mirror of
https://github.com/mrrpnya/lipu-sona.git
synced 2025-02-13 16:44:39 +00:00
* Fix unordered list formatting * Fix links * Remove Chinese orthography link * Use page-nav widget * Use Ĉefpaĝo over Unua paĝo consistently
163 lines
4.9 KiB
Markdown
163 lines
4.9 KiB
Markdown
% toki pona paĝo 11 - nombroj
|
|
% /dev/urandom
|
|
% julio 2022
|
|
|
|
La vortprovizo de ĉi tiu paĝo:
|
|
|
|
| vorto | signifo |
|
|
|-------|----------------------------------|
|
|
| wan | unu, parto (de io), kunigita |
|
|
| tu | du, dividi, dividita |
|
|
| sike | rondo, ronda, pilko, jaro |
|
|
| mani | mono, granda malsovaĝigita besto |
|
|
| esun | komerco, merkato, butiko, interŝango|
|
|
| mun | luno, stelo, nokta ĉiela objekto |
|
|
| nanpa | nombro, (ordala indikilo) |
|
|
| poki | skatolo, ujo, bovlo, taso, tirkesto|
|
|
| sin | nova, aldonita, freŝa, ekstra |
|
|
| suno | suno, lumo, heleco, brili |
|
|
|
|
## nombroj
|
|
|
|
La plej bazaj nombroj Tokipone estas ĉi tiuj vortoj:
|
|
|
|
* ala - 0, nenio
|
|
* wan - 1
|
|
* tu - 2
|
|
* mute (many) - 3 aŭ pli
|
|
* ale (all) - ĉio, senfina
|
|
|
|
Ĉi tio estas, memevidente, tre limigita sistemo. Sed Tokipono ne estas unika:
|
|
lingvoj de iuj ĉasist-kolektistaj socioj limigas siajn nombrojn je
|
|
tri, du, aŭ eĉ unu. (Fakte, oni raportas, ke la piraha lingvo havas
|
|
vortojn nur por "malgranda kvanto" kaj "granda kvanto", kaj ke la valoroj ŝanĝiĝas
|
|
kuntekste.)
|
|
|
|
Tamen, estas ankaŭ dua, aldonita sistemo, kiu oficiale estas difinita,
|
|
kaj estas ofte uzata por priskribi pli grandajn nombrojn. Ĝi reuzas iujn tokiponajn
|
|
vortojn kiel aldonitajn nombrojn:
|
|
|
|
* ala - 0
|
|
* wan - 1
|
|
* tu - 2
|
|
* luka (mano) - 5
|
|
* mute (multo) - 20
|
|
* ale (ĉio) - 100
|
|
|
|
En ĉi tiu sistemo, vortoj estas aldonitaj aŭ ripetitaj por formi nombrojn.
|
|
Ekzemple, 42 estas "mute mute tu" (20+20+2) kaj 18 estas "luka luka luka tu wan"
|
|
(5+5+5+2+1).
|
|
|
|
Kiel vi povas vidi, ĉi tiu ankoraŭ estas sufiĉe limigita sistemo. Nur por nomi la jaron, en
|
|
kiu ĉi tiu paĝo estas originale skribita (2020), oni bezonus ripeti
|
|
la vorton "ale" dudekoble kaj aldoni unu "mute" ĉe la fino.
|
|
|
|
Ĉiuj de ĉi tiuj limigiloj estas parto de la Tokipona filosofo de simpligado de pensoj
|
|
kaj evitado de nenecesa detalo. Iuj homoj provis krei aliajn
|
|
nombrajn sistemojn, sed neniu trovis vastan akceptitecon.
|
|
|
|
## Uzi nombrojn
|
|
|
|
Sendepende de la specifa sistemo, nombroj estas traktataj kiel adjektivoj kaj aldonataj
|
|
ĉe la fino de substantivoj aŭ substantivaj frazoj:
|
|
|
|
> soweli wan -- unu besto
|
|
|
|
> waso lili tu -- du malgrandaj birdoj
|
|
|
|
Por ordinalaj nombroj (unua,dua...), la vorto "nanpa" post la nombro estas
|
|
uzata.
|
|
|
|
> jan nanpa wan -- unua homo
|
|
|
|
> tomo nanpa mute luka luka wan -- tridek unua domo (aŭ domo #31)
|
|
|
|
La frazo "nanpa wan" kelkfoje estas uzata kun adjektivoj kiel superlativa
|
|
modifilo:
|
|
|
|
> nena (Ewelesu/Somolunma) li nena suli nanpa wan lon ma ale. -- Monto
|
|
> (Everest/Chomolungma) estas la plej granda monto en la tuta mondo.
