added esperanto pages

This commit is contained in:
/dev/urandom 2022-07-06 18:19:23 +03:00
parent 80640cc521
commit b78b981d45
22 changed files with 3318 additions and 21 deletions

View file

@ -1 +1,65 @@
% Tokipono paĝo 0 - literumado kaj elparolado % /dev/urandom % julio 2022 La lingvo Tokipono (*toki pona*) uzas nur 14 literojn de la latina alfabeto, kaj kiel en Esperanto, oni elparolas laŭvice ĉiun literon. Ili estas: a, e, i, j, k, l, m, n, o, p, s, t, u, w. Vi eble rimarkis, ke ĉiuj literoj en tiu listo estas minusklaj. Tio estas pro tio, ke oni literumas ĉiujn tokiponajn vortojn nur per minuskloj, eĉ je la komenco de frazoj. La elparolo de ĉiu litero estas ekzakte sama kiel en Esperanto, krom la litero "w", kiu ne ekzistas en Esperanto. Ĝia elparolmaniero estas preskaŭ sama kiel tiu de la Esperanta litero ŭ. Tamen, en Esperanto la ŭ aperas ĉiam post vokalo (aŭ, eŭ), kaj en Tokipono la w estas ĉiam antaŭ vokalo (wa, we, wi). Do oni elparolas la vorton "tawa" kiel "ta-ŭa", ne kiel "taŭ-a". Pro tio, ke ekzistas tiom malmulte da sonoj en Tokipono, ĝia elparolo povas esti tre fleksebla. Ekzemple, iuj eble anstataŭigus la sonojn "p,t,k" per "b,d,g". Tia ŝanĝo kaŭzus multe da ambigueco kaj konfuzo en aliaj lingvoj, sed la sonoj de Tokipono estis tiel elektitaj, ke ili estu komunaj al multaj lingvoj kaj facile distingeblaj. La akcento de ĉiuj vortoj estas je la *unua* silabo. Do atentu, ke trisilabaj vortoj havu malsaman akcenton ol en Esperanto: oni diras ***si***telen, ***ka***lama, ***pa***lisa, ktp. (si***te***len, ka***la***ma kaj pa***li***sa estas eraraj!) ## Ekzercoj Jen kelkaj tokiponaj vortoj, kiuj venas el Esperanto kaj havas similan literumon kaj elparolon: * mi * ilo * suno * tenpo (venas de "tempo") * sama * ijo (venas de "io") Jen iom pli da tokiponaj vortoj por ekzerci vin en elparolado: * awen * jo * waso * utala * lukin * jan * soweli * sin * pimeja * wile Ĉu vi memoris akcenti la unuan silabon de trisilabaj vortoj? [Ĉefpaĝo](eo_index.html) [Sekva paĝo](eo_1.html) --- Kvankam mi provis krei originalan maloficialan kurson, la enhavo de ĉi tiu paĝo iĝis simila al la unua leciono en la [**oficiala libro de Sonja Lang**](https://tokipona.org/). Ĝi estas havebla en la angla kaj la franca, do se vi parolas la anglan aŭ la francan, mi rekomendas ĝin.
% Tokipono paĝo 0 - literumado kaj elparolado
% /dev/urandom
% julio 2022
La lingvo Tokipono (*toki pona*) uzas nur 14 literojn de la latina alfabeto, kaj
kiel en Esperanto, oni elparolas laŭvice ĉiun literon.
Ili estas: a, e, i, j, k, l, m, n, o, p, s, t, u, w.
Vi eble rimarkis, ke ĉiuj literoj en tiu listo estas minusklaj. Tio estas pro
tio, ke oni literumas ĉiujn tokiponajn vortojn nur per minuskloj, eĉ je la
komenco de frazoj.
La elparolo de ĉiu litero estas ekzakte sama kiel en Esperanto, krom la
litero "w", kiu ne ekzistas en Esperanto. Ĝia elparolmaniero estas preskaŭ sama
kiel tiu de la Esperanta litero ŭ. Tamen, en Esperanto la ŭ aperas ĉiam post
vokalo (aŭ, eŭ), kaj en Tokipono la w estas ĉiam antaŭ vokalo (wa, we, wi). Do
oni elparolas la vorton "tawa" kiel "ta-ŭa", ne kiel "taŭ-a".
Pro tio, ke ekzistas tiom malmulte da sonoj en Tokipono, ĝia elparolo povas
esti tre fleksebla. Ekzemple, iuj eble anstataŭigus la sonojn "p,t,k" per "b,d,g".
Tia ŝanĝo kaŭzus multe da ambigueco kaj konfuzo en aliaj lingvoj, sed la sonoj
de Tokipono estis tiel elektitaj, ke ili estu komunaj al multaj lingvoj kaj
facile distingeblaj.
La akcento de ĉiuj vortoj estas je la *unua* silabo. Do atentu, ke
trisilabaj vortoj havu malsaman akcenton ol en Esperanto: oni diras
***si***telen, ***ka***lama, ***pa***lisa, ktp. (si***te***len,
ka***la***ma kaj pa***li***sa estas eraraj!)
## Ekzercoj
Jen kelkaj tokiponaj vortoj, kiuj venas el Esperanto kaj havas similan literumon
kaj elparolon:
* mi
* ilo
* suno
* tenpo (venas de "tempo")
* sama
* ijo (venas de "io")
Jen iom pli da tokiponaj vortoj por ekzerci vin en elparolado:
* awen
* jo
* waso
* utala
* lukin
* jan
* soweli
* sin
* pimeja
* wile
Ĉu vi memoris akcenti la unuan silabon de trisilabaj vortoj?
[Ĉefpaĝo](eo_index.html) [Sekva paĝo](eo_1.html)
---
Kvankam mi provis krei originalan maloficialan kurson, la enhavo de ĉi tiu
paĝo iĝis simila al la unua leciono en la [**oficiala libro de Sonja
Lang**](https://tokipona.org/). Ĝi estas havebla en la angla kaj la franca,
do se vi parolas la anglan aŭ la francan, mi rekomendas ĝin.

View file

@ -1 +1,64 @@
% Tokipono paĝo 1 - simplaj frazoj % /dev/urandom % julio 2022 La vortlisto de ĉi tiu paĝo: | vorto | signifo | |-------|----------------------------------------| | mi | mi, ni | | sina | vi, vi ĉiuj | | ona | li, ŝi, ili, ĝi, (ri), oni | | li | (inter subjekto kaj verbo/adjektivo) | | pona | bona, simpla, plibonigi, ripari | | ike | malbona, malica, malsimpla, nenecesa | | suli | granda, grandioza, grava, pligrandigi | | lili | malgranda, malmultaj, juna, malgrandigi| | kili | frukto, legomo, (manĝebla) fungo | | soweli| tera mamulo, besto | Ni komencu per la plej baza frazostrukturo en Tokipono: > [substantivo] li [substantivo / adjektivo]. En Esperanto tio signifas: > [Substantivo] estas [substantivo]. > [Substantivo] estas [adjektivo]. Ekzemple: > ona li suli. - (Li/ŝi/ĝi/ili) estas (granda/grava)(j). Kiel vi povas vidi, unuopa vorto povas havi plurajn rilatajn signifojn. En praktika uzado, "ona" kaj "suli" estas pli klaraj pro kunteksto. > kili li pona. - (Frukto/legomo/fungo)(j) estas bona(j). Kaj en ĉi tiu ekzemplo, ne havus sencon uzi alian signifon de "pona" ol "bona". La regulo havas escepton. Se la subjekto estas nur "mi" aŭ "sina", oni ne bezonas aldoni la vorton "li". Tial, anstataŭ > sina li suli. - Vi estas grava. oni diras > sina suli. - Vi estas grava. ## Ekzercoj Do, kiel vi esprimus ĉi tiujn ideojn? * Li estas malgranda. * Bestoj gravas. * Mi estas granda. * Ĝi estas hundo. * Vi estas malbona. [Respondoj](eo_answers.html#p1) [Antaŭa paĝo](eo_0.html) [Ĉefpaĝo](eo_index.html) [Sekva paĝo](eo_2.html)
% Tokipono paĝo 1 - simplaj frazoj
% /dev/urandom
% julio 2022
La vortlisto de ĉi tiu paĝo:
| vorto | signifo |
|-------|----------------------------------------|
| mi | mi, ni |
| sina | vi, vi ĉiuj |
| ona | li, ŝi, ili, ĝi, (ri), oni |
| li | (inter subjekto kaj verbo/adjektivo) |
| pona | bona, simpla, plibonigi, ripari |
| ike | malbona, malica, malsimpla, nenecesa |
| suli | granda, grandioza, grava, pligrandigi |
| lili | malgranda, malmultaj, juna, malgrandigi|
| kili | frukto, legomo, (manĝebla) fungo |
| soweli| tera mamulo, besto |
Ni komencu per la plej baza frazostrukturo en Tokipono:
> [substantivo] li [substantivo / adjektivo].
En Esperanto tio signifas:
> [Substantivo] estas [substantivo].
> [Substantivo] estas [adjektivo].
Ekzemple:
> ona li suli. - (Li/ŝi/ĝi/ili) estas (granda/grava)(j).
Kiel vi povas vidi, unuopa vorto povas havi plurajn rilatajn signifojn. En
praktika uzado, "ona" kaj "suli" estas pli klaraj pro kunteksto.
> kili li pona. - (Frukto/legomo/fungo)(j) estas bona(j).
Kaj en ĉi tiu ekzemplo, ne havus sencon uzi alian signifon de "pona" ol "bona".
La regulo havas escepton. Se la subjekto estas nur "mi" aŭ "sina", oni ne
bezonas aldoni la vorton "li". Tial, anstataŭ
> sina li suli. - Vi estas grava.
oni diras
> sina suli. - Vi estas grava.
## Ekzercoj
Do, kiel vi esprimus ĉi tiujn ideojn?
* Li estas malgranda.
* Bestoj gravas.
* Mi estas granda.
* Ĝi estas hundo.
* Vi estas malbona.
[Respondoj](eo_answers.html#p1)
[Antaŭa paĝo](eo_0.html) [Ĉefpaĝo](eo_index.html) [Sekva paĝo](eo_2.html)

