mirror of
https://github.com/mrrpnya/lipu-sona.git
synced 2025-02-13 16:44:39 +00:00
* Fix unordered list formatting * Fix links * Remove Chinese orthography link * Use page-nav widget * Use Ĉefpaĝo over Unua paĝo consistently
67 lines
2.1 KiB
Markdown
67 lines
2.1 KiB
Markdown
% Tokipono paĝo 0 - literumado kaj elparolado
|
|
% /dev/urandom
|
|
% julio 2022
|
|
|
|
La lingvo Tokipono (*toki pona*) uzas nur 14 literojn de la latina alfabeto, kaj
|
|
kiel en Esperanto, oni elparolas laŭvice ĉiun literon.
|
|
|
|
Ili estas: a, e, i, j, k, l, m, n, o, p, s, t, u, w.
|
|
|
|
Vi eble rimarkis, ke ĉiuj literoj en tiu listo estas minusklaj. Tio estas pro
|
|
tio, ke oni literumas ĉiujn tokiponajn vortojn nur per minuskloj, eĉ je la
|
|
komenco de frazoj.
|
|
|
|
La elparolo de ĉiu litero estas ekzakte sama kiel en Esperanto, krom la
|
|
litero "w", kiu ne ekzistas en Esperanto. Ĝia elparolmaniero estas preskaŭ sama
|
|
kiel tiu de la Esperanta litero ŭ. Tamen, en Esperanto la ŭ aperas ĉiam post
|
|
vokalo (aŭ, eŭ), kaj en Tokipono la w estas ĉiam antaŭ vokalo (wa, we, wi). Do
|
|
oni elparolas la vorton "tawa" kiel "ta-ŭa", ne kiel "taŭ-a".
|
|
|
|
Pro tio, ke ekzistas tiom malmulte da sonoj en Tokipono, ĝia elparolo povas
|
|
esti tre fleksebla. Ekzemple, iuj eble anstataŭigus la sonojn "p,t,k" per "b,d,g".
|
|
Tia ŝanĝo kaŭzus multe da ambigueco kaj konfuzo en aliaj lingvoj, sed la sonoj
|
|
de Tokipono estis tiel elektitaj, ke ili estu komunaj al multaj lingvoj kaj
|
|
facile distingeblaj.
|
|
|
|
La akcento de ĉiuj vortoj estas je la *unua* silabo. Do atentu, ke
|
|
trisilabaj vortoj havu malsaman akcenton ol en Esperanto: oni diras
|
|
***si***telen, ***ka***lama, ***pa***lisa, ktp. (si***te***len,
|
|
ka***la***ma kaj pa***li***sa estas eraraj!)
|
|
|
|
## Ekzercoj
|
|
|
|
Jen kelkaj tokiponaj vortoj, kiuj venas el Esperanto kaj havas similan literumon
|
|
kaj elparolon:
|
|
|
|
* mi
|
|
* ilo
|
|
* suno
|
|
* tenpo (venas de "tempo")
|
|
* sama
|
|
* ijo (venas de "io")
|
|
|
|
Jen iom pli da tokiponaj vortoj por ekzerci vin en elparolado:
|
|
|
|
* awen
|
|
* jo
|
|
* waso
|
|
* utala
|
|
* lukin
|
|
* jan
|
|
* soweli
|
|
* sin
|
|
* pimeja
|
|
* wile
|
|
|
|
Ĉu vi memoris akcenti la unuan silabon de trisilabaj vortoj?
|
|
|
|
> %page-nav%
|
|
> [Ĉefpaĝo](eo)
|
|
> [Sekva paĝo](eo/1)
|
|
|
|
---
|
|
|
|
Kvankam mi provis krei originalan maloficialan kurson, la enhavo de ĉi tiu
|
|
paĝo iĝis simila al la unua leciono en la [**oficiala libro de Sonja
|
|
Lang**](https://tokipona.org/). Ĝi estas havebla en la angla kaj la franca,
|
|
do se vi parolas la anglan aŭ la francan, mi rekomendas ĝin.
|