unua paĝo consistently
88 lines
3.9 KiB
Markdown
88 lines
3.9 KiB
Markdown
% paĝo 7a - farado de propraj adjektivoj en Tokipono
|
||
% /dev/urandom
|
||
% julio 2022
|
||
|
||
Antaŭ ol lerni kiel tokiponigi nomojn, unue oni sciu kiel funkcias la fonologio de
|
||
Tokipono. La lingvo konsistas el serio de silaboj, kiuj sekvas la sistemon
|
||
\(K\)V\(N\). Tio signifas, ke ĉiu silabo konsistas el nedeviga konsonanto, poste
|
||
vokalo, kaj post tio nedeviga nazalo (la sono "n").
|
||
|
||
Krome, la sinsekvoj "ji", "ti", "wo" kaj "wu" iĝas "i", "si", "o" kaj "u".
|
||
|
||
Jen tabelo de ĉiuj eblaj silaboj.
|
||
|
||
| a | e | i | o | u | an| en| in| on| un|
|
||
|:-:|:-:|:-:|:-:|:-:|:-:|:-:|:-:|:-:|:-:|
|
||
| a | e | i | o | u | an| en| in| on| un|
|
||
|ja |je | |jo |ju |jan|jen| |jon|jun|
|
||
|ka |ke |ki |ko |ku |kan|ken|kin|kon|kun|
|
||
|la |le |li |lo |lu |lan|len|lin|lon|lun|
|
||
|ma |me |mi |mo |mu |man|men|min|mon|mun|
|
||
|na |ne |ni |no |nu |nan|nen|nin|non|nun|
|
||
|pa |pe |pi |po |pu |pan|pen|pin|pon|pun|
|
||
|sa |se |si |so |su |san|sen|sin|son|sun|
|
||
|ta |te | |to |tu |tan|ten| |ton|tun|
|
||
|wa |we |wi | | |wan|wen|win| | |
|
||
|
||
Alia regulo estas, ke vokalo ne sekvu alian vokalon, kaj ke ne estu
|
||
"n"-sono antaŭ "m" aŭ alia "n".
|
||
|
||
> %info%
|
||
> La regulo, kiu malpermesas "n" antaŭ "m" aŭ "n", ne estas menciita en la
|
||
> oficiala libro, sed ĉiuj landonomoj proponitaj en ĝi sekvas ĉi tiun regulon
|
||
> (ekzemple Birmo/Mjanmao estas "ma Mijama", ne "ma Mijanma").
|
||
|
||
Oni anstataŭigas konsontantojn, kiuj ne ekzistas en Tokipono, per similaj sonoj.
|
||
Ekzemple, Romo (Roma) iĝas "ma tomo Loma" kaj Ĝakarto (Jakarta) iĝas "ma tomo
|
||
Sakata".
|
||
|
||
| konsonanto | tokiponen |
|
||
|:----------:|:--------------------------------|
|
||
| j | y |
|
||
| k | k, g, fojfoje h, franca r |
|
||
| l | l, r |
|
||
| m | m |
|
||
| n | n, silabfina m |
|
||
| p | p, b, f, fojfoje v |
|
||
| s | s, z, ĝ, ĉ, ĉ, ĵ, c, ks |
|
||
| t | t, d |
|
||
| w | v, ŭ, fojfoje r |
|
||
|
||
Kiam estas pluraj sekvaj konsonantoj aŭ vokaloj, oni plej bone
|
||
forigu unu el ili, sed alternative, oni povas aldoni kroman silabon.
|
||
|
||
Se vi aldonas silabon por vokala sono, kutime aperas "j" aŭ "w"
|
||
konsonanto, ĉar ili havas subtilan sonon. (ekzemploj: la kontinento de Azio estas
|
||
"ma Asija" kaj la lando de Eritrea estas "ma Eliteja").
|
||
|
||
Se vi aldonas silabon por konsonanto, la vokalo estas aŭ tiu de
|
||
la lasta silabo aŭ "u" (ekzemploj: Islando (Ísland) estas "ma Isilan" kaj Skotlando
|
||
estas "ma Sukosi").
|
||
|
||
Por nomoj de urboj, plej bone estas, se oni elparolas ĝin same kiel homoj _en_ tiu urbo.
|
||
Ekzemple, la urbo de Toronto, Kanado estas skribita en la
|
||
oficiala libro kiel "ma tomo Towano", ne "ma tomo Tolonto".
|
||
|
||
Nomojn por landoj oni povas derivi per la genitivo kazo aŭ la formoj uzataj por
|
||
aludi la homojn de ilia lando aŭ la lingvo. Ekzemple, la nomon denaskan por
|
||
Japanio oni elparolas kiel "Nippon", sed la nomo por Japanoj kaj la lingvo
|
||
estas "Nihonjin" kaj "Nihongo" respektive. La postaj du estas uzataj por krei la
|
||
neoficialan vorton "Nijon". Simile, la nomo por Svedio estas "Wensa", de
|
||
"svenska" ("Swedish").
|
||
|
||
Se lando aŭ urbo havas ofte uzatan mallongigon aŭ inicial-nomon,
|
||
neoficiala vorto povas deveni de tio. Ekzemple, Los Angeles (L.A.) estas "ma
|
||
tomo Ele" kaj la Unuiĝinta Reĝlando (U.K.) estas "ma Juke". Ĉi tiu regulo taŭgas
|
||
ankaŭ por aliaj lingvoj -- ekzemple, la Sovetunio (СССР,"es-es-es-er") estus "ma Sesesele".
|
||
|
||
Regulo sekvata de iuj estas tio, se la rezulta neoficiala vorto ŝajnas ekzakte
|
||
kiel denaska tokipona vorto, la neoficiala vorto estas ŝanĝita. Ekzemple,
|
||
la nomo "Mary" (de kiu "meli" estas jam derivita) estas kutime ŝanĝita
|
||
al "jan Mewi" anstataŭe por eviti konfuzon.
|
||
|
||
Estas aliaj reguloj, kaj iliaj interpretoj malsimilas. La oficiala libro
|
||
havas propran liston, kiu estas malpli longa, sed malpli kompleta.
|
||
|
||
> %page-nav%
|
||
> [Reen al paĝo 7](eo/7)
|
||
> [Ĉefpaĝo](eo)
|