File diff suppressed because one or more lines are too long

View file

@ -1 +1,160 @@
% toki pona paĝo 11 - nombroj % /dev/urandom % julio 2022 La vortprovizo de ĉi tiu paĝo: | vorto | signifo | |-------|----------------------------------| | wan | unu, parto (de io), kunigita | | tu | du, dividi, dividita | | sike | rondo, ronda, pilko, jaro | | mani | mono, granda malsovaĝigita besto | | esun | komerco, merkato, butiko, interŝango| | mun | luno, ŝtelo, nokta ĉiela objekto | | nanpa | nombro, (ordala indikilo) | | poki | skatolo, ujo, bovlo, taso, tirkesto| | sin | nova, aldonita, freŝa, ekstra | | suno | suno, lumo, heleco, brili | ## nombroj La plej bazaj nombroj Tokipone estas ĉi tiuj vortoj: * ala - 0, nenio * wan - 1 * tu - 2 * mute (many) - 3 aŭ pli * ale (all) - ĉio, senfina Ĉi tio estas, memevidente, tre limigita sistemo. Sed Tokipono ne estas unika: lingvoj de iuj ĉasist-kolektistaj socioj limigas siajn nombrojn je tri, du, aŭ eĉ unu. (Fakte, oni raportas, ke la piraha lingvo havas vortojn nur por "malgranda kvanto" kaj "granda kvanto", kaj ke la valoroj ŝanĝiĝas kuntekste.) Tamen, estas ankaŭ dua, aldonita sistemo, kiu oficiale estas difinita, kaj estas ofte uzata por priskribi pli grandajn nombrojn. Ĝi reuzas iujn tokiponajn vortojn kiel aldonitajn nombrojn: * ala - 0 * wan - 1 * tu - 2 * luka (mano) - 5 * mute (multo) - 20 * ale (ĉio) - 100 En ĉi tiu sistemo, vortoj estas aldonitaj aŭ ripetitaj por formi nombrojn. Ekzemple, 42 estas "mute mute tu" (20+20+2) kaj 18 estas "luka luka luka tu wan" (5+5+5+2+1). Kiel vi povas vidi, ĉi tiu ankoraŭ estas sufiĉe limigita sistemo. Nur por nomi la jaron, en kiu ĉi tiu paĝo estas originale skribita (2020), oni bezonus ripeti la vorton "ale" dudekoble kaj aldoni unu "mute" ĉe la fino. Ĉiuj de ĉi tiuj limigiloj estas parto de la Tokipona filosofo de simpligado de pensoj kaj evitado de nenecesa detalo. Iuj homoj provis krei aliajn nombrajn sistemojn, sed neniu trovis vastan akceptitecon. ## Uzi nombrojn Sendepende de la specifa sistemo, nombroj estas traktataj kiel adjektivoj kaj aldonataj ĉe la fino de substantivoj aŭ substantivaj frazoj: > soweli wan -- unu besto > waso lili tu -- du malgrandaj birdoj Por ordinalaj nombroj (unua,dua...), la vorto "nanpa" post la nombro estas uzata. > jan nanpa wan -- unua homo > tomo nanpa mute luka luka wan -- tridek unua domo (aŭ domo #31) La frazo "nanpa wan" kelkfoje estas uzata kun adjektivoj kiel superlativa modifilo: > nena (Ewelesu/Somolunma) li nena suli nanpa wan lon ma ale. -- Monto > (Everest/Chomolungma) estas la plej granda monto en la tuta mondo. ## La kalendaro En kombinaĵo kun "tenpo", la vortoj "suno", "mun" kaj "sike" ofte estas uzata por priskribi periodojn de tempo: > tenpo suno -- tago ("suna tempo") > tenpo pimeja -- nokto ("malhela tempo") > tenpo mun / tenpo sike mun -- monato ("luna tempo / luna ciklo") > tenpo sike / tenpo suno sike -- jaro ("ronda tempo / suna ronda tempo"). ## nanpa Krom ordinalaj nombroj, la vorto "nanpa" mem povas signifi "nombro" aŭ "cifero". Ekzemple, > ilo nanpa -- kalkulilo ("nombra ilo") > nanpa pona -- poentaroj ("bonaj nombroj") Kompreneble, oni devas esti zorgema tiel, ĉar uzo de veraj nombroj en ĉi tiu okazo estus konfuzanta. Ekzemple, ĉu "ilo nanpa tu" signifas "dua ilo" aŭ "du kalkuliloj"? En la posta ekzemplo, oni povus rearanĝi la vortojn al "ilo tu nanpa". ## Vetero Por paroli pri vetero, la ofte uzata frazo estas "[substantivo] li lon", kiu laŭvorte signifas "[noun] ekzistas" kaj tradukiĝas al "Estas [noun]e". Ekzemploj: > suno li lon. -- Estas sunplene. > telo sewi li lon. -- Pluvas. ("Ĉiela akvo" ekzistas.) > seli li lon. -- Varmas. > lete li lon. -- Malvarmas. ## Dialektaj diferencoj > %informo% > Ĉi tiu parto de la dokumento priskribas kiel certaj Tokiponaj kursoj klarigas > malsame certajn ideojn, aŭ kiel komunumoj malsame uzas ilin. Diversaj kursoj estas malsamaj rilate ordinalajn nombrojn. La oficiala libro kaj la "12 days of sona pi toki pona" sugestas simple aldoni "nanpa", post la nombro, dum la kurso "o kama sona e toki pona!" sugestis aldoni "pi nanpa" kaj la nombron. > jan nanpa wan -- unua homo > jan pi nanpa wan -- unua homo En la komunumo, la unua vojo estas iomete pli disvastigita, do ĉi tiu kurso sekvos ĝian ekzemplon. ## Ekzercoj Nun, penu solvi la signifojn de ĉi tiuj frazoj. * mi wile esun e soweli suli tu wan ni. * tenpo suno pini la mi lon tomo sona. * tenpo mun wan pini la lete li lon. * sina pona nanpa wan tawa mi. * tenpo suno mute mute la telo sewi li awen. Kaj penu traduki la sekvajn frazojn en Tokiponon. * Mi loĝas en domo #27 en la strato Vaŝingtono. * La televidilo ("ilo de movantaj bildoj") diris, ke morgaŭ estos sunplene. * Estos malvarme ĉi-nokte. * Majo ("la kvina monato") estas aminda. * Vi havas multe da muzikaj iloj! [Respondoj](answers.html#p11) [Antaŭa paĝo](10.html) [Unua paĝo](index.html) [Sekva paĝo](12.html)
% toki pona paĝo 11 - nombroj
% /dev/urandom
% julio 2022
La vortprovizo de ĉi tiu paĝo:
| vorto | signifo |
|-------|----------------------------------|
| wan | unu, parto (de io), kunigita |
| tu | du, dividi, dividita |
| sike | rondo, ronda, pilko, jaro |
| mani | mono, granda malsovaĝigita besto |
| esun | komerco, merkato, butiko, interŝango|
| mun | luno, ŝtelo, nokta ĉiela objekto |
| nanpa | nombro, (ordala indikilo) |
| poki | skatolo, ujo, bovlo, taso, tirkesto|
| sin | nova, aldonita, freŝa, ekstra |
| suno | suno, lumo, heleco, brili |
## nombroj
La plej bazaj nombroj Tokipone estas ĉi tiuj vortoj:
* ala - 0, nenio
* wan - 1
* tu - 2
* mute (many) - 3 aŭ pli
* ale (all) - ĉio, senfina
Ĉi tio estas, memevidente, tre limigita sistemo. Sed Tokipono ne estas unika:
lingvoj de iuj ĉasist-kolektistaj socioj limigas siajn nombrojn je
tri, du, aŭ eĉ unu. (Fakte, oni raportas, ke la piraha lingvo havas
vortojn nur por "malgranda kvanto" kaj "granda kvanto", kaj ke la valoroj ŝanĝiĝas
kuntekste.)
Tamen, estas ankaŭ dua, aldonita sistemo, kiu oficiale estas difinita,
kaj estas ofte uzata por priskribi pli grandajn nombrojn. Ĝi reuzas iujn tokiponajn
vortojn kiel aldonitajn nombrojn:
* ala - 0
* wan - 1
* tu - 2
* luka (mano) - 5
* mute (multo) - 20
* ale (ĉio) - 100
En ĉi tiu sistemo, vortoj estas aldonitaj aŭ ripetitaj por formi nombrojn.
Ekzemple, 42 estas "mute mute tu" (20+20+2) kaj 18 estas "luka luka luka tu wan"
(5+5+5+2+1).
Kiel vi povas vidi, ĉi tiu ankoraŭ estas sufiĉe limigita sistemo. Nur por nomi la jaron, en
kiu ĉi tiu paĝo estas originale skribita (2020), oni bezonus ripeti
la vorton "ale" dudekoble kaj aldoni unu "mute" ĉe la fino.
Ĉiuj de ĉi tiuj limigiloj estas parto de la Tokipona filosofo de simpligado de pensoj
kaj evitado de nenecesa detalo. Iuj homoj provis krei aliajn
nombrajn sistemojn, sed neniu trovis vastan akceptitecon.
## Uzi nombrojn
Sendepende de la specifa sistemo, nombroj estas traktataj kiel adjektivoj kaj aldonataj
ĉe la fino de substantivoj aŭ substantivaj frazoj:
> soweli wan -- unu besto
> waso lili tu -- du malgrandaj birdoj
Por ordinalaj nombroj (unua,dua...), la vorto "nanpa" post la nombro estas
uzata.
> jan nanpa wan -- unua homo
> tomo nanpa mute luka luka wan -- tridek unua domo (aŭ domo #31)
La frazo "nanpa wan" kelkfoje estas uzata kun adjektivoj kiel superlativa
modifilo:
> nena (Ewelesu/Somolunma) li nena suli nanpa wan lon ma ale. -- Monto
> (Everest/Chomolungma) estas la plej granda monto en la tuta mondo.
## La kalendaro
En kombinaĵo kun "tenpo", la vortoj "suno", "mun" kaj "sike" ofte
estas uzata por priskribi periodojn de tempo:
> tenpo suno -- tago ("suna tempo")
> tenpo pimeja -- nokto ("malhela tempo")
> tenpo mun / tenpo sike mun -- monato ("luna tempo / luna ciklo")
> tenpo sike / tenpo suno sike -- jaro ("ronda tempo / suna ronda tempo").
## nanpa
Krom ordinalaj nombroj, la vorto "nanpa" mem povas signifi
"nombro" aŭ "cifero". Ekzemple,
> ilo nanpa -- kalkulilo ("nombra ilo")
> nanpa pona -- poentaroj ("bonaj nombroj")
Kompreneble, oni devas esti zorgema tiel, ĉar uzo de veraj nombroj en ĉi tiu
okazo estus konfuzanta. Ekzemple, ĉu "ilo nanpa tu" signifas "dua ilo"
aŭ "du kalkuliloj"? En la posta ekzemplo, oni povus rearanĝi la vortojn al "ilo tu
nanpa".
## Vetero
Por paroli pri vetero, la ofte uzata frazo estas "[substantivo] li lon", kiu
laŭvorte signifas "[noun] ekzistas" kaj tradukiĝas al "Estas [noun]e". Ekzemploj:
> suno li lon. -- Estas sunplene.
> telo sewi li lon. -- Pluvas. ("Ĉiela akvo" ekzistas.)
> seli li lon. -- Varmas.
> lete li lon. -- Malvarmas.
## Dialektaj diferencoj
> %informo%
> Ĉi tiu parto de la dokumento priskribas kiel certaj Tokiponaj kursoj klarigas
> malsame certajn ideojn, aŭ kiel komunumoj malsame uzas ilin.
Diversaj kursoj estas malsamaj rilate ordinalajn nombrojn.
La oficiala libro kaj la "12 days of sona pi toki pona" sugestas simple
aldoni "nanpa", post la nombro, dum la kurso "o kama sona e toki pona!"
sugestis aldoni "pi nanpa" kaj la nombron.
> jan nanpa wan -- unua homo
> jan pi nanpa wan -- unua homo
En la komunumo, la unua vojo estas iomete pli disvastigita, do ĉi tiu kurso
sekvos ĝian ekzemplon.
## Ekzercoj
Nun, penu solvi la signifojn de ĉi tiuj frazoj.
* mi wile esun e soweli suli tu wan ni.
* tenpo suno pini la mi lon tomo sona.
* tenpo mun wan pini la lete li lon.
* sina pona nanpa wan tawa mi.
* tenpo suno mute mute la telo sewi li awen.
Kaj penu traduki la sekvajn frazojn en Tokiponon.
* Mi loĝas en domo #27 en la strato Vaŝingtono.
* La televidilo ("ilo de movantaj bildoj") diris, ke morgaŭ estos sunplene.
* Estos malvarme ĉi-nokte.
* Majo ("la kvina monato") estas aminda.
* Vi havas multe da muzikaj iloj!
[Respondoj](answers.html#p11)
[Antaŭa paĝo](10.html) [Unua paĝo](index.html) [Sekva paĝo](12.html)

