diff --git a/pages/tokipona/eo_0.md b/pages/tokipona/eo_0.md new file mode 100644 index 0000000..4a01e10 --- /dev/null +++ b/pages/tokipona/eo_0.md @@ -0,0 +1 @@ +% Tokipono paĝo 0 - literumado kaj elparolado % /dev/urandom % julio 2022 La lingvo Tokipono (*toki pona*) uzas nur 14 literojn de la latina alfabeto, kaj kiel en Esperanto, oni elparolas laŭvice ĉiun literon. Ili estas: a, e, i, j, k, l, m, n, o, p, s, t, u, w. Vi eble rimarkis, ke ĉiuj literoj en tiu listo estas minusklaj. Tio estas pro tio, ke oni literumas ĉiujn tokiponajn vortojn nur per minuskloj, eĉ je la komenco de frazoj. La elparolo de ĉiu litero estas ekzakte sama kiel en Esperanto, krom la litero "w", kiu ne ekzistas en Esperanto. Ĝia elparolmaniero estas preskaŭ sama kiel tiu de la Esperanta litero ŭ. Tamen, en Esperanto la ŭ aperas ĉiam post vokalo (aŭ, eŭ), kaj en Tokipono la w estas ĉiam antaŭ vokalo (wa, we, wi). Do oni elparolas la vorton "tawa" kiel "ta-ŭa", ne kiel "taŭ-a". Pro tio, ke ekzistas tiom malmulte da sonoj en Tokipono, ĝia elparolo povas esti tre fleksebla. Ekzemple, iuj eble anstataŭigus la sonojn "p,t,k" per "b,d,g". Tia ŝanĝo kaŭzus multe da ambigueco kaj konfuzo en aliaj lingvoj, sed la sonoj de Tokipono estis tiel elektitaj, ke ili estu komunaj al multaj lingvoj kaj facile distingeblaj. La akcento de ĉiuj vortoj estas je la *unua* silabo. Do atentu, ke trisilabaj vortoj havu malsaman akcenton ol en Esperanto: oni diras ***si***telen, ***ka***lama, ***pa***lisa, ktp. (si***te***len, ka***la***ma kaj pa***li***sa estas eraraj!) ## Ekzercoj Jen kelkaj tokiponaj vortoj, kiuj venas el Esperanto kaj havas similan literumon kaj elparolon: * mi * ilo * suno * tenpo (venas de "tempo") * sama * ijo (venas de "io") Jen iom pli da tokiponaj vortoj por ekzerci vin en elparolado: * awen * jo * waso * utala * lukin * jan * soweli * sin * pimeja * wile Ĉu vi memoris akcenti la unuan silabon de trisilabaj vortoj? [Ĉefpaĝo](eo_index.html) [Sekva paĝo](eo_1.html) --- Kvankam mi provis krei originalan maloficialan kurson, la enhavo de ĉi tiu paĝo iĝis simila al la unua leciono en la [**oficiala libro de Sonja Lang**](https://tokipona.org/). Ĝi estas havebla en la angla kaj la franca, do se vi parolas la anglan aŭ la francan, mi rekomendas ĝin. \ No newline at end of file diff --git a/pages/tokipona/eo_1.md b/pages/tokipona/eo_1.md new file mode 100644 index 0000000..71241bb --- /dev/null +++ b/pages/tokipona/eo_1.md @@ -0,0 +1 @@ +% Tokipono paĝo 1 - simplaj frazoj % /dev/urandom % julio 2022 La vortlisto de ĉi tiu paĝo: | vorto | signifo | |-------|----------------------------------------| | mi | mi, ni | | sina | vi, vi ĉiuj | | ona | li, ŝi, ili, ĝi, (ri), oni | | li | (inter subjekto kaj verbo/adjektivo) | | pona | bona, simpla, plibonigi, ripari | | ike | malbona, malica, malsimpla, nenecesa | | suli | granda, grandioza, grava, pligrandigi | | lili | malgranda, malmultaj, juna, malgrandigi| | kili | frukto, legomo, (manĝebla) fungo | | soweli| tera mamulo, besto | Ni komencu per la plej baza frazostrukturo en Tokipono: > [substantivo] li [substantivo / adjektivo]. En Esperanto tio signifas: > [Substantivo] estas [substantivo]. aŭ > [Substantivo] estas [adjektivo]. Ekzemple: > ona li suli. - (Li/ŝi/ĝi/ili) estas (granda/grava)(j). Kiel vi povas vidi, unuopa vorto povas havi plurajn rilatajn signifojn. En praktika uzado, "ona" kaj "suli" estas pli klaraj pro kunteksto. > kili li pona. - (Frukto/legomo/fungo)(j) estas bona(j). Kaj en ĉi tiu ekzemplo, ne havus sencon uzi alian signifon de "pona" ol "bona". La regulo havas escepton. Se la subjekto estas nur "mi" aŭ "sina", oni ne bezonas aldoni la vorton "li". Tial, anstataŭ > sina li suli. - Vi estas grava. oni diras > sina suli. - Vi estas grava. ## Ekzercoj Do, kiel vi esprimus ĉi tiujn ideojn? * Li estas malgranda. * Bestoj gravas. * Mi estas granda. * Ĝi estas hundo. * Vi estas malbona. [Respondoj](eo_answers.html#p1) [Antaŭa paĝo](eo_0.html) [Ĉefpaĝo](eo_index.html) [Sekva paĝo](eo_2.html) \ No newline at end of file diff --git a/pages/tokipona/eo_10.md b/pages/tokipona/eo_10.md new file mode 100644 index 0000000..d39e004 --- /dev/null +++ b/pages/tokipona/eo_10.md @@ -0,0 +1 @@ +% toki pona paĝo 10 - antaŭverboj, tempo kaj loko % /dev/urandom % julio 2022 La vortprovizo por ĉi tiu paĝo -- antaŭverboj: | vorto | signifo | |-------|----------------------------------| | kama | veni, estonto, evento | | ken | povi, poveco, ebleco | | open | komenci, malfermi | | pini | fini, fino, fermi | | sona | scio, scii, scipovi | | wile | voli, bezoni, deziri | > %averto% > > Ankaŭ vortojn, kiuj ne estas en ĉi tiu tabelo, oni povas uzi kiel antaŭverbojn, > kiel "awen" kaj "lukin". > kaj normaj vortoj: | vorto | signifo | |-------|----------------------------------| | lupa | truo, pordo, fenestro | | nasin | vojo, direkto, manero | | nena | monteto, monto, butono, nazo | | tenpo | tempo, momento | ## Antaŭverboj Estas tempo por trakti la lastan gramatikan trajton de Tokipono: antaŭverboj. Ĉi tiuj estas vortoj aldonitaj antaŭ aliaj verboj. Ili modifas ilian signifon. La vorto "**kama**" estas uzata ambaŭ kiel regula verbo por signifi "veni" kaj por esprimi, ke io estas aktuala evento: > mi jo e moku. -- Mi havas manĝaĵon. > > mi kama jo e moku. -- Mi (akiris / akiras) manĝaĵon. > mi kama tan ma Losi -- Mi venas el Rusio. Kiel antaŭverbo, la vorto "**ken**" funkcias tre simile al la angla vorto "can": > mi pali e tomo. -- Mi laboras en domo. > > mi ken pali e tomo. -- Mi povas labori en domo. Oni povas uzi ĝin sole por signifi "ebleco", "kapableco": > ni li ken. -- Ĉi tiu estas ebla. > ken la ale li pona. -- Eble ĉio estas bona. La vortoj "**open**" kaj "**pini**" esprimas, ke la ago komenciĝas aŭ finiĝas. > mi open pali e tomo. -- Mi komencas labori en domo. > mi pini pali e tomo. -- Mi haltas/finas labori en domo. La vorto "**sona**" sole povas signifi "scio" aŭ "scii", sed kiel antaŭverbo, ĝi signifas "scipovi [akcion]": > mi sona pali e tomo. -- Mi scipovas labori en homo. > mi sona e ni. -- Mi scias ĉi tion. > mi sona sitelen. -- Mi scipovas skribi/desegni. > mi sona e sitelen. -- Mi scias skribadon/pentraĵon. > ona li sona ala sona e toki Inli? -- Ĉu ili scipovas la anglan? Kiam "kama" estas antaŭ "sona", oni havas frazon, kiu signifas "lerni": > jan lili li kama sona toki. -- La infano lernas paroli. > mi kama sona e toki pona. -- Mi lernas Tokiponon. aŭ alternative: > mi kama sona toki kepeken toki pona. -- Mi lernas paroli en > Tokipono. La vorton "**wile**" oni uzas por esprimi volon aŭ bezonon por la sekva ago aŭ afero. > jan lili li wile moku. -- La infano (estas malsata / volas manĝi). > jan lili li wile e ijo musi. -- La infano volas ludilon ("amuzan aferon"). > wile sina li suli mute. -- Viaj bezonoj/deziroj estas tre grandaj. Aldone al ĉi tiuj vortoj, la vortoj "**awen**" kaj "**lukin**" ankaŭ povas esti uzataj kiel antaŭverboj. "awen" kiel antaŭverbo signifas "plu [fari ion]" kaj "lukin" signifas "serĉi, peni [fari ion]". > ona li lukin e lipu. -- Ili legas libron. > ona li awen lukin e lipu. -- Ili ankoraŭ legas libron. > mi jo e tomo. -- Mi havas domon. > mi lukin jo e tomo. -- Mi serĉas domon (por posedi). ## Tempo La vorto "tenpo" estas utila, ĉar ĝi estas la bazo de multaj frazoj, kiuj difinas la tempon de iu okazaĵo. Ĉar Tokipono ne havas gramatikajn tempojn, oni ĝenerale priskribas tempon per plia frazo: > tenpo ni la mi moku. -- (Nun, ) mi manĝas. aŭ > mi moku lon tenpo ni. -- Mi manĝas (en ĉi tiu tempo). (Kiel klarigis [paĝo 9](9.html), tiaj uzoj de "lon" kaj "la" estas interŝanĝeblaj ankaŭ en aliaj okazoj.) La frazoj "tenpo pini" kaj "tenpo kama" estas ofte uzataj por signifi "pasinteco" kaj "estonteco". > tenpo pini la mi pali e ijo ike mute. -- Mi faras multe da malbonaj aferoj en la > pasinteco. > tenpo kama la o moku ala e kasi ni. -- Estontece, ne manĝu ĉi tiun planton. Kompreneble, vi povas fari demandojn pri tempo per "tenpo seme": > tenpo seme la sina pini e pali sina? -- Kiam vi finos vian laboron? ## Dialektaj diferencoj > %informo% > Ĉi tiu parto de la dokumento priskribas kiel certaj Tokiponaj kursoj klarigas > malsame certajn ideojn, aŭ kiel komunumoj malsame uzas ilin. La vortoj "open" kaj "pini" estas uzataj kiel antaŭverboj de iuj en la tokipona komunumo, sed ili ne estas difinitaj aŭ uzataj tiel en la oficiala Tokipona libro aŭ la kurso "o kama sona e toki pona!". ## Ekzercoj Nun, penu trovi la signifon de ĉi tiuj frazoj. * o open e lupa. * tenpo lili la mi kama tawa sina. * mi wile tawa ma ante. * sina ken ala ken kama tawa tomo mi? * sina kama tawa tomo mi la o kepeken e nasin Linkan. * sina lon nena la sina ken lukin e ijo mute. Kaj penu traduki la sekvajn frazojn en Tokiponon. * Ĉu vi scias kiel fari ĝin? * Ĉio estas ebla. * Ĉu vi povas malfermi la pordon? * Se vi ne aŭskultos spertojn ("homojn de scio"), via laboro malbonos. * Mi laboras pri ĉi tio jam de longa tempo. * Mi ankoraŭ lernas Tokiponon. [Respondoj](answers.html#p10) [Antaŭa paĝo](9.html) [Unua paĝo](index.html) [Sekva paĝo](11.html) \ No newline at end of file diff --git a/pages/tokipona/eo_11.md b/pages/tokipona/eo_11.md new file mode 100644 index 0000000..ebf2e08 --- /dev/null +++ b/pages/tokipona/eo_11.md @@ -0,0 +1 @@ +% toki pona paĝo 11 - nombroj % /dev/urandom % julio 2022 La vortprovizo de ĉi tiu paĝo: | vorto | signifo | |-------|----------------------------------| | wan | unu, parto (de io), kunigita | | tu | du, dividi, dividita | | sike | rondo, ronda, pilko, jaro | | mani | mono, granda malsovaĝigita besto | | esun | komerco, merkato, butiko, interŝango| | mun | luno, ŝtelo, nokta ĉiela objekto | | nanpa | nombro, (ordala indikilo) | | poki | skatolo, ujo, bovlo, taso, tirkesto| | sin | nova, aldonita, freŝa, ekstra | | suno | suno, lumo, heleco, brili | ## nombroj La plej bazaj nombroj Tokipone estas ĉi tiuj vortoj: * ala - 0, nenio * wan - 1 * tu - 2 * mute (many) - 3 aŭ pli * ale (all) - ĉio, senfina Ĉi tio estas, memevidente, tre limigita sistemo. Sed Tokipono ne estas unika: lingvoj de iuj ĉasist-kolektistaj socioj limigas siajn nombrojn je tri, du, aŭ eĉ unu. (Fakte, oni raportas, ke la piraha lingvo havas vortojn nur por "malgranda kvanto" kaj "granda kvanto", kaj ke la valoroj ŝanĝiĝas kuntekste.) Tamen, estas ankaŭ dua, aldonita sistemo, kiu oficiale estas difinita, kaj estas ofte uzata por priskribi pli grandajn nombrojn. Ĝi reuzas iujn tokiponajn vortojn kiel aldonitajn nombrojn: * ala - 0 * wan - 1 * tu - 2 * luka (mano) - 5 * mute (multo) - 20 * ale (ĉio) - 100 En ĉi tiu sistemo, vortoj estas aldonitaj aŭ ripetitaj por formi nombrojn. Ekzemple, 42 estas "mute mute tu" (20+20+2) kaj 18 estas "luka luka luka tu wan" (5+5+5+2+1). Kiel vi povas vidi, ĉi tiu ankoraŭ estas sufiĉe limigita sistemo. Nur por nomi la jaron, en kiu ĉi tiu paĝo estas originale skribita (2020), oni bezonus ripeti la vorton "ale" dudekoble kaj aldoni unu "mute" ĉe la fino. Ĉiuj de ĉi tiuj limigiloj estas parto de la Tokipona filosofo de simpligado de pensoj kaj evitado de nenecesa detalo. Iuj homoj provis krei aliajn nombrajn sistemojn, sed neniu trovis vastan akceptitecon. ## Uzi nombrojn Sendepende de la specifa sistemo, nombroj estas traktataj kiel adjektivoj kaj aldonataj ĉe la fino de substantivoj aŭ substantivaj frazoj: > soweli wan -- unu besto > waso lili tu -- du malgrandaj birdoj Por ordinalaj nombroj (unua,dua...), la vorto "nanpa" post la nombro estas uzata. > jan nanpa wan -- unua homo > tomo nanpa mute luka luka wan -- tridek unua domo (aŭ domo #31) La frazo "nanpa wan" kelkfoje estas uzata kun adjektivoj kiel superlativa modifilo: > nena (Ewelesu/Somolunma) li nena suli nanpa wan lon ma ale. -- Monto > (Everest/Chomolungma) estas la plej granda monto en la tuta mondo. ## La kalendaro En kombinaĵo kun "tenpo", la vortoj "suno", "mun" kaj "sike" ofte estas uzata por priskribi periodojn de tempo: > tenpo suno -- tago ("suna tempo") > tenpo pimeja -- nokto ("malhela tempo") > tenpo mun / tenpo sike mun -- monato ("luna tempo / luna ciklo") > tenpo sike / tenpo suno sike -- jaro ("ronda tempo / suna ronda tempo"). ## nanpa Krom ordinalaj nombroj, la vorto "nanpa" mem povas signifi "nombro" aŭ "cifero". Ekzemple, > ilo nanpa -- kalkulilo ("nombra ilo") > nanpa pona -- poentaroj ("bonaj nombroj") Kompreneble, oni devas esti zorgema tiel, ĉar uzo de veraj nombroj en ĉi tiu okazo estus konfuzanta. Ekzemple, ĉu "ilo nanpa tu" signifas "dua ilo" aŭ "du kalkuliloj"? En la posta ekzemplo, oni povus rearanĝi la vortojn al "ilo tu nanpa". ## Vetero Por paroli pri vetero, la ofte uzata frazo estas "[substantivo] li lon", kiu laŭvorte signifas "[noun] ekzistas" kaj tradukiĝas al "Estas [noun]e". Ekzemploj: > suno li lon. -- Estas sunplene. > telo sewi li lon. -- Pluvas. ("Ĉiela akvo" ekzistas.) > seli li lon. -- Varmas. > lete li lon. -- Malvarmas. ## Dialektaj diferencoj > %informo% > Ĉi tiu parto de la dokumento priskribas kiel certaj Tokiponaj kursoj klarigas > malsame certajn ideojn, aŭ kiel komunumoj malsame uzas ilin. Diversaj kursoj estas malsamaj rilate ordinalajn nombrojn. La oficiala libro kaj la "12 days of sona pi toki pona" sugestas simple aldoni "nanpa", post la nombro, dum la kurso "o kama sona e toki pona!" sugestis aldoni "pi nanpa" kaj la nombron. > jan nanpa wan -- unua homo > jan pi nanpa wan -- unua homo En la komunumo, la unua vojo estas iomete pli disvastigita, do ĉi tiu kurso sekvos ĝian ekzemplon. ## Ekzercoj Nun, penu solvi la signifojn de ĉi tiuj frazoj. * mi wile esun e soweli suli tu wan ni. * tenpo suno pini la mi lon tomo sona. * tenpo mun wan pini la lete li lon. * sina pona nanpa wan tawa mi. * tenpo suno mute mute la telo sewi li awen. Kaj penu traduki la sekvajn frazojn en Tokiponon. * Mi loĝas en domo #27 en la strato Vaŝingtono. * La televidilo ("ilo de movantaj bildoj") diris, ke morgaŭ estos sunplene. * Estos malvarme ĉi-nokte. * Majo ("la kvina monato") estas aminda. * Vi havas multe da muzikaj iloj! [Respondoj](answers.html#p11) [Antaŭa paĝo](10.html) [Unua