% lipu sona pona (Tokipona kurso)
% /dev/urandom
% julio 2022
Ĉi tio estas aro de paĝoj cele al prezento de neoficiala lingvokurso pri
Tokipono, planlingvo origine kreita en la jaro 2001 kaj iom-post-iom reviziita
dum pluraj jaroj de Sonja Lang.
La lingvo baziĝas sur ideoj pri minimumisma strukturo kaj simpligo
de pensmanieroj, kiuj aliformigas komplikajn ideojn en pli bazajn erojn.
Ĝi uzas nur 120 "oficialajn vortojn" (kun kelkaj pliaj vortoj foje uzataj
de la komunumo). Ĝi havas treege simplan gramatikon kaj uzas malmultajn
sonojn, kiuj estas facile distingeblaj unu de la alia.
Tial, oni taksas la lingvon treege facila lerni. Certaj personoj asertas
scipovon pri legado post nur kelkaj tagoj, kaj altan scipovon post
nur unu-du semajnoj.
Malgraŭ tio, limigoj akompanas simplecon. Multaj vortoj havas plurajn sencojn,
kaj kelkaj frazoj estas plursencaj sen kunteksto.
Por esprimi multajn konceptojn kaj ideojn en Tokipono, oni devos krei novajn
dirmanierojn aŭ eĉ tute aliformigi ilin. Kiel jam menciite, tio ĉi rilatas al
la koncepto de la lingvo.
Kunteksto estas tre grava en Tokipono. Estas eble, ke pluraj personoj
priskribos simplajn ideojn tute malsimile. Ankaŭ ĉi tio rilatas al
la koncepto de la lingvo. Eĉ kelkajn regulojn de la lingvo oni interpretas en
diversaj manieroj, pro ties denaska lingvo aŭ ties opinioj pri tio, kiel plej bone
diri ion.
Plue, Tokipono estas kreita por esti facila uzi, sendepende de la
denaska lingvo. La sonoj kaj silaboj en Tokipono estas klaraj kaj apartaj.
Ili troviĝas en multaj nacilingvoj. Ankaŭ la vortaro inspiriĝas el multaj
lingvoj de la tuta mondo.
# Pri ĉi tiu kurso
Hodiaŭ, estas multaj bonaj rimedoj por lerni Tokiponon. La plej gravaj
(kaj plej bonaj miaopinie), estas la [**oficiala Tokipona libro**](https://Tokipona.org/)
(ankaŭ nomata "pu") eldonita en 2014 de Sonja Lang mem. Ĝi ne estas senpaga,
sed ĝi estas bone skribita libro kun aldono de tekstoj legindaj, kaj ĝi
tre bone klarigas la lingvon.
Amuza videa kurso estas tiu de jan Misali,
["12 days of sona pi toki pona"](https://www.youtube.com/watch?v=4L-dvvng4Zc)
en Jutubo. Ĝi traktas la tutan lingvon per 12 mallongaj videoj, kiuj ĉiuj
havas 10 vortojn de la oficiala vortaro (he: la strukturo de miaj paĝoj
inspiriĝis el ĝi.)
Antaŭe, la retkurso "o kama sona e toki pona!" ("lernu Tokiponon!") de
Bryant Knight (aŭ "jan Pije") estis plia grava kurso.
Ĝi estis unu el la plej fruaj Tokiponaj paĝoj interrete, antaŭ ol ĝia kreinto
ĉesis ĝisdatigi ĝin.
Tiel ĉi, tiu kurso enhavis malsamajn uzojn de certaj vortoj. La pli fruaj
eldonoj de la kurso ankaŭ instigis disputadon pro inkluzivo de kelkaj frazoj
kaj tekstoj iom maltoleremaj.
Ĉi tie, mi intencas prezenti eldonon, kiu konsideras la multajn diversajn
manierojn skribi kaj paroli Tokiponon, inkluzive nuntempan uzadon.
Certaj paĝoj enhavos rubrikojn de "Dialektaj diferencoj", en kiu oni pritraktos
ĉi tiujn diferencojn. Iuj el la pli gravaj diferencoj estos tuj priskribitaj.
Mi proponos mian personan opinion pri iuj diferencoj. Tial, kvankam mi celas
plene ampleksigi la kurson, ĝi ne estas senopinia.