View file

@ -1 +1,88 @@
% tokipona paĝo 12 - la pina retronombrado % /dev/urandom % julio 2022 La vortprovizo por ĉi tiu paĝo: | vorto | signifo | |-------|----------------------------------| | akesi | "malbela" besto, lacerto | | alasa | ĉasi, kolekti, serĉi, provi, peni (fari ion) | | kon | aero, esenco, spirito, efemera | | pan | pano, greno, maizo, rizo, pico | | pilin | koro, sento, tuŝi, senso | | pu | la oficiala Tokipona libro, interagi kun ĝi | | supa | horizontala surfaco | | taso | sed, tamen, nur | | uta | buŝo, lipoj | | weka | forestanta, foresti, fora, forigi | Ĉi tiuj estas la finaj dek oficialaj vortoj en Tokipono. Ili ĉiuj funkcias en la sama maniero kiel la aliaj vortoj, kiuj estis antaŭe menciitaj, kun unu escepto. ## alasa La vorto "alasa" kelkfoje estas uzata kiel antaŭverbo, kiu signifas "serĉi" aŭ "provi": > mi alasa sona e toki pona. -- Mi provas lerni Tokiponon. ## taso La vorto "taso" povas esti uzata kiel regula adjektivo kiu signifas "nur": > mi lon tomo ni. -- Mi estas en ĉi tiu domo. > mi taso li lon tomo ni. -- Nur mi estas en ĉi tiu domo. > kulupu ona li jo e jan tu taso. -- Ilia komunumo havas nur du homojn. > mi pali taso. -- Mi nur laboris. Sed, kiam ĝi estas aldonita al la komenco de frazo, ĝi signifas "sed" aŭ "tamen": > taso, tenpo kama li wile ala ante. -- Sed, la estonteco rifuzis ŝanĝiĝi. ## Dialektaj diferencoj > %informo% > Ĉi tiu parto de la dokumento priskribas kiel certaj Tokiponaj kursoj klarigas > malsame certajn ideojn, aŭ kiel komunumoj malsame uzas ilin. En la oficiala vortaro, "pu" havas nur la difinon "interago kun la oficiala Tokipona libro". Uzo de ĉi tiu vorto kiel "la oficiala Tokipona libro" mem, dum ĝi estas ofta ĉe kelkaj uzantoj, estas neoficiala. Sonja Lang personale uzas la substantiva frazo "lipu pu" por aludi al la oficiala libro mem. (Tamen la frazo "pu la" ankaŭ estas uzita en la libro por signifi "en ĉi tiu libro"). ## Ekzercoj Nun, penu solvi la signfon de ĉi tiuj frazoj. * sina wile kama sona e toki pona la pu li nasin pona nanpa wan tawa ni. * tenpo suno ni la mi pilin pona mute. * sina wile ala wile moku e pan sike? * supa lape mi li pakala. mi ken ala lape tan ni. * jan Mali Konto li toki e ni: o weka e ijo ike sina. * kulupu ijo tu wan li lon. ona li kulupu kiwen, li kulupu telo, li kulupu kon. * taso, meli lili pi jan lawa li lon tomo awen ante. Kaj penu traduki la sekvajn frazojn en Tokiponon. * Mi vidis drakon ("grandan verdan fajran lacerton")! * Saluton! Kiel vi fartas? ("Kiel vi sentas?") * La ĉasisto donas al ni multe da viando kaj fruktoj. * Mi legas dokumenton. Tre baldaŭ (en mallonga tempo), ĝi finiĝos. * Mi povas paroli Tokiponon tre bone. [Respondoj](answers.html#p12) ## Tio estas ĉio! Kaj tio estas la fino de la Tokipona kurso! Ni traktis ĉiujn 120 oficialajn vortojn kaj ĉiujn regulojn de la lingvo. Se vi volas pli informiĝi aŭ provi uzi Tokiponon kun aliaj homoj, vi povas rigardi la ceterajn paĝojn aŭ la liston de rimedoj ĉe la malsupro de la [unua paĝo](index.html). ~ jan Lentan (/dev/urandom) [Antaŭa paĝo](11.html) [Unua paĝo](index.html) [Sekva paĝo](13.html)
% tokipona paĝo 12 - la pina retronombrado
% /dev/urandom
% julio 2022
La vortprovizo por ĉi tiu paĝo:
| vorto | signifo |
|-------|----------------------------------|
| akesi | "malbela" besto, lacerto |
| alasa | ĉasi, kolekti, serĉi, provi, peni (fari ion) |
| kon | aero, esenco, spirito, efemera |
| pan | pano, greno, maizo, rizo, pico |
| pilin | koro, sento, tuŝi, senso |
| pu | la oficiala Tokipona libro, interagi kun ĝi |
| supa | horizontala surfaco |
| taso | sed, tamen, nur |
| uta | buŝo, lipoj |
| weka | forestanta, foresti, fora, forigi |
Ĉi tiuj estas la finaj dek oficialaj vortoj en Tokipono. Ili ĉiuj funkcias en la
sama maniero kiel la aliaj vortoj, kiuj estis antaŭe menciitaj, kun unu escepto.
## alasa
La vorto "alasa" kelkfoje estas uzata kiel antaŭverbo, kiu signifas "serĉi" aŭ "provi":
> mi alasa sona e toki pona. -- Mi provas lerni Tokiponon.
## taso
La vorto "taso" povas esti uzata kiel regula adjektivo kiu signifas "nur":
> mi lon tomo ni. -- Mi estas en ĉi tiu domo.
> mi taso li lon tomo ni. -- Nur mi estas en ĉi tiu domo.
> kulupu ona li jo e jan tu taso. -- Ilia komunumo havas nur du homojn.
> mi pali taso. -- Mi nur laboris.
Sed, kiam ĝi estas aldonita al la komenco de frazo, ĝi signifas "sed" aŭ "tamen":
> taso, tenpo kama li wile ala ante. -- Sed, la estonteco rifuzis ŝanĝiĝi.
## Dialektaj diferencoj
> %informo%
> Ĉi tiu parto de la dokumento priskribas kiel certaj Tokiponaj kursoj klarigas
> malsame certajn ideojn, aŭ kiel komunumoj malsame uzas ilin.
En la oficiala vortaro, "pu" havas nur la difinon "interago kun la
oficiala Tokipona libro". Uzo de ĉi tiu vorto kiel "la oficiala Tokipona libro"
mem, dum ĝi estas ofta ĉe kelkaj uzantoj, estas neoficiala. Sonja Lang personale
uzas la substantiva frazo "lipu pu" por aludi al la oficiala libro mem. (Tamen la
frazo "pu la" ankaŭ estas uzita en la libro por signifi "en ĉi tiu libro").
## Ekzercoj
Nun, penu solvi la signfon de ĉi tiuj frazoj.
* sina wile kama sona e toki pona la pu li nasin pona nanpa wan tawa ni.
* tenpo suno ni la mi pilin pona mute.
* sina wile ala wile moku e pan sike?
* supa lape mi li pakala. mi ken ala lape tan ni.
* jan Mali Konto li toki e ni: o weka e ijo ike sina.
* kulupu ijo tu wan li lon. ona li kulupu kiwen, li kulupu telo, li kulupu kon.
* taso, meli lili pi jan lawa li lon tomo awen ante.
Kaj penu traduki la sekvajn frazojn en Tokiponon.
* Mi vidis drakon ("grandan verdan fajran lacerton")!
* Saluton! Kiel vi fartas? ("Kiel vi sentas?")
* La ĉasisto donas al ni multe da viando kaj fruktoj.
* Mi legas dokumenton. Tre baldaŭ (en mallonga tempo), ĝi finiĝos.
* Mi povas paroli Tokiponon tre bone.
[Respondoj](answers.html#p12)
## Tio estas ĉio!
Kaj tio estas la fino de la Tokipona kurso! Ni traktis ĉiujn 120 oficialajn vortojn
kaj ĉiujn regulojn de la lingvo. Se vi volas pli informiĝi aŭ provi uzi
Tokiponon kun aliaj homoj, vi povas rigardi la ceterajn paĝojn aŭ la liston de
rimedoj ĉe la malsupro de la [unua paĝo](index.html).
~ jan Lentan (/dev/urandom)
[Antaŭa paĝo](11.html) [Unua paĝo](index.html) [Sekva paĝo](13.html)

View file

@ -1 +1,105 @@
% Tokipono paĝo 13: speciala vortara eldono % /dev/urandom % julio 2022 <!-- La titolo de ĉi tiu paĝo estas aludo al la serioj "Street Fighter" de Capcom kaj specife al la ludo "Street Fighter II", kiu ricevis diversajn plibonigajn kaj ĝisdatigajn versiojn dum sia vivdaŭro. Specife, ĝi aludas la Sega Genesis / Mega Drive de SF2 Champion Edition kaj SF2 Hyper Fighting, "Street Fighter II: Special Champion Edition". Tradukistoj: vi povas anstataŭigi tiun aludon per io alia laŭvole, sed ĝi devas taŭgi por ĉiuj spektantoj. --> <style> .zoomin { text-align: center; } .zoomin img { width: 320px; image-rendering:crisp-edges; image-rendering: pixelated; }; </style> > %zoomin% > !["nimi sin li kama!"](/tokipona/nimi_sin_li_kama.gif) > En la deknaŭa de julio 2021, Sonja Lang eldonis aldonitan oficialan Tokiponan libron, "[Toki Pona Dictionary](https://www.amazon.com/dp/0978292367)" (ankaŭ konata kiel "ku" aŭ "lipu ku"). Ĉi tiu libro provizas tradukojn de la angla al Tokipono kaj inverse por multe da vortoj. Ĝi kunigas la enketon en la Tokipona komunumo de 2020-2021, kaj dokumentas 61 aldonitajn vortojn, kiujn oni uzas en la lingvo por entuto de 181 "nimi ku". Kvankam la plejparton de ĉi tiuj vortoj oni malofte uzas en la komunumo, estas 17 kromaj "nimi ku suli" vortoj, kiujn oni taksas oftaj kaj sufiĉe gravaj por aparte enlistigi ilin. Ĉi tiu paĝo traktos ĉi tiujn novajn vortojn. | vorto | signifo | |--------------------|----------------------------------| | namako | spico, aldonita | | kin | ankaŭ, ambaŭ | | oko | okulo | | kipisi | tranĉi, dividi | | leko | kvadrato, bloko, (ŝtuparoj) | | monsuta | time, monstro, timiga | | misikeke | medikamento, kuraci | | tonsi | nebinara, genronekonformiĝa, (transgenrulo) | | jasima | spegulo, reflekti, reversi, mala | | soko | fungo | | meso | averaĝa, meza | | epiku | mojosa | | kokosila | ne paroli Tokiponon en Tokipona grupo | | lanpan | kapti, ŝteli, akiri | | n | hm... | | kijetesantakalu | lavurso aŭ alia musteloido | | ku | (interagi kun) la Tokipona vortaro | La vortoj "namako", "kin" kaj "oko" listiĝas kiel sinonimoj por "sin", "a" kaj "lukin" respektive en *lipu pu*. Tamen, komunume, ĉi tiuj vortoj havas iom da malsamaj signifoj: * "sin" kutime signifas "nova", "namako" kutime signifas "aldonita" aŭ "ekstra". * "kin" estas uzita ĉe la fino de frazoj por "ankaŭ" aŭ "ambaŭ". "a" ne havas tian specifan uzon. * "oko" specife signifas "eye", kvankam "lukin" ankaŭ signifas "vizio" kaj "vidi". La vortoj "kipisi", "leko", "monsuta" kaj "misikeke" estis fruaj vortoj, kiujn oni inventis antaŭ la eldono de *lipu pu*, kaj ilin ankoraŭ uzas oni en la komunumo hodiaŭ. Iuj de ĉi tiuj vortoj estis inventitaj de Sonja Lang mem, kiel "kijetesantakalu" kaj "misikeke" (la unua kiel ŝerca vorto, kiun la Tokipona komunumo varme akceptis). La ceteraj estas specife novaj vortoj. Ekzemple, la vorton "ku" inventis Sonja Lang kiel partneron de "pu" por priskribi interagon kun la dua oficiala Tokipona libro. > %informo% > Vi povas aŭ elekti uzi ĉi tiuj vortoj aŭ eviti ilin. Mi persone preferas uzi > nur la vortprovizon en la *lipu pu*, kaj mi uzas aldonajn vortojn > nur kiam estas absolute necese. Sed ĉiam estas helpeme lerni la plej oftajn > aldonajn vortojn kaj scii kion ili signifas (Vidu ankaŭ: [ekstra paĝo > 1](x1.html)). ## Ekzercoj Nun, penu trovi la signifojn de ĉi tiujn frazojn. * kijetesantakalu li soweli epiku. * kulupu tonsi li pilin monsuta ala. * jan pi pona sijelo li pana e misikeke tawa mi. * sina wile suli e sona sina la o ku. * sitelen tawa ni li meso. Kaj penu traduki la sekvajn frazojn en Tokiponon. (La responda paĝo provizos versiojn laŭ la *nimi pu* kaj la *nimi ku*.) * Fajro timigas min. * Kial vi ne parolas Tokipone? * Portu okulvitrojn, por ke vi ne difektu la okulojn. * Bonvolu doni al mi la sukeron ("blankan dolĉan spicon"). * Kiel vi volus, ke mi tranĉu la picon ("panan rondon")? [Respondoj](answers.html#p13) [Antaŭa paĝo](12.html) [Unua paĝo](index.html)
% Tokipono paĝo 13: speciala vortara eldono
% /dev/urandom
% julio 2022
<!-- La titolo de ĉi tiu paĝo estas aludo al la serioj "Street Fighter" de Capcom
kaj specife al la ludo "Street Fighter II", kiu ricevis diversajn plibonigajn kaj
ĝisdatigajn versiojn dum sia vivdaŭro. Specife, ĝi aludas la Sega Genesis /
Mega Drive de SF2 Champion Edition kaj SF2
Hyper Fighting, "Street Fighter II: Special Champion Edition". Tradukistoj: vi
povas anstataŭigi tiun aludon per io alia laŭvole, sed ĝi devas taŭgi por ĉiuj spektantoj. -->
<style>
.zoomin {
text-align: center;
}
.zoomin img {
width: 320px;
image-rendering:crisp-edges;
image-rendering: pixelated;
};
</style>
> %zoomin%
> !["nimi sin li kama!"](/tokipona/nimi_sin_li_kama.gif)
>
En la deknaŭa de julio 2021, Sonja Lang eldonis aldonitan oficialan Tokiponan
libron, "[Toki Pona Dictionary](https://www.amazon.com/dp/0978292367)" (ankaŭ konata
kiel "ku" aŭ "lipu ku"). Ĉi tiu libro provizas tradukojn de la angla al Tokipono
kaj inverse por multe da vortoj. Ĝi kunigas la enketon en la Tokipona komunumo de 2020-2021,
kaj dokumentas 61 aldonitajn vortojn, kiujn oni uzas en la lingvo por entuto de 181 "nimi ku".
Kvankam la plejparton de ĉi tiuj vortoj oni malofte uzas en la komunumo, estas 17 kromaj
"nimi ku suli" vortoj, kiujn oni taksas oftaj kaj sufiĉe gravaj por aparte enlistigi ilin.
Ĉi tiu paĝo traktos ĉi tiujn novajn vortojn.
| vorto | signifo |
|--------------------|----------------------------------|
| namako | spico, aldonita |
| kin | ankaŭ, ambaŭ |
| oko | okulo |
| kipisi | tranĉi, dividi |
| leko | kvadrato, bloko, (ŝtuparoj) |
| monsuta | time, monstro, timiga |
| misikeke | medikamento, kuraci |
| tonsi | nebinara, genronekonformiĝa, (transgenrulo) |
| jasima | spegulo, reflekti, reversi, mala |
| soko | fungo |
| meso | averaĝa, meza |
| epiku | mojosa |
| kokosila | ne paroli Tokiponon en Tokipona grupo |
| lanpan | kapti, ŝteli, akiri |
| n | hm... |
| kijetesantakalu | lavurso aŭ alia musteloido |
| ku | (interagi kun) la Tokipona vortaro |
La vortoj "namako", "kin" kaj "oko" listiĝas kiel sinonimoj por "sin", "a" kaj
"lukin" respektive en *lipu pu*. Tamen, komunume, ĉi tiuj vortoj havas
iom da malsamaj signifoj:
* "sin" kutime signifas "nova", "namako" kutime signifas "aldonita" aŭ "ekstra".
* "kin" estas uzita ĉe la fino de frazoj por "ankaŭ" aŭ "ambaŭ". "a" ne havas
tian specifan uzon.
* "oko" specife signifas "eye", kvankam "lukin" ankaŭ signifas "vizio" kaj "vidi".
La vortoj "kipisi", "leko", "monsuta" kaj "misikeke" estis fruaj vortoj, kiujn
oni inventis antaŭ la eldono de *lipu pu*, kaj ilin ankoraŭ uzas oni en la komunumo hodiaŭ.
Iuj de ĉi tiuj vortoj estis inventitaj de Sonja Lang mem, kiel
"kijetesantakalu" kaj "misikeke" (la unua kiel ŝerca vorto, kiun la Tokipona komunumo
varme akceptis).
La ceteraj estas specife novaj vortoj. Ekzemple, la vorton "ku" inventis
Sonja Lang kiel partneron de "pu" por priskribi interagon kun
la dua oficiala Tokipona libro.
> %informo%
> Vi povas aŭ elekti uzi ĉi tiuj vortoj aŭ eviti ilin. Mi persone preferas uzi
> nur la vortprovizon en la *lipu pu*, kaj mi uzas aldonajn vortojn
> nur kiam estas absolute necese. Sed ĉiam estas helpeme lerni la plej oftajn
> aldonajn vortojn kaj scii kion ili signifas (Vidu ankaŭ: [ekstra paĝo
> 1](x1.html)).
## Ekzercoj
Nun, penu trovi la signifojn de ĉi tiujn frazojn.
* kijetesantakalu li soweli epiku.
* kulupu tonsi li pilin monsuta ala.
* jan pi pona sijelo li pana e misikeke tawa mi.
* sina wile suli e sona sina la o ku.
* sitelen tawa ni li meso.
Kaj penu traduki la sekvajn frazojn en Tokiponon. (La responda paĝo
provizos versiojn laŭ la *nimi pu* kaj la *nimi ku*.)
* Fajro timigas min.
* Kial vi ne parolas Tokipone?
* Portu okulvitrojn, por ke vi ne difektu la okulojn.
* Bonvolu doni al mi la sukeron ("blankan dolĉan spicon").
* Kiel vi volus, ke mi tranĉu la picon ("panan rondon")?
[Respondoj](answers.html#p13)
[Antaŭa paĝo](12.html) [Unua paĝo](index.html)

