% Tokipono paĝo 3 - verboj kaj akuzativo % /dev/urandom % julio 2022 La vortlisto de ĉi tiu paĝo: | vorto | signifo | |-------|----------------------------------| | e | (akuzativa markilo) | | ijo | io, afero, objekto | | ilo | ilo, maŝino, aparato | | lipu | libro, dokumento, papero | | lukin | okulo, rigardi, vidi, peni | | olin | ami, amo, korinklino | | pali | fari, labori, laboro | | pana | doni, sendi, ellasi | | telo | akvo, likvo, akvumi, lavi | | tomo | domo, ĉambro, konstruaĵo | Por aldoni verbon al la frazo, uzu ĉi tiun strukturon: > [substantivo] li [verbo] Ekzemple, > mije li pali. - Viro laboras. Oni povas aldoni adjektivojn kaj al la substantivo kaj al la verbo. Se oni aldonas ĝin al verbo, la adjektivo rolas kiel adverbo. > jan wawa li pali pona. - Fortulo laboras bone. > %warning% > Ne estas maniero por distingi, ĉu vorto en ĉi tia frazo estas adjektivo ĉu > verbo. Ekzemple, la frazo "mi moku" povas signifi aŭ "mi manĝas" aŭ "mi estas > manĝaĵo." > %info% > Verboj ne havas informon pri tempo en si (Esperante: -is, -as, -os). Mi > klarigos manieron por specifi tempon poste en alia paĝo. Por aldoni objekton -- la akuzativa parto de la frazo -- uzu la partikulon "e" en ĉi tiu strukturo: > [subjekto] li [verbo] e [objekto] > jan wawa li pali e tomo. - Fortulo faras domon. Ankaŭ objekto povas ricevi adjektivon. > jan pali li pana e moku pona. - Laboranto donas bonan manĝaĵon. Jen kelkaj frazoj: > jan pona mi li pona e ilo lukin. - Mia amiko (plibonigas/riparas) rigardilon > (okulvitrojn, teleskopon, mikroskopon, ktp). > mi telo e moku. - Mi lavas la manĝaĵon. > mi olin e meli mi. - Mi amas mian edzinon. > %averto% > > Ĉar la vorto "lukin" mem priskribas la agon vidi, kaj ne la aspekton, > oni kutime faras komplimenton pri aspekto ĉi tiel: > > > sina pona lukin. - Vi aspektas bone ("Vi bonas vide / en vida maniero"). > ## Ekzercoj Penu nun kompreni ĉi tiujn frazojn. * jan lili li pana e telo lukin. * ona li lukin e lipu. * soweli ike li utala e meli. * jan utala li moku e kili suli. * soweli lili li moku e telo. * mi telo e ijo suli. Kaj penu traduki ĉi tiujn frazojn al Tokipono. * Ŝi amas ĉiujn ("ĉiujn homojn"). * La banĉambro ("akva domo") bonas. * Mi disdonas dokumentojn. * Malica soldato rigardas vian domon. * Miaj iloj funkcias ("laboras") bone. [Respondoj](eo/answers#p3) > %page-nav% > [Antaŭa paĝo](eo/2) > [Ĉefpaĝo](eo) > [Sekva paĝo](eo/4)