paĝo](index.html) [Sekva paĝo](12.html) \ No newline at end of file diff --git a/pages/tokipona/eo_12.md b/pages/tokipona/eo_12.md new file mode 100644 index 0000000..141351e --- /dev/null +++ b/pages/tokipona/eo_12.md @@ -0,0 +1 @@ +% tokipona paĝo 12 - la pina retronombrado % /dev/urandom % julio 2022 La vortprovizo por ĉi tiu paĝo: | vorto | signifo | |-------|----------------------------------| | akesi | "malbela" besto, lacerto | | alasa | ĉasi, kolekti, serĉi, provi, peni (fari ion) | | kon | aero, esenco, spirito, efemera | | pan | pano, greno, maizo, rizo, pico | | pilin | koro, sento, tuŝi, senso | | pu | la oficiala Tokipona libro, interagi kun ĝi | | supa | horizontala surfaco | | taso | sed, tamen, nur | | uta | buŝo, lipoj | | weka | forestanta, foresti, fora, forigi | Ĉi tiuj estas la finaj dek oficialaj vortoj en Tokipono. Ili ĉiuj funkcias en la sama maniero kiel la aliaj vortoj, kiuj estis antaŭe menciitaj, kun unu escepto. ## alasa La vorto "alasa" kelkfoje estas uzata kiel antaŭverbo, kiu signifas "serĉi" aŭ "provi": > mi alasa sona e toki pona. -- Mi provas lerni Tokiponon. ## taso La vorto "taso" povas esti uzata kiel regula adjektivo kiu signifas "nur": > mi lon tomo ni. -- Mi estas en ĉi tiu domo. > mi taso li lon tomo ni. -- Nur mi estas en ĉi tiu domo. > kulupu ona li jo e jan tu taso. -- Ilia komunumo havas nur du homojn. > mi pali taso. -- Mi nur laboris. Sed, kiam ĝi estas aldonita al la komenco de frazo, ĝi signifas "sed" aŭ "tamen": > taso, tenpo kama li wile ala ante. -- Sed, la estonteco rifuzis ŝanĝiĝi. ## Dialektaj diferencoj > %informo% > Ĉi tiu parto de la dokumento priskribas kiel certaj Tokiponaj kursoj klarigas > malsame certajn ideojn, aŭ kiel komunumoj malsame uzas ilin. En la oficiala vortaro, "pu" havas nur la difinon "interago kun la oficiala Tokipona libro". Uzo de ĉi tiu vorto kiel "la oficiala Tokipona libro" mem, dum ĝi estas ofta ĉe kelkaj uzantoj, estas neoficiala. Sonja Lang personale uzas la substantiva frazo "lipu pu" por aludi al la oficiala libro mem. (Tamen la frazo "pu la" ankaŭ estas uzita en la libro por signifi "en ĉi tiu libro"). ## Ekzercoj Nun, penu solvi la signfon de ĉi tiuj frazoj. * sina wile kama sona e toki pona la pu li nasin pona nanpa wan tawa ni. * tenpo suno ni la mi pilin pona mute. * sina wile ala wile moku e pan sike? * supa lape mi li pakala. mi ken ala lape tan ni. * jan Mali Konto li toki e ni: o weka e ijo ike sina. * kulupu ijo tu wan li lon. ona li kulupu kiwen, li kulupu telo, li kulupu kon. * taso, meli lili pi jan lawa li lon tomo awen ante. Kaj penu traduki la sekvajn frazojn en Tokiponon. * Mi vidis drakon ("grandan verdan fajran lacerton")! * Saluton! Kiel vi fartas? ("Kiel vi sentas?") * La ĉasisto donas al ni multe da viando kaj fruktoj. * Mi legas dokumenton. Tre baldaŭ (en mallonga tempo), ĝi finiĝos. * Mi povas paroli Tokiponon tre bone. [Respondoj](answers.html#p12) ## Tio estas ĉio! Kaj tio estas la fino de la Tokipona kurso! Ni traktis ĉiujn 120 oficialajn vortojn kaj ĉiujn regulojn de la lingvo. Se vi volas pli informiĝi aŭ provi uzi Tokiponon kun aliaj homoj, vi povas rigardi la ceterajn paĝojn aŭ la liston de rimedoj ĉe la malsupro de la [unua paĝo](index.html). ~ jan Lentan (/dev/urandom) [Antaŭa paĝo](11.html) [Unua paĝo](index.html) [Sekva paĝo](13.html) \ No newline at end of file diff --git a/pages/tokipona/eo_13.md b/pages/tokipona/eo_13.md new file mode 100644 index 0000000..c54ae32 --- /dev/null +++ b/pages/tokipona/eo_13.md @@ -0,0 +1 @@ +% Tokipono paĝo 13: speciala vortara eldono % /dev/urandom % julio 2022 > %zoomin% > !["nimi sin li kama!"](/tokipona/nimi_sin_li_kama.gif) > En la deknaŭa de julio 2021, Sonja Lang eldonis aldonitan oficialan Tokiponan libron, "[Toki Pona Dictionary](https://www.amazon.com/dp/0978292367)" (ankaŭ konata kiel "ku" aŭ "lipu ku"). Ĉi tiu libro provizas tradukojn de la angla al Tokipono kaj inverse por multe da vortoj. Ĝi kunigas la enketon en la Tokipona komunumo de 2020-2021, kaj dokumentas 61 aldonitajn vortojn, kiujn oni uzas en la lingvo por entuto de 181 "nimi ku". Kvankam la plejparton de ĉi tiuj vortoj oni malofte uzas en la komunumo, estas 17 kromaj "nimi ku suli" vortoj, kiujn oni taksas oftaj kaj sufiĉe gravaj por aparte enlistigi ilin. Ĉi tiu paĝo traktos ĉi tiujn novajn vortojn. | vorto | signifo | |--------------------|----------------------------------| | namako | spico, aldonita | | kin | ankaŭ, ambaŭ | | oko | okulo | | kipisi | tranĉi, dividi | | leko | kvadrato, bloko, (ŝtuparoj) | | monsuta | time, monstro, timiga | | misikeke | medikamento, kuraci | | tonsi | nebinara, genronekonformiĝa, (transgenrulo) | | jasima | spegulo, reflekti, reversi, mala | | soko | fungo | | meso | averaĝa, meza | | epiku | mojosa | | kokosila | ne paroli Tokiponon en Tokipona grupo | | lanpan | kapti, ŝteli, akiri | | n | hm... | | kijetesantakalu | lavurso aŭ alia musteloido | | ku | (interagi kun) la Tokipona vortaro | La vortoj "namako", "kin" kaj "oko" listiĝas kiel sinonimoj por "sin", "a" kaj "lukin" respektive en *lipu pu*. Tamen, komunume, ĉi tiuj vortoj havas iom da malsamaj signifoj: * "sin" kutime signifas "nova", "namako" kutime signifas "aldonita" aŭ "ekstra". * "kin" estas uzita ĉe la fino de frazoj por "ankaŭ" aŭ "ambaŭ". "a" ne havas tian specifan uzon. * "oko" specife signifas "eye", kvankam "lukin" ankaŭ signifas "vizio" kaj "vidi". La vortoj "kipisi", "leko", "monsuta" kaj "misikeke" estis fruaj vortoj, kiujn oni inventis antaŭ la eldono de *lipu pu*, kaj ilin ankoraŭ uzas oni en la komunumo hodiaŭ. Iuj de ĉi tiuj vortoj estis inventitaj de Sonja Lang mem, kiel "kijetesantakalu" kaj "misikeke" (la unua kiel ŝerca vorto, kiun la Tokipona komunumo varme akceptis). La ceteraj estas specife novaj vortoj. Ekzemple, la vorton "ku" inventis Sonja Lang kiel partneron de "pu" por priskribi interagon kun la dua oficiala Tokipona libro. > %informo% > Vi povas aŭ elekti uzi ĉi tiuj vortoj aŭ eviti ilin. Mi persone preferas uzi > nur la vortprovizon en la *lipu pu*, kaj mi uzas aldonajn vortojn > nur kiam estas absolute necese. Sed ĉiam estas helpeme lerni la plej oftajn > aldonajn vortojn kaj scii kion ili signifas (Vidu ankaŭ: [ekstra paĝo > 1](x1.html)). ## Ekzercoj Nun, penu trovi la signifojn de ĉi tiujn frazojn. * kijetesantakalu li soweli epiku. * kulupu tonsi li pilin monsuta ala. * jan pi pona sijelo li pana e misikeke tawa mi. * sina wile suli e sona sina la o ku. * sitelen tawa ni li meso. Kaj penu traduki la sekvajn frazojn en Tokiponon. (La responda paĝo provizos versiojn laŭ la *nimi pu* kaj la *nimi ku*.) * Fajro timigas min. * Kial vi ne parolas Tokipone? * Portu okulvitrojn, por ke vi ne difektu la okulojn. * Bonvolu doni al mi la sukeron ("blankan dolĉan spicon"). * Kiel vi volus, ke mi tranĉu la picon ("panan rondon")? [Respondoj](answers.html#p13) [Antaŭa paĝo](12.html) [Unua paĝo](index.html) \ No newline at end of file diff --git a/pages/tokipona/eo_2.md b/pages/tokipona/eo_2.md new file mode 100644 index 0000000..d4abf59 --- /dev/null +++ b/pages/tokipona/eo_2.md @@ -0,0 +1 @@ +% Tokipono paĝo 2 - adjektivoj % /dev/urandom % julio 2022 La vortlisto de ĉi tiu paĝo: | vorto | signifo | |---------|----------------------------------| | ala | ne, neniu, nul | | ale/ali | ĉiuj, ĉio, universo | | utala | batali, batalo, defii | | wawa | forta, potenca | | suwi | dolĉa, ĉarma, aminda | | jan | persono, homo, iu, la homaro | | mama | patr(in)o, praulo, kreinto | | meli | virino, ina, ineca, edzino | | mije | viro, vira, vireca, edzo | | moku | manĝaĵo, manĝi | Por pli detale priskribi subjektojn kaj adjektivojn, oni povas aldoni pliajn vortojn. En Tokipono, adjektivo, kiu modifas substantivon, ĉiam staras malantaŭ ĝi. Ĉi tio estas malsimila al Esperanto, kiam adjektivoj plej ofte staras antaŭ substantivoj. Ekzemple: > jan wawa -- homo forta (fortulo) Multaj substantivoj, kiujn vi jam vidis, povas roli ankaŭ kiel adjektivoj. Ekzemple, la pronomoj "mi", "sina" kaj "ona" iĝas posedaj pronomoj se ili rolas kiel adjektivoj, simile al Esperanto. > mama mi -- patro/patrino mia (mia patro aŭ mia patrino) > soweli sina -- besto via (via besto) > moku ona -- manĝaĵo de li/ŝi/ili Krome, adjektivoj povas roli kiel substantivoj: > wawa sina -- forto via (via forto) > suli ona -- grandeco/grandiozeco de li/ŝi/ĝi/ili > %info% > Rimarkindas la esprimo "jan pona". Laŭvorte ĝi signifas "bona homo" aŭ > "bonulo", sed ankaŭ la signifo "amiko" estas vaste (kaj oficiale) akceptita. Oni povas aldoni plurajn adjektivojn samtempe: > soweli lili suwi -- ĉarma besteto ("besto malgranda ĉarma") Jen iom pli da ekzemplaj frazoj por montri tion: > mama mi li pona. - Miaj gepatroj estas bonaj. > kili suwi li moku pona. - Dolĉaj fruktoj estas bonaj manĝaĵoj. > jan utala li wawa. - La soldato ("batalisto") estas forta. > jan lili mi li suwi. - Miaj infanoj ("homoj malgrandaj miaj", "miaj etuloj") estas ĉarmaj. > soweli lili li wawa ala. - Malgrandaj bestoj ne estas fortaj. > %averto% > Rimarkindas, ke oni forigas la partikulon "li" nur kiam la subjekto estas > la vorto "mi" aŭ "sina". Se la subjekto havas rilatan adjektivon, oni > ja uzas "li". > > sina pona. - Vi estas bona. > > sina ale li pona. - Vi ĉiuj estas bonaj. > > %info% > Aldone al "mije" kaj "meli", iuj homoj uzas ankaŭ la vorton "tonsi" por aludi > al neduumuloj kaj aliaj homoj, kiuj