View file

@ -1 +1,98 @@
% Tokipono paĝo 2 - adjektivoj % /dev/urandom % julio 2022 La vortlisto de ĉi tiu paĝo: | vorto | signifo | |---------|----------------------------------| | ala | ne, neniu, nul | | ale/ali | ĉiuj, ĉio, universo | | utala | batali, batalo, defii | | wawa | forta, potenca | | suwi | dolĉa, ĉarma, aminda | | jan | persono, homo, iu, la homaro | | mama | patr(in)o, praulo, kreinto | | meli | virino, ina, ineca, edzino | | mije | viro, vira, vireca, edzo | | moku | manĝaĵo, manĝi | Por pli detale priskribi subjektojn kaj adjektivojn, oni povas aldoni pliajn vortojn. En Tokipono, adjektivo, kiu modifas substantivon, ĉiam staras malantaŭ ĝi. Ĉi tio estas malsimila al Esperanto, kiam adjektivoj plej ofte staras antaŭ substantivoj. Ekzemple: > jan wawa -- homo forta (fortulo) Multaj substantivoj, kiujn vi jam vidis, povas roli ankaŭ kiel adjektivoj. Ekzemple, la pronomoj "mi", "sina" kaj "ona" iĝas posedaj pronomoj se ili rolas kiel adjektivoj, simile al Esperanto. > mama mi -- patro/patrino mia (mia patro aŭ mia patrino) > soweli sina -- besto via (via besto) > moku ona -- manĝaĵo de li/ŝi/ili Krome, adjektivoj povas roli kiel substantivoj: > wawa sina -- forto via (via forto) > suli ona -- grandeco/grandiozeco de li/ŝi/ĝi/ili > %info% > Rimarkindas la esprimo "jan pona". Laŭvorte ĝi signifas "bona homo" aŭ > "bonulo", sed ankaŭ la signifo "amiko" estas vaste (kaj oficiale) akceptita. Oni povas aldoni plurajn adjektivojn samtempe: > soweli lili suwi -- ĉarma besteto ("besto malgranda ĉarma") Jen iom pli da ekzemplaj frazoj por montri tion: > mama mi li pona. - Miaj gepatroj estas bonaj. > kili suwi li moku pona. - Dolĉaj fruktoj estas bonaj manĝaĵoj. > jan utala li wawa. - La soldato ("batalisto") estas forta. > jan lili mi li suwi. - Miaj infanoj ("homoj malgrandaj miaj", "miaj etuloj") estas ĉarmaj. > soweli lili li wawa ala. - Malgrandaj bestoj ne estas fortaj. > %averto% > Rimarkindas, ke oni forigas la partikulon "li" nur kiam la subjekto estas > la vorto "mi" aŭ "sina". Se la subjekto havas rilatan adjektivon, oni > ja uzas "li". > > sina pona. - Vi estas bona. > > sina ale li pona. - Vi ĉiuj estas bonaj. > > %info% > Aldone al "mije" kaj "meli", iuj homoj uzas ankaŭ la vorton "tonsi" por aludi > al neduumuloj kaj aliaj homoj, kiuj ne tute kongruas al la kategorioj "viro" > aŭ "virino. Vidu la [aldonan paĝon 1](eo_x1.html) por pli da informoj. ## Ekzercoj Penu nun kompreni ĉi tiujn frazojn. * meli mi li pona. * mije sina li suli. * mama mije mi li wawa. * soweli ale li pona. * kili li moku suli. Kaj penu traduki ĉi tiujn frazojn en Tokiponon. * Mia edzino estas aminda. * Ĉiuj soldatoj estas malbonaj. * Miaj amikoj estas viaj amikoj. * Via filo estas forta. * La eta frukto estas dolĉa. [Respondoj](eo_answers.html#p2) [Antaŭa paĝo](eo_1.html) [Ĉefpaĝo](eo_index.html) [Sekva paĝo](eo_3.html)
% Tokipono paĝo 2 - adjektivoj
% /dev/urandom
% julio 2022
La vortlisto de ĉi tiu paĝo:
| vorto | signifo |
|---------|----------------------------------|
| ala | ne, neniu, nul |
| ale/ali | ĉiuj, ĉio, universo |
| utala | batali, batalo, defii |
| wawa | forta, potenca |
| suwi | dolĉa, ĉarma, aminda |
| jan | persono, homo, iu, la homaro |
| mama | patr(in)o, praulo, kreinto |
| meli | virino, ina, ineca, edzino |
| mije | viro, vira, vireca, edzo |
| moku | manĝaĵo, manĝi |
Por pli detale priskribi subjektojn kaj adjektivojn, oni povas aldoni pliajn vortojn.
En Tokipono, adjektivo, kiu modifas substantivon, ĉiam staras malantaŭ ĝi.
Ĉi tio estas malsimila al Esperanto, kiam adjektivoj plej ofte staras antaŭ substantivoj.
Ekzemple:
> jan wawa -- homo forta (fortulo)
Multaj substantivoj, kiujn vi jam vidis, povas roli ankaŭ kiel adjektivoj.
Ekzemple, la pronomoj "mi", "sina" kaj "ona" iĝas posedaj pronomoj se ili rolas
kiel adjektivoj, simile al Esperanto.
> mama mi -- patro/patrino mia (mia patro aŭ mia patrino)
> soweli sina -- besto via (via besto)
> moku ona -- manĝaĵo de li/ŝi/ili
Krome, adjektivoj povas roli kiel substantivoj:
> wawa sina -- forto via (via forto)
> suli ona -- grandeco/grandiozeco de li/ŝi/ĝi/ili
> %info%
> Rimarkindas la esprimo "jan pona". Laŭvorte ĝi signifas "bona homo" aŭ
> "bonulo", sed ankaŭ la signifo "amiko" estas vaste (kaj oficiale) akceptita.
Oni povas aldoni plurajn adjektivojn samtempe:
> soweli lili suwi -- ĉarma besteto ("besto malgranda ĉarma")
Jen iom pli da ekzemplaj frazoj por montri tion:
> mama mi li pona. - Miaj gepatroj estas bonaj.
> kili suwi li moku pona. - Dolĉaj fruktoj estas bonaj manĝaĵoj.
> jan utala li wawa. - La soldato ("batalisto") estas forta.
> jan lili mi li suwi. - Miaj infanoj ("homoj malgrandaj miaj", "miaj etuloj") estas ĉarmaj.
> soweli lili li wawa ala. - Malgrandaj bestoj ne estas fortaj.
> %averto%
> Rimarkindas, ke oni forigas la partikulon "li" nur kiam la subjekto estas
> la vorto "mi" aŭ "sina". Se la subjekto havas rilatan adjektivon, oni
> ja uzas "li".
>
> sina pona. - Vi estas bona.
>
> sina ale li pona. - Vi ĉiuj estas bonaj.
>
> %info%
> Aldone al "mije" kaj "meli", iuj homoj uzas ankaŭ la vorton "tonsi" por aludi
> al neduumuloj kaj aliaj homoj, kiuj ne tute kongruas al la kategorioj "viro"
> aŭ "virino. Vidu la [aldonan paĝon 1](eo_x1.html) por pli da informoj.
## Ekzercoj
Penu nun kompreni ĉi tiujn frazojn.
* meli mi li pona.
* mije sina li suli.
* mama mije mi li wawa.
* soweli ale li pona.
* kili li moku suli.
Kaj penu traduki ĉi tiujn frazojn en Tokiponon.
* Mia edzino estas aminda.
* Ĉiuj soldatoj estas malbonaj.
* Miaj amikoj estas viaj amikoj.
* Via filo estas forta.
* La eta frukto estas dolĉa.
[Respondoj](eo_answers.html#p2)
[Antaŭa paĝo](eo_1.html) [Ĉefpaĝo](eo_index.html) [Sekva paĝo](eo_3.html)

View file

@ -1 +1,92 @@
% Tokipono paĝo 3 - verboj kaj akuzativo % /dev/urandom % julio 2022 La vortlisto de ĉi tiu paĝo: | vorto | signifo | |-------|----------------------------------| | e | (akuzativa markilo) | | ijo | io, afero, objekto | | ilo | ilo, maŝino, aparato | | lipu | libro, dokumento, papero | | lukin | okulo, rigardi, vidi, peni | | olin | ami, amo, korinklino | | pali | fari, labori, laboro | | pana | doni, sendi, ellasi | | telo | akvo, likvo, akvumi, lavi | | tomo | domo, ĉambro, konstruaĵo | Por aldoni verbon al la frazo, uzu ĉi tiun strukturon: > [substantivo] li [verbo] Ekzemple, > mije li pali. - Viro laboras. Oni povas aldoni adjektivojn kaj al la substantivo kaj al la verbo. Se oni aldonas ĝin al verbo, la adjektivo rolas kiel adverbo. > jan wawa li pali pona. - Fortulo laboras bone. > %warning% > Ne estas maniero por distingi, ĉu vorto en ĉi tia frazo estas adjektivo ĉu > verbo. Ekzemple, la frazo "mi moku" povas signifi aŭ "mi manĝas" aŭ "mi estas > manĝaĵo." > %info% > Verboj ne havas informon pri tempo en si (Esperante: -is, -as, -os). Mi > klarigos manieron por specifi tempon poste en alia paĝo. Por aldoni objekton -- la akuzativa parto de la frazo -- uzu la partikulon "e" en ĉi tiu strukturo: > [subjekto] li [verbo] e [objekto] > jan wawa li pali e tomo. - Fortulo faras domon. Ankaŭ objekto povas ricevi adjektivon. > jan pali li pana e moku pona. - Laboranto donas bonan manĝaĵon. Jen kelkaj frazoj: > jan pona mi li pona e ilo lukin. - Mia amiko (plibonigas/riparas) rigardilon > (okulvitrojn, teleskopon, mikroskopon, ktp). > mi telo e moku. - Mi lavas la manĝaĵon. > mi olin e meli mi. - Mi amas mian edzinon. > %averto% > > Ĉar la vorto "lukin" mem priskribas la agon vidi, kaj ne la aspekton, > oni kutime faras komplimenton pri aspekto ĉi tiel: > > > sina pona lukin. - Vi aspektas bone ("Vi bonas vide / en vida maniero"). > ## Ekzercoj Penu nun kompreni ĉi tiujn frazojn. * jan lili li pana e telo lukin. * ona li lukin e lipu. * soweli ike li utala e meli. * jan utala li moku e kili suli. * soweli lili li moku e telo. * mi telo e ijo suli. Kaj penu traduki ĉi tiujn frazojn al Tokipono. * Ŝi amas ĉiujn ("ĉiujn homojn"). * La banĉambro ("akva domo") bonas. * Mi disdonas dokumentojn. * Malica soldato rigardas vian domon. * Miaj iloj funkcias ("laboras") bone. [Respondoj](eo_answers.html#p3) [Antaŭa paĝo](eo_2.html) [Ĉefpaĝo](eo_index.html) [Sekva paĝo](eo_4.html)
% Tokipono paĝo 3 - verboj kaj akuzativo
% /dev/urandom
% julio 2022
La vortlisto de ĉi tiu paĝo:
| vorto | signifo |
|-------|----------------------------------|
| e | (akuzativa markilo) |
| ijo | io, afero, objekto |
| ilo | ilo, maŝino, aparato |
| lipu | libro, dokumento, papero |
| lukin | okulo, rigardi, vidi, peni |
| olin | ami, amo, korinklino |
| pali | fari, labori, laboro |
| pana | doni, sendi, ellasi |
| telo | akvo, likvo, akvumi, lavi |
| tomo | domo, ĉambro, konstruaĵo |
Por aldoni verbon al la frazo, uzu ĉi tiun strukturon:
> [substantivo] li [verbo]
Ekzemple,
> mije li pali. - Viro laboras.
Oni povas aldoni adjektivojn kaj al la substantivo kaj al la verbo. Se oni
aldonas ĝin al verbo, la adjektivo rolas kiel adverbo.
> jan wawa li pali pona. - Fortulo laboras bone.
> %warning%
> Ne estas maniero por distingi, ĉu vorto en ĉi tia frazo estas adjektivo ĉu
> verbo. Ekzemple, la frazo "mi moku" povas signifi aŭ "mi manĝas" aŭ "mi estas
> manĝaĵo."
> %info%
> Verboj ne havas informon pri tempo en si (Esperante: -is, -as, -os). Mi
> klarigos manieron por specifi tempon poste en alia paĝo.
Por aldoni objekton -- la akuzativa parto de la frazo -- uzu la partikulon "e"
en ĉi tiu strukturo:
> [subjekto] li [verbo] e [objekto]
> jan wawa li pali e tomo. - Fortulo faras domon.
Ankaŭ objekto povas ricevi adjektivon.
> jan pali li pana e moku pona. - Laboranto donas bonan manĝaĵon.
Jen kelkaj frazoj:
> jan pona mi li pona e ilo lukin. - Mia amiko (plibonigas/riparas) rigardilon
> (okulvitrojn, teleskopon, mikroskopon, ktp).
> mi telo e moku. - Mi lavas la manĝaĵon.
> mi olin e meli mi. - Mi amas mian edzinon.
> %averto%
>
> Ĉar la vorto "lukin" mem priskribas la agon vidi, kaj ne la aspekton,
> oni kutime faras komplimenton pri aspekto ĉi tiel:
>
> > sina pona lukin. - Vi aspektas bone ("Vi bonas vide / en vida maniero").
>
## Ekzercoj
Penu nun kompreni ĉi tiujn frazojn.
* jan lili li pana e telo lukin.
* ona li lukin e lipu.
* soweli ike li utala e meli.
* jan utala li moku e kili suli.
* soweli lili li moku e telo.
* mi telo e ijo suli.
Kaj penu traduki ĉi tiujn frazojn al Tokipono.
* Ŝi amas ĉiujn ("ĉiujn homojn").
* La banĉambro ("akva domo") bonas.
* Mi disdonas dokumentojn.
* Malica soldato rigardas vian domon.
* Miaj iloj funkcias ("laboras") bone.
[Respondoj](eo_answers.html#p3)
[Antaŭa paĝo](eo_2.html) [Ĉefpaĝo](eo_index.html) [Sekva paĝo](eo_4.html)

