mirror of
https://github.com/mrrpnya/lipu-sona.git
synced 2025-02-13 16:44:39 +00:00
* Fix unordered list formatting * Fix links * Remove Chinese orthography link * Use page-nav widget * Use Ĉefpaĝo over Unua paĝo consistently
133 lines
4.3 KiB
Markdown
133 lines
4.3 KiB
Markdown
% Tokipono paĝo 4 - ho ve! pli da vortoj
|
|
% /dev/urandom
|
|
% julio 2022
|
|
|
|
La vortlisto de ĉi tiu paĝo:
|
|
|
|
| vorto | signifo |
|
|
|---------|--------------------------------------|
|
|
| jo | havi, teni, porti, enhavi |
|
|
| kala | fiŝo, akva besto, marbesto |
|
|
| kasi | planto, herbo, (planta) folio |
|
|
| pipi | insekto, araneo, eta besto |
|
|
| sitelen | simbolo, bildo, skribi, desegni |
|
|
| toki | paroli, komunikado, lingvo |
|
|
| waso | birdo, fluganta besto |
|
|
| ma | tero, lando, ekstera loko, teritorio |
|
|
| kiwen | malmolaĵo, metalo, ŝtono, solida |
|
|
| ko | argilo, pasto, pulvoro, duonsolidaĵo |
|
|
|
|
Ĉi tiu paĝo traktas nur dek novajn vortojn kaj kelkajn simplajn konceptojn.
|
|
|
|
> jan pali li telo e kasi. - La laboristo akvumas la plantojn.
|
|
|
|
> jan wawa li jo e kiwen suli. - La fortulo portas grandajn ŝtonojn.
|
|
|
|
> telo suli li jo e kala. - La maro/oceano ("granda akvo") enhavas fiŝojn.
|
|
|
|
> mi sitelen e toki sina. - Mi skribas viajn diraĵojn.
|
|
|
|
> waso lili li moku e pipi. - La malgranda birdo manĝas insektojn.
|
|
|
|
> ma tomo mi li suli. - Mia urbo ("doma peco da tero") estas granda.
|
|
|
|
## Temoj de konversacio
|
|
|
|
> %averto%
|
|
> Ne estas interkonsento pri la plej ĝustaj dirmanieroj,
|
|
> sed ĉiu havas avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Ĉio en ĉi tiu sekcio temas
|
|
> pri "dialektaj malsamaĵoj", kaj la opinioj de la aŭtoroj venos poste.
|
|
|
|
Ekzistas du oftaj manieroj por specifi la temon de konversacio, kiam oni uzas
|
|
la vorton "toki".
|
|
|
|
La pli simpla maniero, instruita en la kurso "o kama sona e toki
|
|
pona!", estas specifi la temon kiel adjektivon:
|
|
|
|
> ona li toki meli. -- Ili parolas pri virinoj. ("Ili faras virinan paroladon.")
|
|
|
|
Tamen, tio fariĝas malklara, kiam oni donas verajn adjektivojn al "toki". Ĉu
|
|
"toki ike" signifas "paroli malbone" aŭ "paroli pri malbono"?
|
|
|
|
La oficiala libro restas sufiĉe malklara pri ĉi tiu temo, sed ĝi uzas "toki e ijo"
|
|
por signifi "komuniki aferojn" kaj "toki wawa" por "atesti" ("paroli forte") kaj ne "paroli pri forto".
|
|
|
|
La plej vaste uzata metodo, kiu estas ankaŭ ofte trovata en la Tokipona komunumo,
|
|
estas objektigo de la temo:
|
|
|
|
> sina toki e kala. -- Vi parolas pri fiŝoj.
|
|
|
|
Kvankam iuj konsideras tion kiel strangan uzon de la partikulo "e", ĉi tiu
|
|
dirmaniero estas malpli ambigua kaj pli fleksebla. Por plia klareco, mi
|
|
uzos ĉi tiun manieron dum la resto de la kurso.
|
|
|
|
Sonja Lang uzas la prepozicion "lon" ĉi tiam:
|
|
|
|
> mi toki lon ijo. -- Mi parolas pri io.
|
|
|
|
## Ekzemplaj frazoj
|
|
|
|
Jen kelkaj frazoj, kiuj uzas interesajn esprimojn.
|
|
|
|
> jan pali li toki utala e tomo mi. - La laboristo kritikas ("parolas batale")
|
|
> pri mia domo.
|
|
|
|
> ona li toki ike e jan pona mi. - Ili insultas mian amikon. ("Ili parolas
|
|
> malbone pri mia amiko.")
|
|
|
|
Eblas uzi plurajn verbojn kaj plurajn objektojn en unu frazo kiam oni aldonas
|
|
partikulon "li" aŭ "e" antaŭ la sekvantaj verboj aŭ objektoj.
|
|
|
|
> meli li toki e soweli, e waso. - Virino parolas pri terbestoj kaj birdoj.
|
|
|
|
> jan pali li pona e ilo, li lukin e lipu. - Laboristo riparas la aparaton kaj
|
|
> rigardas (legas) dokumenton.
|
|
|
|
## Esprimoj
|
|
|
|
La vorto "toki", memstare uzata, estas ofta saluto:
|
|
|
|
> toki! -- Saluton!
|
|
|
|
## Dialektaj malsamaĵoj
|
|
|
|
> %info%
|
|
> Ĉi tiu parto de la dokumento priskribos, kiel tokiponaj kursoj malsame klarigas
|
|
> kelkajn ideojn.
|
|
|
|
Se la subjekto estas "mi" aŭ "sina" (kaj tial ne havas la partikulon "li"), estas
|
|
du manieroj por aldoni plian verbon.
|
|
|
|
* La oficiala libro ("pu") proponas, ke oni simple uzu du frazojn:
|
|
|
|
> mi pali. mi moku. - Mi laboras kaj manĝas.
|
|
|
|
* La videa kurso "12 days of sona pi toki pona" tamen proponas, ke oni aldonu
|
|
"li"-partikulon (same kiel la kurso "o kama sona e toki pona!"):
|
|
|
|
> mi pali, li moku. - Mi laboras kaj manĝas.
|
|
|
|
## Ekzercoj
|
|
|
|
Penu nun kompreni ĉi tiujn frazojn.
|
|
|
|
* mi moku ala e soweli.
|
|
* jan pona sina li toki e ma, e telo.
|
|
* jan suli li lukin e ma tomo, li sitelen e ijo.
|
|
* ma li jo e kasi ike.
|
|
* pipi lili li suli, li pona.
|
|
|
|
Kaj penu traduki ĉi tiujn frazojn en Tokiponon.
|
|
|
|
* Via urbo ne havas laboristojn.
|
|
* Mia edzo ne laboras, kaj (nur) manĝas kaj batalas.
|
|
* My homeland ("devena lando") is large.
|
|
* Via pentraĵo aspektas bone.
|
|
* Mia amiko havas fiŝojn kaj fruktojn kaj faras bonajn manĝaĵojn.
|
|
|
|
[Respondoj](eo/answers#p4)
|
|
|
|
> %page-nav%
|
|
> [Antaŭa paĝo](eo/3)
|
|
> [Ĉefpaĝo](eo)
|
|
> [Sekva paĝo](eo/5)
|