ne tute kongruas al la kategorioj "viro" > aŭ "virino. Vidu la [aldonan paĝon 1](eo_x1.html) por pli da informoj. ## Ekzercoj Penu nun kompreni ĉi tiujn frazojn. * meli mi li pona. * mije sina li suli. * mama mije mi li wawa. * soweli ale li pona. * kili li moku suli. Kaj penu traduki ĉi tiujn frazojn en Tokiponon. * Mia edzino estas aminda. * Ĉiuj soldatoj estas malbonaj. * Miaj amikoj estas viaj amikoj. * Via filo estas forta. * La eta frukto estas dolĉa. [Respondoj](eo_answers.html#p2) [Antaŭa paĝo](eo_1.html) [Ĉefpaĝo](eo_index.html) [Sekva paĝo](eo_3.html) \ No newline at end of file diff --git a/pages/tokipona/eo_3.md b/pages/tokipona/eo_3.md new file mode 100644 index 0000000..8aaef65 --- /dev/null +++ b/pages/tokipona/eo_3.md @@ -0,0 +1 @@ +% Tokipono paĝo 3 - verboj kaj akuzativo % /dev/urandom % julio 2022 La vortlisto de ĉi tiu paĝo: | vorto | signifo | |-------|----------------------------------| | e | (akuzativa markilo) | | ijo | io, afero, objekto | | ilo | ilo, maŝino, aparato | | lipu | libro, dokumento, papero | | lukin | okulo, rigardi, vidi, peni | | olin | ami, amo, korinklino | | pali | fari, labori, laboro | | pana | doni, sendi, ellasi | | telo | akvo, likvo, akvumi, lavi | | tomo | domo, ĉambro, konstruaĵo | Por aldoni verbon al la frazo, uzu ĉi tiun strukturon: > [substantivo] li [verbo] Ekzemple, > mije li pali. - Viro laboras. Oni povas aldoni adjektivojn kaj al la substantivo kaj al la verbo. Se oni aldonas ĝin al verbo, la adjektivo rolas kiel adverbo. > jan wawa li pali pona. - Fortulo laboras bone. > %warning% > Ne estas maniero por distingi, ĉu vorto en ĉi tia frazo estas adjektivo ĉu > verbo. Ekzemple, la frazo "mi moku" povas signifi aŭ "mi manĝas" aŭ "mi estas > manĝaĵo." > %info% > Verboj ne havas informon pri tempo en si (Esperante: -is, -as, -os). Mi > klarigos manieron por specifi tempon poste en alia paĝo. Por aldoni objekton -- la akuzativa parto de la frazo -- uzu la partikulon "e" en ĉi tiu strukturo: > [subjekto] li [verbo] e [objekto] > jan wawa li pali e tomo. - Fortulo faras domon. Ankaŭ objekto povas ricevi adjektivon. > jan pali li pana e moku pona. - Laboranto donas bonan manĝaĵon. Jen kelkaj frazoj: > jan pona mi li pona e ilo lukin. - Mia amiko (plibonigas/riparas) rigardilon > (okulvitrojn, teleskopon, mikroskopon, ktp). > mi telo e moku. - Mi lavas la manĝaĵon. > mi olin e meli mi. - Mi amas mian edzinon. > %averto% > > Ĉar la vorto "lukin" mem priskribas la agon vidi, kaj ne la aspekton, > oni kutime faras komplimenton pri aspekto ĉi tiel: > > > sina pona lukin. - Vi aspektas bone ("Vi bonas vide / en vida maniero"). > ## Ekzercoj Penu nun kompreni ĉi tiujn frazojn. * jan lili li pana e telo lukin. * ona li lukin e lipu. * soweli ike li utala e meli. * jan utala li moku e kili suli. * soweli lili li moku e telo. * mi telo e ijo suli. Kaj penu traduki ĉi tiujn frazojn al Tokipono. * Ŝi amas ĉiujn ("ĉiujn homojn"). * La banĉambro ("akva domo") bonas. * Mi disdonas dokumentojn. * Malica soldato rigardas vian domon. * Miaj iloj funkcias ("laboras") bone. [Respondoj](eo_answers.html#p3) [Antaŭa paĝo](eo_2.html) [Ĉefpaĝo](eo_index.html) [Sekva paĝo](eo_4.html) \ No newline at end of file diff --git a/pages/tokipona/eo_4.md b/pages/tokipona/eo_4.md new file mode 100644 index 0000000..99bcabb --- /dev/null +++ b/pages/tokipona/eo_4.md @@ -0,0 +1 @@ +% Tokipono paĝo 4 - ho ve! pli da vortoj % /dev/urandom % julio 2022 La vortlisto de ĉi tiu paĝo: | vorto | signifo | |---------|--------------------------------------| | jo | havi, teni, porti, enhavi | | kala | fiŝo, akva besto, marbesto | | kasi | planto, herbo, (planta) folio | | pipi | insekto, araneo, eta besto | | sitelen | simbolo, bildo, skribi, desegni | | toki | paroli, komunikado, lingvo | | waso | birdo, fluganta besto | | ma | tero, lando, ekstera loko, teritorio | | kiwen | malmolaĵo, metalo, ŝtono, solida | | ko | argilo, pasto, pulvoro, duonsolidaĵo | Ĉi tiu paĝo traktas nur dek novajn vortojn kaj kelkajn simplajn konceptojn. > jan pali li telo e kasi. - La laboristo akvumas la plantojn. > jan wawa li jo e kiwen suli. - La fortulo portas grandajn ŝtonojn. > telo suli li jo e kala. - La maro/oceano ("granda akvo") enhavas fiŝojn. > mi sitelen e toki sina. - Mi skribas viajn diraĵojn. > waso lili li moku e pipi. - La malgranda birdo manĝas insektojn. > ma tomo mi li suli. - Mia urbo ("doma peco da tero") estas granda. ## Temoj de konversacio > %averto% > Ne estas interkonsento pri la plej ĝustaj dirmanieroj, > sed ĉiu havas avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Ĉio en ĉi tiu sekcio temas > pri "dialektaj malsamaĵoj", kaj la opinioj de la aŭtoroj venos