View file

@ -1 +1,130 @@
% Tokipono paĝo 4 - ho ve! pli da vortoj % /dev/urandom % julio 2022 La vortlisto de ĉi tiu paĝo: | vorto | signifo | |---------|--------------------------------------| | jo | havi, teni, porti, enhavi | | kala | fiŝo, akva besto, marbesto | | kasi | planto, herbo, (planta) folio | | pipi | insekto, araneo, eta besto | | sitelen | simbolo, bildo, skribi, desegni | | toki | paroli, komunikado, lingvo | | waso | birdo, fluganta besto | | ma | tero, lando, ekstera loko, teritorio | | kiwen | malmolaĵo, metalo, ŝtono, solida | | ko | argilo, pasto, pulvoro, duonsolidaĵo | Ĉi tiu paĝo traktas nur dek novajn vortojn kaj kelkajn simplajn konceptojn. > jan pali li telo e kasi. - La laboristo akvumas la plantojn. > jan wawa li jo e kiwen suli. - La fortulo portas grandajn ŝtonojn. > telo suli li jo e kala. - La maro/oceano ("granda akvo") enhavas fiŝojn. > mi sitelen e toki sina. - Mi skribas viajn diraĵojn. > waso lili li moku e pipi. - La malgranda birdo manĝas insektojn. > ma tomo mi li suli. - Mia urbo ("doma peco da tero") estas granda. ## Temoj de konversacio > %averto% > Ne estas interkonsento pri la plej ĝustaj dirmanieroj, > sed ĉiu havas avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Ĉio en ĉi tiu sekcio temas > pri "dialektaj malsamaĵoj", kaj la opinioj de la aŭtoroj venos poste. Ekzistas du oftaj manieroj por specifi la temon de konversacio, kiam oni uzas la vorton "toki". La pli simpla maniero, instruita en la kurso "o kama sona e toki pona!", estas specifi la temon kiel adjektivon: > ona li toki meli. -- Ili parolas pri virinoj. ("Ili faras virinan paroladon.") Tamen, tio fariĝas malklara, kiam oni donas verajn adjektivojn al "toki". Ĉu "toki ike" signifas "paroli malbone" aŭ "paroli pri malbono"? La oficiala libro restas sufiĉe malklara pri ĉi tiu temo, sed ĝi uzas "toki e ijo" por signifi "komuniki aferojn" kaj "toki wawa" por "atesti" ("paroli forte") kaj ne "paroli pri forto". La plej vaste uzata metodo, kiu estas ankaŭ ofte trovata en la Tokipona komunumo, estas objektigo de la temo: > sina toki e kala. -- Vi parolas pri fiŝoj. Kvankam iuj konsideras tion kiel strangan uzon de la partikulo "e", ĉi tiu dirmaniero estas malpli ambigua kaj pli fleksebla. Por plia klareco, mi uzos ĉi tiun manieron dum la resto de la kurso. Sonja Lang uzas la prepozicion "lon" ĉi tiam: > mi toki lon ijo. -- Mi parolas pri io. ## Ekzemplaj frazoj Jen kelkaj frazoj, kiuj uzas interesajn esprimojn. > jan pali li toki utala e tomo mi. - La laboristo kritikas ("parolas batale") > pri mia domo. > ona li toki ike e jan pona mi. - Ili insultas mian amikon. ("Ili parolas > malbone pri mia amiko.") Eblas uzi plurajn verbojn kaj plurajn objektojn en unu frazo kiam oni aldonas partikulon "li" aŭ "e" antaŭ la sekvantaj verboj aŭ objektoj. > meli li toki e soweli, e waso. - Virino parolas pri terbestoj kaj birdoj. > jan pali li pona e ilo, li lukin e lipu. - Laboristo riparas la aparaton kaj > rigardas (legas) dokumenton. ## Esprimoj La vorto "toki", memstare uzata, estas ofta saluto: > toki! -- Saluton! ## Dialektaj malsamaĵoj > %info% > Ĉi tiu parto de la dokumento priskribos, kiel tokiponaj kursoj malsame klarigas > kelkajn ideojn. Se la subjekto estas "mi" aŭ "sina" (kaj tial ne havas la partikulon "li"), estas du manieroj por aldoni plian verbon. * La oficiala libro ("pu") proponas, ke oni simple uzu du frazojn: > mi pali. mi moku. - Mi laboras kaj manĝas. * La videa kurso "12 days of sona pi toki pona" tamen proponas, ke oni aldonu "li"-partikulon (same kiel la kurso "o kama sona e toki pona!"): > mi pali, li moku. - Mi laboras kaj manĝas. ## Ekzercoj Penu nun kompreni ĉi tiujn frazojn. * mi moku ala e soweli. * jan pona sina li toki e ma, e telo. * jan suli li lukin e ma tomo, li sitelen e ijo. * ma li jo e kasi ike. * pipi lili li suli, li pona. Kaj penu traduki ĉi tiujn frazojn en Tokiponon. * Via urbo ne havas laboristojn. * Mia edzo ne laboras, kaj (nur) manĝas kaj batalas. * My homeland ("devena lando") is large. * Via pentraĵo aspektas bone. * Mia amiko havas fiŝojn kaj fruktojn kaj faras bonajn manĝaĵojn. [Respondoj](eo_answers.html#p4) [Antaŭa paĝo](eo_3.html) [Ĉefpaĝo](eo_index.html) [Sekva paĝo](eo_5.html)
% Tokipono paĝo 4 - ho ve! pli da vortoj
% /dev/urandom
% julio 2022
La vortlisto de ĉi tiu paĝo:
| vorto | signifo |
|---------|--------------------------------------|
| jo | havi, teni, porti, enhavi |
| kala | fiŝo, akva besto, marbesto |
| kasi | planto, herbo, (planta) folio |
| pipi | insekto, araneo, eta besto |
| sitelen | simbolo, bildo, skribi, desegni |
| toki | paroli, komunikado, lingvo |
| waso | birdo, fluganta besto |
| ma | tero, lando, ekstera loko, teritorio |
| kiwen | malmolaĵo, metalo, ŝtono, solida |
| ko | argilo, pasto, pulvoro, duonsolidaĵo |
Ĉi tiu paĝo traktas nur dek novajn vortojn kaj kelkajn simplajn konceptojn.
> jan pali li telo e kasi. - La laboristo akvumas la plantojn.
> jan wawa li jo e kiwen suli. - La fortulo portas grandajn ŝtonojn.
> telo suli li jo e kala. - La maro/oceano ("granda akvo") enhavas fiŝojn.
> mi sitelen e toki sina. - Mi skribas viajn diraĵojn.
> waso lili li moku e pipi. - La malgranda birdo manĝas insektojn.
> ma tomo mi li suli. - Mia urbo ("doma peco da tero") estas granda.
## Temoj de konversacio
> %averto%
> Ne estas interkonsento pri la plej ĝustaj dirmanieroj,
> sed ĉiu havas avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Ĉio en ĉi tiu sekcio temas
> pri "dialektaj malsamaĵoj", kaj la opinioj de la aŭtoroj venos poste.
Ekzistas du oftaj manieroj por specifi la temon de konversacio, kiam oni uzas
la vorton "toki".
La pli simpla maniero, instruita en la kurso "o kama sona e toki
pona!", estas specifi la temon kiel adjektivon:
> ona li toki meli. -- Ili parolas pri virinoj. ("Ili faras virinan paroladon.")
Tamen, tio fariĝas malklara, kiam oni donas verajn adjektivojn al "toki". Ĉu
"toki ike" signifas "paroli malbone" aŭ "paroli pri malbono"?
La oficiala libro restas sufiĉe malklara pri ĉi tiu temo, sed ĝi uzas "toki e ijo"
por signifi "komuniki aferojn" kaj "toki wawa" por "atesti" ("paroli forte") kaj ne "paroli pri forto".
La plej vaste uzata metodo, kiu estas ankaŭ ofte trovata en la Tokipona komunumo,
estas objektigo de la temo:
> sina toki e kala. -- Vi parolas pri fiŝoj.
Kvankam iuj konsideras tion kiel strangan uzon de la partikulo "e", ĉi tiu
dirmaniero estas malpli ambigua kaj pli fleksebla. Por plia klareco, mi
uzos ĉi tiun manieron dum la resto de la kurso.
Sonja Lang uzas la prepozicion "lon" ĉi tiam:
> mi toki lon ijo. -- Mi parolas pri io.
## Ekzemplaj frazoj
Jen kelkaj frazoj, kiuj uzas interesajn esprimojn.
> jan pali li toki utala e tomo mi. - La laboristo kritikas ("parolas batale")
> pri mia domo.
> ona li toki ike e jan pona mi. - Ili insultas mian amikon. ("Ili parolas
> malbone pri mia amiko.")
Eblas uzi plurajn verbojn kaj plurajn objektojn en unu frazo kiam oni aldonas
partikulon "li" aŭ "e" antaŭ la sekvantaj verboj aŭ objektoj.
> meli li toki e soweli, e waso. - Virino parolas pri terbestoj kaj birdoj.
> jan pali li pona e ilo, li lukin e lipu. - Laboristo riparas la aparaton kaj
> rigardas (legas) dokumenton.
## Esprimoj
La vorto "toki", memstare uzata, estas ofta saluto:
> toki! -- Saluton!
## Dialektaj malsamaĵoj
> %info%
> Ĉi tiu parto de la dokumento priskribos, kiel tokiponaj kursoj malsame klarigas
> kelkajn ideojn.
Se la subjekto estas "mi" aŭ "sina" (kaj tial ne havas la partikulon "li"), estas
du manieroj por aldoni plian verbon.
* La oficiala libro ("pu") proponas, ke oni simple uzu du frazojn:
> mi pali. mi moku. - Mi laboras kaj manĝas.
* La videa kurso "12 days of sona pi toki pona" tamen proponas, ke oni aldonu
"li"-partikulon (same kiel la kurso "o kama sona e toki pona!"):
> mi pali, li moku. - Mi laboras kaj manĝas.
## Ekzercoj
Penu nun kompreni ĉi tiujn frazojn.
* mi moku ala e soweli.
* jan pona sina li toki e ma, e telo.
* jan suli li lukin e ma tomo, li sitelen e ijo.
* ma li jo e kasi ike.
* pipi lili li suli, li pona.
Kaj penu traduki ĉi tiujn frazojn en Tokiponon.
* Via urbo ne havas laboristojn.
* Mia edzo ne laboras, kaj (nur) manĝas kaj batalas.
* My homeland ("devena lando") is large.
* Via pentraĵo aspektas bone.
* Mia amiko havas fiŝojn kaj fruktojn kaj faras bonajn manĝaĵojn.
[Respondoj](eo_answers.html#p4)
[Antaŭa paĝo](eo_3.html) [Ĉefpaĝo](eo_index.html) [Sekva paĝo](eo_5.html)