La paĝo je cifero 0 enhavos bazajn informojn pri la literumo de la lingvo
kaj ĝia elparolo, kaj ĉiu sekva paĝo prezentos 10 vortojn el la 120 en
la vortaro de la lingvo.
## Enhavo
### Paĝoj
* [paĝo 0 - literumo kaj elparolo](eo/0)
* [paĝo 1 - simplaj frazoj](eo/1)
* [paĝo 2 - adjektivoj](eo/2)
* [paĝo 3 - verboj kaj akuzativo](eo/3)
* [paĝo 4 - ho ve! pli da vortoj](eo/4)
* [paĝo 5 - jen tio ĉi](eo/5)
* [paĝo 6 - prepozicioj kaj lokoj](eo/6)
* [paĝo 7 - ekkrioj, demandoj, ordonoj kaj nomoj](eo/7)
* [paĝo 7a - pli pri farado de propraj adjektivoj](eo/7a)
* [paĝo 8 - kolora lingvo](eo/8)
* [paĝo 9 - malsimplaj adjektivoj kaj kuntekstoj](eo/9)
* [paĝo 10 - antaŭverboj kaj tempo](eo/10)
* [paĝo 11 - nombroj](eo/11)
* [paĝo 12 - la finiĝo](eo/12)
* [paĝo 13 - speciala eldono de la vortaro](eo/13)
### Kromaj paĝoj
* [aldona paĝo 1 - malnovaj kaj novaj vortoj](eo/x1)
* [description of some of these words in toki pona](nimi_pi_pu_ala/)
* [aldona paĝo 2 - aliaj skribsistemoj](eo/x2)
* [sitelen pona](eo/sitelen_pona)
* [vortaro](eo/dictionary)
* [mia persona stilo](personal_style/)
* [dankoj kaj laŭdoj](credits/)
* [original works and translations by jan Lentan](lentan)
## Learn more
* [sona pona](https://sona.pona.la), a wiki about toki pona and its community.
* [linku.la](https://linku.la/) / [nimi.li](https://nimi.li/),
an interactive dictionary.
* Words are grouped by how many speakers embrace a given word (ranging from
widely accepted words to one-person creations). When learning the language,
use "core, common".
* The "uncommon, obscure, sandbox" categories include more injokes and
personal experiments -- they are nice to be aware of, but you won't need to
use them in regular conversations.
* [lipamanka's semantic spaces dictionary](https://lipamanka.gay/essays/dictionary),
explaining toki pona content words in depth.
* [ilo Muni](https://ilo.muni.la/), an ngrams viewer
similar to [Google Ngrams](https://books.google.com/ngrams/).
Good for learning about how toki pona usage changed over time.
* [Jonathan Gabel's lessons](https://jonathangabel.com/toki-pona)
teach "sitelen sitelen", a rather ornamental-looking (if uncommon
in general usage) writing system for toki pona.
* learn [luka pona](https://luka.pona.la/), a sign language designed
to be used in the toki pona community.
## Immerse yourself
* read [lipu tenpo](https://liputenpo.org), a toki pona magazine
* listen to [kalama sin](https://www.youtube.com/playlist?list=PLjOmpMyMxd8Qs2mAXcLk817tQy_AQj09u), a podcast in toki pona
* listen to [toki pona music](https://www.youtube.com/playlist?list=PLeCE5N29ioyUbj_lvYm9IdGJnE2HPacVv)
* read [stories in toki pona](https://sona.pona.la/wiki/Literature),
some of which were submitted in [writing contests](https://utala.pona.la)
## Join communities
* [ma pona pi toki pona](https://discord.gg/mapona) Discord server,
the largest active toki pona community
* [kama sona](https://discord.gg/ChC6qtVsSE), a beginner-oriented Discord server
* [r/tokipona](https://reddit.com/r/tokipona) on Reddit
* [Facebook group](https://www.facebook.com/groups/sitelen)
* If you would rather join a smaller community,
[check here](https://sona.pona.la/wiki/Communities)!
You may also check out [recommendations](/recs_2021/) from jan Lentan in 2020-2021!
---
![Creative Commons License](https://i.creativecommons.org/l/by-sa/3.0/88x31.png)
This work
is licensed under a Creative Commons
Attribution-ShareAlike 3.0 Unported License.
![Creative Commons License](https://i.creativecommons.org/l/by-sa/4.0/88x31.png)
This work
is licensed under a Creative Commons
Attribution-ShareAlike 4.0 International License.