poste. Ekzistas du oftaj manieroj por specifi la temon de konversacio, kiam oni uzas la vorton "toki". La pli simpla maniero, instruita en la kurso "o kama sona e toki pona!", estas specifi la temon kiel adjektivon: > ona li toki meli. -- Ili parolas pri virinoj. ("Ili faras virinan paroladon.") Tamen, tio fariĝas malklara, kiam oni donas verajn adjektivojn al "toki". Ĉu "toki ike" signifas "paroli malbone" aŭ "paroli pri malbono"? La oficiala libro restas sufiĉe malklara pri ĉi tiu temo, sed ĝi uzas "toki e ijo" por signifi "komuniki aferojn" kaj "toki wawa" por "atesti" ("paroli forte") kaj ne "paroli pri forto". La plej vaste uzata metodo, kiu estas ankaŭ ofte trovata en la Tokipona komunumo, estas objektigo de la temo: > sina toki e kala. -- Vi parolas pri fiŝoj. Kvankam iuj konsideras tion kiel strangan uzon de la partikulo "e", ĉi tiu dirmaniero estas malpli ambigua kaj pli fleksebla. Por plia klareco, mi uzos ĉi tiun manieron dum la resto de la kurso. Sonja Lang uzas la prepozicion "lon" ĉi tiam: > mi toki lon ijo. -- Mi parolas pri io. ## Ekzemplaj frazoj Jen kelkaj frazoj, kiuj uzas interesajn esprimojn. > jan pali li toki utala e tomo mi. - La laboristo kritikas ("parolas batale") > pri mia domo. > ona li toki ike e jan pona mi. - Ili insultas mian amikon. ("Ili parolas > malbone pri mia amiko.") Eblas uzi plurajn verbojn kaj plurajn objektojn en unu frazo kiam oni aldonas partikulon "li" aŭ "e" antaŭ la sekvantaj verboj aŭ objektoj. > meli li toki e soweli, e waso. - Virino parolas pri terbestoj kaj birdoj. > jan pali li pona e ilo, li lukin e lipu. - Laboristo riparas la aparaton kaj > rigardas (legas) dokumenton. ## Esprimoj La vorto "toki", memstare uzata, estas ofta saluto: > toki! -- Saluton! ## Dialektaj malsamaĵoj > %info% > Ĉi tiu parto de la dokumento priskribos, kiel tokiponaj kursoj malsame klarigas > kelkajn ideojn. Se la subjekto estas "mi" aŭ "sina" (kaj tial ne havas la partikulon "li"), estas du manieroj por aldoni plian verbon. * La oficiala libro ("pu") proponas, ke oni simple uzu du frazojn: > mi pali. mi moku. - Mi laboras kaj manĝas. * La videa kurso "12 days of sona pi toki pona" tamen proponas, ke oni aldonu "li"-partikulon (same kiel la kurso "o kama sona e toki pona!"): > mi pali, li moku. - Mi laboras kaj manĝas. ## Ekzercoj Penu nun kompreni ĉi tiujn frazojn. * mi moku ala e soweli. * jan pona sina li toki e ma, e telo. * jan suli li lukin e ma tomo, li sitelen e ijo. * ma li jo e kasi ike. * pipi lili li suli, li pona. Kaj penu traduki ĉi tiujn frazojn en Tokiponon. * Via urbo ne havas laboristojn. * Mia edzo ne laboras, kaj (nur) manĝas kaj batalas. * My homeland ("devena lando") is large. * Via pentraĵo aspektas bone. * Mia amiko havas fiŝojn kaj fruktojn kaj faras bonajn manĝaĵojn. [Respondoj](eo_answers.html#p4) [Antaŭa paĝo](eo_3.html) [Ĉefpaĝo](eo_index.html) [Sekva paĝo](eo_5.html) \ No newline at end of file diff --git a/pages/tokipona/eo_5.md b/pages/tokipona/eo_5.md new file mode 100644 index 0000000..791e657 --- /dev/null +++ b/pages/tokipona/eo_5.md @@ -0,0 +1 @@ +% Tokipono paĝo 5 - jen tio ĉi % /dev/urandom % julio 2022 La vortlisto de ĉi tiu paĝo: | vorto | signifo | |---------|---------------------------------------| | ante | malsama, ŝanĝita, ŝanĝi | | awen | resti, daŭri, elteni, teni, protekti | | en | kaj (kombinas subjektojn) | | kalama | sono, bruo, soni | | kulupu | grupo, komunumo, socio | | lape | dormi, resti | | mute | multaj, pli, kvanto, tre | | ni | ĉi tio, ĉi tiu | | pakala | rompi, eraro, (ĝenerala sakraĵo) | | seli | fajro, varmo, ĥemia reago | Antaŭ ol aliri al tute novaj tipo de vortoj kaj gramatikaĵoj, ni plenigu iujn truetojn en via scio. Per la vorto "en" oni povas kombini plurajn subjektojn en unu frazo: > mi en sina li moku. -- Vi kaj mi manĝas. Sciu, ke oni _ne_ uzu ĝin por kombini plurajn verboj aŭ objektojn -- mi klarigos kiel ĝuste fari tion en la [paĝo 4](eo_4.html). Per la vorto "mute" oni povas specifi, ĉu la subjekto (aŭ objekto) estas singulara aŭ plurala. > jan utala mute -- multaj soldatoj > mi mute -- ni Jen kelkaj ekzemplofrazoj: > jan lili mute li lape. -- La infanoj dormas. > kiwen suli li pakala e tomo lipu. -- Granda ŝtono difektis la bibliotekon > ("libran domon"). > mi pakala lili. -- Mi eraretis. > ilo sina li kalama mute ike. -- Via ilo faras multe da aĉa bruo. ## La vorto "ni" La plej simpla maniero uzi la vorton "ni" estas por signifi "ĉi tio" aŭ "ĉi tiu": > kulupu ni li pona mute. -- Ĉi tiu komunumo estas bonega ("multe bona"). Tamen, ĝi havas multe pli da utilo ol nur tio. Oni povas uzi la vorton "ni" ankaŭ por fari pli komplikajn frazojn. Oni povas uzi ĝin por paroli pri