View file

@ -1 +1,104 @@
% Tokipono paĝo 5 - jen tio ĉi % /dev/urandom % julio 2022 La vortlisto de ĉi tiu paĝo: | vorto | signifo | |---------|---------------------------------------| | ante | malsama, ŝanĝita, ŝanĝi | | awen | resti, daŭri, elteni, teni, protekti | | en | kaj (kombinas subjektojn) | | kalama | sono, bruo, soni | | kulupu | grupo, komunumo, socio | | lape | dormi, resti | | mute | multaj, pli, kvanto, tre | | ni | ĉi tio, ĉi tiu | | pakala | rompi, eraro, (ĝenerala sakraĵo) | | seli | fajro, varmo, ĥemia reago | Antaŭ ol aliri al tute novaj tipo de vortoj kaj gramatikaĵoj, ni plenigu iujn truetojn en via scio. Per la vorto "en" oni povas kombini plurajn subjektojn en unu frazo: > mi en sina li moku. -- Vi kaj mi manĝas. Sciu, ke oni _ne_ uzu ĝin por kombini plurajn verboj aŭ objektojn -- mi klarigos kiel ĝuste fari tion en la [paĝo 4](eo_4.html). Per la vorto "mute" oni povas specifi, ĉu la subjekto (aŭ objekto) estas singulara aŭ plurala. > jan utala mute -- multaj soldatoj > mi mute -- ni Jen kelkaj ekzemplofrazoj: > jan lili mute li lape. -- La infanoj dormas. > kiwen suli li pakala e tomo lipu. -- Granda ŝtono difektis la bibliotekon > ("libran domon"). > mi pakala lili. -- Mi eraretis. > ilo sina li kalama mute ike. -- Via ilo faras multe da aĉa bruo. ## La vorto "ni" La plej simpla maniero uzi la vorton "ni" estas por signifi "ĉi tio" aŭ "ĉi tiu": > kulupu ni li pona mute. -- Ĉi tiu komunumo estas bonega ("multe bona"). Tamen, ĝi havas multe pli da utilo ol nur tio. Oni povas uzi la vorton "ni" ankaŭ por fari pli komplikajn frazojn. Oni povas uzi ĝin por paroli pri tio, kion aliaj homoj diras (aŭ eĉ por citi ilin, depende de kunteksto): > jan lili li toki e ni: sina pona. -- La infano diris, ke vi estas bona. > ona li toki e ni: "toki! sina pona lukin." -- Ŝi/li diris: "Saluton! Vi > aspektas bele." Aŭ eblas uzi ĝin por doni eĉ pli detalajn priskribojn de subjektoj aŭ objektoj. > jan pali ni li pali e tomo mi: ona li jo e kiwen mute. -- La laboristo, kiu > havas multajn ŝtonojn, faris mian domon. ("Ĉi tiu laboristo faris mian domon: > ŝi/li havas multajn ŝtonojn.") ## Dialektaj malsamaĵoj > %info% > Ĉi tiu parto de la dokumento priskribos, kiel tokiponaj kursoj malsame klarigas > kelkajn ideojn. Ne estas interkonsento pri tio, ĉu eblas uzi "en" en frazpartoj, kiuj uzas la partikulon "pi" (kiun mi klarigos en [paĝo p](eo_9.html)). Krome, Sonja Lang mem diris, ke uzi "en" por kombini plurajn objektojn "ne estas tute malĝuste"([1][mapona_en]), sed por klarigi plu, tio estas nur maleleganta stilo. [mapona_en]: https://discord.com/channels/301377942062366741/301377942062366741/640764719614918656 ## Ekzercoj Penu nun kompreni ĉi tiujn frazojn. * kulupu sina li ante mute. * jan ike li pakala e ilo mi. * mi pali e tomo ni. * jan utala pona mute li awen e kulupu ni. * kulupu suli li awen, li suli e ona. Kaj penu traduki ĉi tiujn frazojn al Tokipono. * Varma manĝaĵo estas tre bona. * Dormantaj infanoj ne bruas. * La (multaj) laborantoj diris, ke ili estas fortaj kaj fortikaj. * Vi aspektas malsame. * Ĉi tiu domo tenas la varmon. [Respondoj](eo_answers.html#p5) [Antaŭa paĝo](eo_4.html) [Ĉefpaĝo](eo_index.html) [Sekva paĝo](eo_6.html)
% Tokipono paĝo 5 - jen tio ĉi
% /dev/urandom
% julio 2022
La vortlisto de ĉi tiu paĝo:
| vorto | signifo |
|---------|---------------------------------------|
| ante | malsama, ŝanĝita, ŝanĝi |
| awen | resti, daŭri, elteni, teni, protekti |
| en | kaj (kombinas subjektojn) |
| kalama | sono, bruo, soni |
| kulupu | grupo, komunumo, socio |
| lape | dormi, resti |
| mute | multaj, pli, kvanto, tre |
| ni | ĉi tio, ĉi tiu |
| pakala | rompi, eraro, (ĝenerala sakraĵo) |
| seli | fajro, varmo, ĥemia reago |
Antaŭ ol aliri al tute novaj tipo de vortoj kaj gramatikaĵoj, ni plenigu iujn
truetojn en via scio.
Per la vorto "en" oni povas kombini plurajn subjektojn en unu frazo:
> mi en sina li moku. -- Vi kaj mi manĝas.
Sciu, ke oni _ne_ uzu ĝin por kombini plurajn verboj aŭ objektojn -- mi
klarigos kiel ĝuste fari tion en la [paĝo 4](eo_4.html).
Per la vorto "mute" oni povas specifi, ĉu la subjekto (aŭ objekto) estas
singulara aŭ plurala.
> jan utala mute -- multaj soldatoj
> mi mute -- ni
Jen kelkaj ekzemplofrazoj:
> jan lili mute li lape. -- La infanoj dormas.
> kiwen suli li pakala e tomo lipu. -- Granda ŝtono difektis la bibliotekon
> ("libran domon").
> mi pakala lili. -- Mi eraretis.
> ilo sina li kalama mute ike. -- Via ilo faras multe da aĉa bruo.
## La vorto "ni"
La plej simpla maniero uzi la vorton "ni" estas por signifi "ĉi tio" aŭ "ĉi tiu":
> kulupu ni li pona mute. -- Ĉi tiu komunumo estas bonega ("multe bona").
Tamen, ĝi havas multe pli da utilo ol nur tio. Oni povas uzi la vorton "ni"
ankaŭ por fari pli komplikajn frazojn.
Oni povas uzi ĝin por paroli pri tio, kion aliaj homoj diras (aŭ eĉ por citi
ilin, depende de kunteksto):
> jan lili li toki e ni: sina pona. -- La infano diris, ke vi estas bona.
> ona li toki e ni: "toki! sina pona lukin." -- Ŝi/li diris: "Saluton! Vi
> aspektas bele."
Aŭ eblas uzi ĝin por doni eĉ pli detalajn priskribojn de subjektoj aŭ objektoj.
> jan pali ni li pali e tomo mi: ona li jo e kiwen mute. -- La laboristo, kiu
> havas multajn ŝtonojn, faris mian domon. ("Ĉi tiu laboristo faris mian domon:
> ŝi/li havas multajn ŝtonojn.")
## Dialektaj malsamaĵoj
> %info%
> Ĉi tiu parto de la dokumento priskribos, kiel tokiponaj kursoj malsame klarigas
> kelkajn ideojn.
Ne estas interkonsento pri tio, ĉu eblas uzi "en" en frazpartoj, kiuj uzas la
partikulon "pi" (kiun mi klarigos en [paĝo p](eo_9.html)). Krome, Sonja Lang mem
diris, ke uzi "en" por kombini plurajn objektojn "ne estas tute
malĝuste"([1][mapona_en]), sed por klarigi plu, tio estas nur maleleganta stilo.
[mapona_en]: https://discord.com/channels/301377942062366741/301377942062366741/640764719614918656
## Ekzercoj
Penu nun kompreni ĉi tiujn frazojn.
* kulupu sina li ante mute.
* jan ike li pakala e ilo mi.
* mi pali e tomo ni.
* jan utala pona mute li awen e kulupu ni.
* kulupu suli li awen, li suli e ona.
Kaj penu traduki ĉi tiujn frazojn al Tokipono.
* Varma manĝaĵo estas tre bona.
* Dormantaj infanoj ne bruas.
* La (multaj) laborantoj diris, ke ili estas fortaj kaj fortikaj.
* Vi aspektas malsame.
* Ĉi tiu domo tenas la varmon.
[Respondoj](eo_answers.html#p5)
[Antaŭa paĝo](eo_4.html) [Ĉefpaĝo](eo_index.html) [Sekva paĝo](eo_6.html)