|
|
|
|
## La kalendaro
|
|
|
|
En kombinaĵo kun "tenpo", la vortoj "suno", "mun" kaj "sike" ofte
|
|
estas uzata por priskribi periodojn de tempo:
|
|
|
|
> tenpo suno -- tago ("suna tempo")
|
|
|
|
> tenpo pimeja -- nokto ("malhela tempo")
|
|
|
|
> tenpo mun / tenpo sike mun -- monato ("luna tempo / luna ciklo")
|
|
|
|
> tenpo sike / tenpo suno sike -- jaro ("ronda tempo / suna ronda tempo").
|
|
|
|
## nanpa
|
|
|
|
Krom ordinalaj nombroj, la vorto "nanpa" mem povas signifi
|
|
"nombro" aŭ "cifero". Ekzemple,
|
|
|
|
> ilo nanpa -- kalkulilo ("nombra ilo")
|
|
|
|
> nanpa pona -- poentaroj ("bonaj nombroj")
|
|
|
|
Kompreneble, oni devas esti zorgema tiel, ĉar uzo de veraj nombroj en ĉi tiu
|
|
okazo estus konfuzanta. Ekzemple, ĉu "ilo nanpa tu" signifas "dua ilo"
|
|
aŭ "du kalkuliloj"? En la posta ekzemplo, oni povus rearanĝi la vortojn al "ilo tu
|
|
nanpa".
|
|
|
|
## Vetero
|
|
|
|
Por paroli pri vetero, la ofte uzata frazo estas "[substantivo] li lon", kiu
|
|
laŭvorte signifas "[noun] ekzistas" kaj tradukiĝas al "Estas [noun]e". Ekzemploj:
|
|
|
|
> suno li lon. -- Estas sunplene.
|
|
|
|
> telo sewi li lon. -- Pluvas. ("Ĉiela akvo" ekzistas.)
|
|
|
|
> seli li lon. -- Varmas.
|
|
|
|
> lete li lon. -- Malvarmas.
|
|
|
|
## Dialektaj diferencoj
|
|
|
|
> %informo%
|
|
> Ĉi tiu parto de la dokumento priskribas kiel certaj Tokiponaj kursoj klarigas
|
|
> malsame certajn ideojn, aŭ kiel komunumoj malsame uzas ilin.
|
|
|
|
Diversaj kursoj estas malsamaj rilate ordinalajn nombrojn.
|
|
|
|
La oficiala libro kaj la "12 days of sona pi toki pona" sugestas simple
|
|
aldoni "nanpa", post la nombro, dum la kurso "o kama sona e toki pona!"
|
|
sugestis aldoni "pi nanpa" kaj la nombron.
|
|
|
|
> jan nanpa wan -- unua homo
|
|
|
|
> jan pi nanpa wan -- unua homo
|
|
|
|
En la komunumo, la unua vojo estas iomete pli disvastigita, do ĉi tiu kurso
|
|
sekvos ĝian ekzemplon.
|
|
|
|
## Ekzercoj
|
|
|
|
Nun, penu solvi la signifojn de ĉi tiuj frazoj.
|
|
|
|
* mi wile esun e soweli suli tu wan ni.
|
|
* tenpo suno pini la mi lon tomo sona.
|
|
* tenpo mun wan pini la lete li lon.
|
|
* sina pona nanpa wan tawa mi.
|
|
* tenpo suno mute mute la telo sewi li awen.
|
|
|
|
Kaj penu traduki la sekvajn frazojn en Tokiponon.
|
|
|
|
* Mi loĝas en domo #27 en la strato Vaŝingtono.
|
|
* La televidilo ("ilo de movantaj bildoj") diris, ke morgaŭ estos sunplene.
|
|
* Estos malvarme ĉi-nokte.
|
|
* Majo ("la kvina monato") estas aminda.
|
|
* Vi havas multe da muzikaj iloj!
|
|
|
|
[Respondoj](eo/answers#p11)
|
|
|
|
> %page-nav%
|
|
> [Antaŭa paĝo](eo/10)
|
|
> [Ĉefpaĝo](eo)
|
|
> [Sekva paĝo](eo/12)
|