File diff suppressed because one or more lines are too long

File diff suppressed because one or more lines are too long

View file

@ -1 +1,86 @@
% paĝo 7a - farado de propraj adjektivoj en Tokipono % /dev/urandom % julio 2022 Antaŭ ol lerni kiel tokiponigi nomojn, unue oni sciu kiel funkcias la fonologio de Tokipono. La lingvo konsistas el serio de silaboj, kiuj sekvas la sistemon \(K\)V\(N\). Tio signifas, ke ĉiu silabo konsistas el nedeviga konsonanto, poste vokalo, kaj post tio nedeviga nazalo (la sono "n"). Krome, la sinsekvoj "ji", "ti", "wo" kaj "wu" iĝas "i", "si", "o" kaj "u". Jen tabelo de ĉiuj eblaj silaboj. | a | e | i | o | u | an| en| in| on| un| |:-:|:-:|:-:|:-:|:-:|:-:|:-:|:-:|:-:|:-:| | a | e | i | o | u | an| en| in| on| un| |ja |je | |jo |ju |jan|jen| |jon|jun| |ka |ke |ki |ko |ku |kan|ken|kin|kon|kun| |la |le |li |lo |lu |lan|len|lin|lon|lun| |ma |me |mi |mo |mu |man|men|min|mon|mun| |na |ne |ni |no |nu |nan|nen|nin|non|nun| |pa |pe |pi |po |pu |pan|pen|pin|pon|pun| |sa |se |si |so |su |san|sen|sin|son|sun| |ta |te | |to |tu |tan|ten| |ton|tun| |wa |we |wi | | |wan|wen|win| | | Alia regulo estas, ke vokalo ne sekvu alian vokalon, kaj ke ne estu "n"-sono antaŭ "m" aŭ alia "n". > %info% > La regulo, kiu malpermesas "n" antaŭ "m" aŭ "n", ne estas menciita en la > oficiala libro, sed ĉiuj landonomoj proponitaj en ĝi sekvas ĉi tiun regulon > (ekzemple Birmo/Mjanmao estas "ma Mijama", ne "ma Mijanma"). Oni anstataŭigas konsontantojn, kiuj ne ekzistas en Tokipono, per similaj sonoj. Ekzemple, Romo (Roma) iĝas "ma tomo Loma" kaj Ĝakarto (Jakarta) iĝas "ma tomo Sakata". | konsonanto | tokiponen | |:----------:|:--------------------------------| | j | y | | k | k, g, fojfoje h, franca r | | l | l, r | | m | m | | n | n, silabfina m | | p | p, b, f, fojfoje v | | s | s, z, ĝ, ĉ, ĉ, ĵ, c, ks | | t | t, d | | w | v, ŭ, fojfoje r | Kiam estas pluraj sekvaj konsonantoj aŭ vokaloj, oni plej bone forigu unu el ili, sed alternative, oni povas aldoni kroman silabon. Se vi aldonas silabon por vokala sono, kutime aperas "j" aŭ "w" konsonanto, ĉar ili havas subtilan sonon. (ekzemploj: la kontinento de Azio estas "ma Asija" kaj la lando de Eritrea estas "ma Eliteja"). Se vi aldonas silabon por konsonanto, la vokalo estas aŭ tiu de la lasta silabo aŭ "u" (ekzemploj: Islando (Ísland) estas "ma Isilan" kaj Skotlando estas "ma Sukosi"). Por nomoj de urboj, plej bone estas, se oni elparolas ĝin same kiel homoj _en_ tiu urbo. Ekzemple, la urbo de Toronto, Kanado estas skribita en la oficiala libro kiel "ma tomo Towano", ne "ma tomo Tolonto". Nomojn por landoj oni povas derivi per la genitivo kazo aŭ la formoj uzataj por aludi la homojn de ilia lando aŭ la lingvo. Ekzemple, la nomon denaskan por Japanio oni elparolas kiel "Nippon", sed la nomo por Japanoj kaj la lingvo estas "Nihonjin" kaj "Nihongo" respektive. La postaj du estas uzataj por krei la neoficialan vorton "Nijon". Simile, la nomo por Svedio estas "Wensa", de "svenska" ("Swedish"). Se lando aŭ urbo havas ofte uzatan mallongigon aŭ inicial-nomon, neoficiala vorto povas deveni de tio. Ekzemple, Los Angeles (L.A.) estas "ma tomo Ele" kaj la Unuiĝinta Reĝlando (U.K.) estas "ma Juke". Ĉi tiu regulo taŭgas ankaŭ por aliaj lingvoj -- ekzemple, la Sovetunio (СССР,"es-es-es-er") estus "ma Sesesele". Regulo sekvata de iuj estas tio, se la rezulta neoficiala vorto ŝajnas ekzakte kiel denaska tokipona vorto, la neoficiala vorto estas ŝanĝita. Ekzemple, la nomo "Mary" (de kiu "meli" estas jam derivita) estas kutime ŝanĝita al "jan Mewi" anstataŭe por eviti konfuzon. Estas aliaj reguloj, kaj iliaj interpretoj malsimilas. La oficiala libro havas propran liston, kiu estas malpli longa, sed malpli kompleta. [Reen al paĝo 7](eo_7.html) [Ĉefpaĝo](eo_index.html)
% paĝo 7a - farado de propraj adjektivoj en Tokipono
% /dev/urandom
% julio 2022
Antaŭ ol lerni kiel tokiponigi nomojn, unue oni sciu kiel funkcias la fonologio de
Tokipono. La lingvo konsistas el serio de silaboj, kiuj sekvas la sistemon
\(K\)V\(N\). Tio signifas, ke ĉiu silabo konsistas el nedeviga konsonanto, poste
vokalo, kaj post tio nedeviga nazalo (la sono "n").
Krome, la sinsekvoj "ji", "ti", "wo" kaj "wu" iĝas "i", "si", "o" kaj "u".
Jen tabelo de ĉiuj eblaj silaboj.
| a | e | i | o | u | an| en| in| on| un|
|:-:|:-:|:-:|:-:|:-:|:-:|:-:|:-:|:-:|:-:|
| a | e | i | o | u | an| en| in| on| un|
|ja |je | |jo |ju |jan|jen| |jon|jun|
|ka |ke |ki |ko |ku |kan|ken|kin|kon|kun|
|la |le |li |lo |lu |lan|len|lin|lon|lun|
|ma |me |mi |mo |mu |man|men|min|mon|mun|
|na |ne |ni |no |nu |nan|nen|nin|non|nun|
|pa |pe |pi |po |pu |pan|pen|pin|pon|pun|
|sa |se |si |so |su |san|sen|sin|son|sun|
|ta |te | |to |tu |tan|ten| |ton|tun|
|wa |we |wi | | |wan|wen|win| | |
Alia regulo estas, ke vokalo ne sekvu alian vokalon, kaj ke ne estu
"n"-sono antaŭ "m" aŭ alia "n".
> %info%
> La regulo, kiu malpermesas "n" antaŭ "m" aŭ "n", ne estas menciita en la
> oficiala libro, sed ĉiuj landonomoj proponitaj en ĝi sekvas ĉi tiun regulon
> (ekzemple Birmo/Mjanmao estas "ma Mijama", ne "ma Mijanma").
Oni anstataŭigas konsontantojn, kiuj ne ekzistas en Tokipono, per similaj sonoj.
Ekzemple, Romo (Roma) iĝas "ma tomo Loma" kaj Ĝakarto (Jakarta) iĝas "ma tomo
Sakata".
| konsonanto | tokiponen |
|:----------:|:--------------------------------|
| j | y |
| k | k, g, fojfoje h, franca r |
| l | l, r |
| m | m |
| n | n, silabfina m |
| p | p, b, f, fojfoje v |
| s | s, z, ĝ, ĉ, ĉ, ĵ, c, ks |
| t | t, d |
| w | v, ŭ, fojfoje r |
Kiam estas pluraj sekvaj konsonantoj aŭ vokaloj, oni plej bone
forigu unu el ili, sed alternative, oni povas aldoni kroman silabon.
Se vi aldonas silabon por vokala sono, kutime aperas "j" aŭ "w"
konsonanto, ĉar ili havas subtilan sonon. (ekzemploj: la kontinento de Azio estas
"ma Asija" kaj la lando de Eritrea estas "ma Eliteja").
Se vi aldonas silabon por konsonanto, la vokalo estas aŭ tiu de
la lasta silabo aŭ "u" (ekzemploj: Islando (Ísland) estas "ma Isilan" kaj Skotlando
estas "ma Sukosi").
Por nomoj de urboj, plej bone estas, se oni elparolas ĝin same kiel homoj _en_ tiu urbo.
Ekzemple, la urbo de Toronto, Kanado estas skribita en la
oficiala libro kiel "ma tomo Towano", ne "ma tomo Tolonto".
Nomojn por landoj oni povas derivi per la genitivo kazo aŭ la formoj uzataj por
aludi la homojn de ilia lando aŭ la lingvo. Ekzemple, la nomon denaskan por
Japanio oni elparolas kiel "Nippon", sed la nomo por Japanoj kaj la lingvo
estas "Nihonjin" kaj "Nihongo" respektive. La postaj du estas uzataj por krei la
neoficialan vorton "Nijon". Simile, la nomo por Svedio estas "Wensa", de
"svenska" ("Swedish").
Se lando aŭ urbo havas ofte uzatan mallongigon aŭ inicial-nomon,
neoficiala vorto povas deveni de tio. Ekzemple, Los Angeles (L.A.) estas "ma
tomo Ele" kaj la Unuiĝinta Reĝlando (U.K.) estas "ma Juke". Ĉi tiu regulo taŭgas
ankaŭ por aliaj lingvoj -- ekzemple, la Sovetunio (СССР,"es-es-es-er") estus "ma Sesesele".
Regulo sekvata de iuj estas tio, se la rezulta neoficiala vorto ŝajnas ekzakte
kiel denaska tokipona vorto, la neoficiala vorto estas ŝanĝita. Ekzemple,
la nomo "Mary" (de kiu "meli" estas jam derivita) estas kutime ŝanĝita
al "jan Mewi" anstataŭe por eviti konfuzon.
Estas aliaj reguloj, kaj iliaj interpretoj malsimilas. La oficiala libro
havas propran liston, kiu estas malpli longa, sed malpli kompleta.
[Reen al paĝo 7](eo_7.html) [Ĉefpaĝo](eo_index.html)

View file

@ -1 +1,90 @@
% toki pona paĝo 8 - lingvo bunta % /dev/urandom % julio 2022 La vortprovizo por ĉi tiu paĝo: | vorto | signifo | |-------|----------------------------------| | kule | koloro, bunta | | jelo | flava (kaj ĝia nuancoj) | | laso | blua, verda (kaj ilia nuancoj) | | loje | ruĝa (kaj ĝia nuancoj) | | pimeja| nigra, malhela | | walo | blanka, hela | | nasa | nekutima, stranga, freneza, ebria| | jaki | malpura, aĉa, venena | | moli | morto, morti | | unpa | seksa (aŭ geedziĝa) rilatoj | ## Koloroj En Tokipono, estas kvin bazaj koloraj vortoj: "loje" (ruĝa), "jelo" (flava), "laso" (blua kaj verda), "pimeja" (nigra) kaj "walo" (blanka). Ĉi tiuj vortoj povas kombiniĝi reciproke, aŭ vortoj kiuj rilatas al natura aferoj, por fariĝi aliaj nuancoj: > laso sewi -- blua ("ĉiela verda/blua") > laso kasi -- verda ("planta verda/blua") > loje jelo -- oranĝkolora ("flava ruĝa") > jelo pimeja -- bruna ("malhela flava") > walo pimeja -- griza ("malhela blanka") > loje walo -- rozkolora ("hela ruĝa") ## Ekzemplaj frazoj > kili loje lili li pona tawa mi. -- Mi ŝatas malgrandaj ruĝaj fruktoj (fragoj/framboj?). > jan lili li pana e ko jaki tan monsi ona. -- La infano kakis sin. > jan Simu o, mije li moli. -- Li estas morta, Ĝim. > tomo ni li jo e jaki mute. ni li ike tawa mi a! -- Ĉi tiu ĉambro estas kovrita per > materialaĉoj. Mi ne ŝatas ĝin. > mije mi li unpa ala e jan ante. -- Mia edzo estas fida ("ne amoras kun aliaj homoj"). ## Komparaj frazoj Dum estas vortoj tokiponaj por "bona" aŭ "malbona", ne estas "pli bona" aŭ "pli malbona". Dum estas vortoj por "multo" kaj "malmulto", ne estas "pli multe" aŭ "pli malmulte". Por fari komparan frazon, vi anstataŭ dividas ĝin en du frazojn: > mi wawa. sina wawa lili. -- Mi estas pli forta ol vi. (Mi estas forta. > Vi estas iomete forta.) Kompreneble, la grado de komparo povas esti alĝustigita por ŝanĝi la amplekson de la adjektivoj. > mi wawa mute. sina wawa ala. -- Mi estas multe pli forta ol vi. (Mi estas tre forta. > Vi estas malforta.) ## Ekzercoj Nun, penu solvi la signifon de ĉi tiuj frazoj. * kule loje li pona tawa mi. * o pana e telo kili jelo tawa mi. * kasi kule sina li pona lukin tawa mi. * mi moku ala e telo nasa. * o moli ala e ona a! Kaj penu traduki la sekvajn frazojn en Tokiponon. * Via domo estas pli granda ol mia. * Mi ŝatas bluajn florojn pli ol ruĝajn florojn. * Ho, aĉa! Ĉi tiu manĝaĵo estas terura! * Mi estas en la ruĝa domo. * La ebria homo ne aŭskultas min. [Respondoj](answers.html#p8) [Antaŭa paĝo](7.html) [Unua paĝo](index.html) [Sekva paĝo](9.html)
% toki pona paĝo 8 - lingvo bunta
% /dev/urandom
% julio 2022
La vortprovizo por ĉi tiu paĝo:
| vorto | signifo |
|-------|----------------------------------|
| kule | koloro, bunta |
| jelo | flava (kaj ĝia nuancoj) |
| laso | blua, verda (kaj ilia nuancoj) |
| loje | ruĝa (kaj ĝia nuancoj) |
| pimeja| nigra, malhela |
| walo | blanka, hela |
| nasa | nekutima, stranga, freneza, ebria|
| jaki | malpura, aĉa, venena |
| moli | morto, morti |
| unpa | seksa (aŭ geedziĝa) rilatoj |
## Koloroj
En Tokipono, estas kvin bazaj koloraj vortoj: "loje" (ruĝa), "jelo" (flava),
"laso" (blua kaj verda), "pimeja" (nigra) kaj "walo" (blanka).
Ĉi tiuj vortoj povas kombiniĝi reciproke, aŭ vortoj kiuj rilatas al natura
aferoj, por fariĝi aliaj nuancoj:
> laso sewi -- blua ("ĉiela verda/blua")
> laso kasi -- verda ("planta verda/blua")
> loje jelo -- oranĝkolora ("flava ruĝa")
> jelo pimeja -- bruna ("malhela flava")
> walo pimeja -- griza ("malhela blanka")
> loje walo -- rozkolora ("hela ruĝa")
## Ekzemplaj frazoj
> kili loje lili li pona tawa mi. -- Mi ŝatas malgrandaj ruĝaj fruktoj (fragoj/framboj?).
> jan lili li pana e ko jaki tan monsi ona. -- La infano kakis sin.
> jan Simu o, mije li moli. -- Li estas morta, Ĝim.
> tomo ni li jo e jaki mute. ni li ike tawa mi a! -- Ĉi tiu ĉambro estas kovrita per
> materialaĉoj. Mi ne ŝatas ĝin.
> mije mi li unpa ala e jan ante. -- Mia edzo estas fida ("ne amoras kun aliaj homoj").
## Komparaj frazoj
Dum estas vortoj tokiponaj por "bona" aŭ "malbona", ne estas "pli bona" aŭ
"pli malbona". Dum estas vortoj por "multo" kaj "malmulto", ne estas "pli multe" aŭ
"pli malmulte".
Por fari komparan frazon, vi anstataŭ dividas ĝin en du frazojn:
> mi wawa. sina wawa lili. -- Mi estas pli forta ol vi. (Mi estas forta.
> Vi estas iomete forta.)
Kompreneble, la grado de komparo povas esti alĝustigita por ŝanĝi la amplekson
de la adjektivoj.
> mi wawa mute. sina wawa ala. -- Mi estas multe pli forta ol vi. (Mi estas tre forta.
> Vi estas malforta.)
## Ekzercoj
Nun, penu solvi la signifon de ĉi tiuj frazoj.
* kule loje li pona tawa mi.
* o pana e telo kili jelo tawa mi.
* kasi kule sina li pona lukin tawa mi.
* mi moku ala e telo nasa.
* o moli ala e ona a!
Kaj penu traduki la sekvajn frazojn en Tokiponon.
* Via domo estas pli granda ol mia.
* Mi ŝatas bluajn florojn pli ol ruĝajn florojn.
* Ho, aĉa! Ĉi tiu manĝaĵo estas terura!
* Mi estas en la ruĝa domo.
* La ebria homo ne aŭskultas min.
[Respondoj](answers.html#p8)
[Antaŭa paĝo](7.html) [Unua paĝo](index.html) [Sekva paĝo](9.html)

File diff suppressed because one or more lines are too long

File diff suppressed because one or more lines are too long

File diff suppressed because one or more lines are too long

File diff suppressed because one or more lines are too long

File diff suppressed because one or more lines are too long

File diff suppressed because one or more lines are too long

View file

@ -1 +1,112 @@
% Tokipona ekstra paĝo 2 - aliaj skribsistemoj % /dev/urandom % julio 2022 Kvankam la plej ofta skribsistemo por Tokipono estas sendube la latina alfabeto, ankaŭ estas aliaj adaptitaj sistemoj, kelkaj speciale por Tokipono. ## Adaptitaj skribsistemoj Tokipono nur uzas 5 vokalojn kaj 9 konsonantajn sonojn. Ĉi tiu signifas, ke adaptigo de alfabeto por Tokipono nur bezonos 14 literojn (aŭ vicon de literoj), kiuj korespondu al la samaj aŭ similaj sonoj. Ekzemple, ĉi tie estas la maniero, en kiu vi povas aliigi ilin al la greka kaj la cirila: | la latina | la greka | la cirila | |:-----:|:-----:|:--------:| | a | α | а | | e | ε | е | | i | ι | и | | j | γ | й | | k | κ | к | | l | λ | л | | m | μ | м | | n | ν | н | | o | ο | о | | p | π | п | | s | σ | с | | t | τ | т | | u | υ | у | | w | β | в | %noto% > Ĉi tiuj alfabetoj ne estas tute kongruaj fonetike kun la grekaj kaj la rusiaj > sonoj. Iuj literoj Tokiponaj havas elparolon alian ol tiun de la korespondanta litero. Estas iomete pli malfacile adapti Tokiponon al abugido aŭ abĝado -- skribsistemo kun apartaj literoj por konsonantaj sonoj, la vokaloj montrataj per supersignoj aŭ aliaj simboloj. La plej fama abĝado estas la araba skribsistemo, kaj la plej fama abugido estas la devanagara (kiu uziĝas por multaj lingvoj en Barato). * ["ARABI PONA - Arabic Script for Toki Pona | sitelen musi" video][arablingva] * ["Toki Pona in Devanāgarī" (enarĥivigita)][devanagari] [arabic]:https://www.youtube.com/watch?v=Mh9Wypm6pXs [devanagari]:https://web.archive.org/web/20060727115116/http://www.deadlybrain.org/projects/Tokipona/deva_guja.php La lingvo ankaŭ havas nur 92 eblajn silabojn (47 se "-n" estas aparta silabo). Ĉi tiu signifas, ke ĝi havas adaptojn ankaŭ por multaj silabaj skribsistemoj. Ekzemple, jen iuj sugestoj por skribi Tokiponon per la hangulo, la skribsistemo de la korea. (Kvankam simboloj montras individuajn sonojn tre simile al alfabeto, sed ili estas aranĝitaj en silabajn blokojn.) * ["Writing Toki Pona with Korean Hangul" (enarĥivigita)][hangularch] * ["Hangul for Toki Pona" en Reddit][hangulred] [hangularch]:https://web.archive.org/web/20070313181500/http://www.Tokipona.bravehost.com/korean.html [hangulred]:https://www.reddit.com/r/Tokipona/comments/8mx951/hangul_for_toki_pona/ Kun iuj tre malgrandaj sonaj ŝanĝoj, ĝin oni povas skribi ankaŭ per la japana hiragana sistemo, kiel proponita ĉi tie: * ["Hiragana for Toki Pona"][hiragana1] * ["sitelen Hiragana (ひらがな)" en Reddit][hiragana_red] [hiragana1]:https://www.deviantart.com/derroflcopter/journal/Hiragana-for-Toki-Pona-339541633 [hiragana_red]:https://www.reddit.com/r/Tokipona/comments/e7g91u/sitelen_hiragana_%E3%81%B2%E3%82%89%E3%81%8C%E3%81%AA/ ## sitelen pona, Sitelenpono La plej ofta skribsistemo kreita por Tokipono estas la ideografia *sitelen pona* ("simpla skribado"), instruita de Sonja Lang mem en la eldono de la oficiala libro. Tre simila al la latina alfabeto, oni ĝin skribas demaldekstre dekstren, kaj desupre malsupren, sed ĉiu signo signifas tutan vorton anstataŭ nur unu sonon (aŭ eĉ pliajn se "kunmetitaj signoj" uziĝas). Neoficialaj vortoj skribiĝas en kartuŝoj (longaj formoj, kiuj ĉirkaŭas aron da signoj), kun signo por ĉiu litero aldonita interne. * **[Plena priskribo, tiparoj kaj ekzemploj](sitelen_pona.html)** ## sitelen sitelen, Sitelensiteleno ["sitelen sitelen"](https://jonathangabel.com/toki-pona/) de Jonathan Gabel estas skribsistemo, kiun li kreis kiel estetikan manieron skribi tekstojn en Tokipono. Ĝi estas nelineara sistemo, kiu videble inspiriĝis de la majaa skribo. Kompare kun la skribo de Tokipono en la latina alfabeto aŭ Sitelenpono, Sitelensiteleno estas multe pli malfacila kompreni, kaj tial, ĝin oni uzas nur malofte en la komunumo. Tamen, la okulfrapa vida stilo de tekstoj skribitaj en ĝi -- kiel [ĉi tiu kontrakto](https://www.jonathangabel.com/archive/2012/artworks_lipu-lawa-pi-esun-kama.html) aŭ la Tokipona [proverboj](https://jonathangabel.com/toki-pona/dictionaries/gallery/) -- el kiuj multaj aperas en la oficiala libro -- ja estas impona. ## sitelen telo, Sitelentelo La sistemo ["sitelen telo"](https://twitter.com/aarontoponce/status/1316350094598459392?lang=en) estas alia skribsistemo kreita de la komunumo por Tokipono. Ĝia stilo similas al la kanaj kaj kanĝiaj skribsistemoj en la japana, signoj skribitaj per rektaj strekoj kaj glataj kurbaj formoj. Ĝi konsistas el "linja telo", ideografia skripto en kiu ĉiuj oficialaj vortoj (kaj iuj popularaj komunume kreitaj vortoj) havas signon, kaj el "linja sin", hangul-simila silabaro por neoficialaj vortoj. ![tabelo de sitelen telo signoj](/Tokipona/sitelen_telo.gif) ![tabelo de linja sin silabaj signoj](/Tokipona/sitelen_telo_2.gif) [Ĉefa paĝo](index.html)
% Tokipona ekstra paĝo 2 - aliaj skribsistemoj
% /dev/urandom
% julio 2022
Kvankam la plej ofta skribsistemo por Tokipono estas sendube la latina alfabeto,
ankaŭ estas aliaj adaptitaj sistemoj, kelkaj speciale por Tokipono.
## Adaptitaj skribsistemoj
Tokipono nur uzas 5 vokalojn kaj 9 konsonantajn sonojn. Ĉi tiu signifas, ke adaptigo
de alfabeto por Tokipono nur bezonos 14 literojn (aŭ vicon de literoj), kiuj
korespondu al la samaj aŭ similaj sonoj. Ekzemple, ĉi tie estas la maniero,
en kiu vi povas aliigi ilin al la greka kaj la cirila:
| la latina | la greka | la cirila |
|:-----:|:-----:|:--------:|
| a | α | а |
| e | ε | е |
| i | ι | и |
| j | γ | й |
| k | κ | к |
| l | λ | л |
| m | μ | м |
| n | ν | н |
| o | ο | о |
| p | π | п |
| s | σ | с |
| t | τ | т |
| u | υ | у |
| w | β | в |
%noto%
> Ĉi tiuj alfabetoj ne estas tute kongruaj fonetike kun la grekaj kaj la rusiaj
> sonoj. Iuj literoj Tokiponaj havas elparolon alian ol tiun de la korespondanta litero.
Estas iomete pli malfacile adapti Tokiponon al abugido aŭ abĝado -- skribsistemo kun
apartaj literoj por konsonantaj sonoj, la vokaloj montrataj per supersignoj aŭ aliaj simboloj.
La plej fama abĝado estas la araba skribsistemo, kaj la plej fama abugido estas la devanagara
(kiu uziĝas por multaj lingvoj en Barato).
* ["ARABI PONA - Arabic Script for Toki Pona | sitelen musi" video][arablingva]
* ["Toki Pona in Devanāgarī" (enarĥivigita)][devanagari]
[arabic]:https://www.youtube.com/watch?v=Mh9Wypm6pXs
[devanagari]:https://web.archive.org/web/20060727115116/http://www.deadlybrain.org/projects/Tokipona/deva_guja.php
La lingvo ankaŭ havas nur 92 eblajn silabojn (47 se "-n" estas aparta silabo).
Ĉi tiu signifas, ke ĝi havas adaptojn ankaŭ por multaj silabaj skribsistemoj.
Ekzemple, jen iuj sugestoj por skribi Tokiponon per la hangulo, la skribsistemo de la korea.
(Kvankam simboloj montras individuajn sonojn tre simile al alfabeto, sed ili estas aranĝitaj en silabajn blokojn.)
* ["Writing Toki Pona with Korean Hangul" (enarĥivigita)][hangularch]
* ["Hangul for Toki Pona" en Reddit][hangulred]
[hangularch]:https://web.archive.org/web/20070313181500/http://www.Tokipona.bravehost.com/korean.html
[hangulred]:https://www.reddit.com/r/Tokipona/comments/8mx951/hangul_for_toki_pona/
Kun iuj tre malgrandaj sonaj ŝanĝoj, ĝin oni povas skribi ankaŭ per la japana hiragana sistemo,
kiel proponita ĉi tie:
* ["Hiragana for Toki Pona"][hiragana1]
* ["sitelen Hiragana (ひらがな)" en Reddit][hiragana_red]
[hiragana1]:https://www.deviantart.com/derroflcopter/journal/Hiragana-for-Toki-Pona-339541633
[hiragana_red]:https://www.reddit.com/r/Tokipona/comments/e7g91u/sitelen_hiragana_%E3%81%B2%E3%82%89%E3%81%8C%E3%81%AA/
## sitelen pona, Sitelenpono
La plej ofta skribsistemo kreita por Tokipono estas la ideografia *sitelen
pona* ("simpla skribado"), instruita de Sonja Lang mem en la eldono de la
oficiala libro.
Tre simila al la latina alfabeto, oni ĝin skribas demaldekstre dekstren, kaj desupre malsupren,
sed ĉiu signo signifas tutan vorton anstataŭ nur unu sonon (aŭ eĉ pliajn
se "kunmetitaj signoj" uziĝas). Neoficialaj vortoj skribiĝas en
kartuŝoj (longaj formoj, kiuj ĉirkaŭas aron da signoj), kun signo
por ĉiu litero aldonita interne.
* **[Plena priskribo, tiparoj kaj ekzemploj](sitelen_pona.html)**
## sitelen sitelen, Sitelensiteleno
["sitelen sitelen"](https://jonathangabel.com/toki-pona/) de Jonathan Gabel
estas skribsistemo, kiun li kreis kiel estetikan manieron skribi tekstojn en
Tokipono. Ĝi estas nelineara sistemo, kiu videble inspiriĝis de la majaa skribo.
Kompare kun la skribo de Tokipono en la latina alfabeto aŭ Sitelenpono, Sitelensiteleno
estas multe pli malfacila kompreni, kaj tial, ĝin oni uzas nur malofte en la komunumo.
Tamen, la okulfrapa vida stilo de tekstoj skribitaj en ĝi --
kiel [ĉi tiu
kontrakto](https://www.jonathangabel.com/archive/2012/artworks_lipu-lawa-pi-esun-kama.html)
aŭ la Tokipona
[proverboj](https://jonathangabel.com/toki-pona/dictionaries/gallery/) -- el kiuj multaj
aperas en la oficiala libro -- ja estas impona.
## sitelen telo, Sitelentelo
La sistemo ["sitelen
telo"](https://twitter.com/aarontoponce/status/1316350094598459392?lang=en)
estas alia skribsistemo kreita de la komunumo por Tokipono. Ĝia stilo similas
al la kanaj kaj kanĝiaj skribsistemoj en la japana, signoj skribitaj
per rektaj strekoj kaj glataj kurbaj formoj. Ĝi konsistas el "linja
telo", ideografia skripto en kiu ĉiuj oficialaj vortoj (kaj iuj popularaj
komunume kreitaj vortoj) havas signon, kaj el "linja sin", hangul-simila
silabaro por neoficialaj vortoj.
![tabelo de sitelen telo signoj](/Tokipona/sitelen_telo.gif)
![tabelo de linja sin silabaj signoj](/Tokipona/sitelen_telo_2.gif)
[Ĉefa paĝo](index.html)

View file

@ -5,6 +5,7 @@
| Translations / ante toki | Author / jan pali | Last update / tenpo pi ante sin |
|--------------------------------------|-------------------|---------------------------------|
| [Deutsch / toki Tosi](de_index.html) | [Ret "jan Ke Tami" Samys](https://janketami.wordpress.com) | 2021-08-09 |
| [Esperanto / toki Epelanto](eo_index.html) | acreativename41, jan Pensa, soweli suno (Eriko) | 2022-07-06 |
| [Polski / toki Posuka](pl_index.html) | p0-12,x1,x2: Maksymilian Król (jan Otele), p13: Alicja / jan Alise (filiżanka#4087) | 2021-10-13 |
| [Русский / toki Losi](ru_index.html) | jan Lentan | 2022-05-22 |