tio, kion aliaj homoj diras (aŭ eĉ por citi ilin, depende de kunteksto): > jan lili li toki e ni: sina pona. -- La infano diris, ke vi estas bona. > ona li toki e ni: "toki! sina pona lukin." -- Ŝi/li diris: "Saluton! Vi > aspektas bele." Aŭ eblas uzi ĝin por doni eĉ pli detalajn priskribojn de subjektoj aŭ objektoj. > jan pali ni li pali e tomo mi: ona li jo e kiwen mute. -- La laboristo, kiu > havas multajn ŝtonojn, faris mian domon. ("Ĉi tiu laboristo faris mian domon: > ŝi/li havas multajn ŝtonojn.") ## Dialektaj malsamaĵoj > %info% > Ĉi tiu parto de la dokumento priskribos, kiel tokiponaj kursoj malsame klarigas > kelkajn ideojn. Ne estas interkonsento pri tio, ĉu eblas uzi "en" en frazpartoj, kiuj uzas la partikulon "pi" (kiun mi klarigos en [paĝo p](eo_9.html)). Krome, Sonja Lang mem diris, ke uzi "en" por kombini plurajn objektojn "ne estas tute malĝuste"([1][mapona_en]), sed por klarigi plu, tio estas nur maleleganta stilo. [mapona_en]: https://discord.com/channels/301377942062366741/301377942062366741/640764719614918656 ## Ekzercoj Penu nun kompreni ĉi tiujn frazojn. * kulupu sina li ante mute. * jan ike li pakala e ilo mi. * mi pali e tomo ni. * jan utala pona mute li awen e kulupu ni. * kulupu suli li awen, li suli e ona. Kaj penu traduki ĉi tiujn frazojn al Tokipono. * Varma manĝaĵo estas tre bona. * Dormantaj infanoj ne bruas. * La (multaj) laborantoj diris, ke ili estas fortaj kaj fortikaj. * Vi aspektas malsame. * Ĉi tiu domo tenas la varmon. [Respondoj](eo_answers.html#p5) [Antaŭa paĝo](eo_4.html) [Ĉefpaĝo](eo_index.html) [Sekva paĝo](eo_6.html) \ No newline at end of file diff --git a/pages/tokipona/eo_6.md b/pages/tokipona/eo_6.md new file mode 100644 index 0000000..2fd5eb5 --- /dev/null +++ b/pages/tokipona/eo_6.md @@ -0,0 +1 @@ +% Tokipono paĝo 6 - prepozicioj kaj lokoj % /dev/urandom % julio 2022 La vortlisto de ĉi tiu paĝo havos du grupojn. Prepozicioj: | vorto | signifo | |---------|----------------------------------| | kepeken | per, uzi | | lon | en, ĉe, sur, vera, nuna, ekzisti | | sama | sama, simila, kiel, frat(in)a | | tan | ekde, el, pro, kaŭzo, kialo | | tawa | al, por, mov(iĝ)anta, el vidpunkto de| Kaj normalaj vortoj (kiuj rilatas al lokoj ĉi-okaze): | vorto | signifo | |---------|----------------------------------| | sewi | supro, supra, ĉielo, dia, sankta | | noka | piedo, kruro, malsupra, suba | | poka | kokso, flanko, apud, proksima | | monsi | malantaŭo, dorso, pugo | | sinpin | vizaĝo, antaŭo, plej antaŭa, muro| Prepozicioj estas vortoj, kiuj rilatas al aliaj partoj de la frazo por esprimi lokon aŭ tempon (plia klarigo pri tio en posta leciono) aŭ specifan detalon pri la ago. En Tokipono, oni uzas la vortojn "kepeken", "lon", "sama", "tan" kaj "tawa" kiel prepoziciojn, kaj tiam oni metas ilin je la fino de frazo sen iu ajn alia partikulo. Jen kelkaj ekzemploj de ĉiuj el la kvin vortoj, uzataj kaj kiel prepozicioj kaj kiel normalaj vortoj: > mi pona e tomo kepeken ilo mi. -- Mi riparas la domon per miaj iloj. > mi toki kepeken toki pona. -- Mi parolas per Tokipono. > sina kepeken e ilo sitelen. -- Vi uzas skribilon/pentrilon. > mi lon tomo sina. -- Mi estas en via domo. > jan ike li kalama mute lon tomo lipu. -- Malbonulo multe bruas en la biblioteko. > ona li toki e ijo lon. -- Li/ŝi/ili parolas la veron ("parolas pri aferoj, > kiuj ekzistas"). > mi en sina li sama. -- Mi kaj vi estas similaj. > meli sama mi li pona. -- Mia fratino estas bona. > kiwen lili li sama lukin pipi. -- La ŝtoneto aspektas kiel insekto. > mi lape tan ni: mi jo ala e wawa. -- Mi dormas, ĉar mi ne havas energion. > mi tawa tan tomo mi. -- Mi foriras de mia domo. > ona li awen lon tomo lipu. -- Ili restis en la biblioteko. > tomo tawa mi li pona. -- Mia aŭto ("movanta ĉambro/konstruaĵo") estas bona. > mi tawa tomo moku. -- Mi iras al la restoracio ("manĝa domo, manĝejo"). Oni uzas la vorton "tawa" ankaŭ por esprimi vidpunkton. > sina pona tawa mi. -- Mi ŝatas vin. ("Vi plaĉas/bonas al mi.") > %averto% > Ĉar "tawa" povas esti aŭ adjektivo aŭ prepozicio, kelkaj frazoj povas > fariĝi dusencaj. Ekzemple, "tomo tawa mi" povas signifi "mia aŭto" kaj "domo, > laŭ mia vidpunkto". La dezirata signifo dependos de la kunteksto. Kaj jen kelkaj ekzemploj de la vortoj indikantaj lokon: > waso mute li lon sewi. -- Multaj birdoj estas en la ĉielo. > mi awen lon tomo mi. -- Mi restas en mia domo. > mi toki tawa jan sewi. -- Mi parolas al (dio/anĝelo/sankta individuo/(eble > laŭvorte) homo en la ĉielo). > mi tawa kepeken noka mi. -- Mi iras piede ("per miaj piedoj"). > kiwen lili li lon noka mi. -- Malgranda ŝtono estas sub mi. > mi tawa lon poka sina. -- Mi iras apud vi. > jan poka li ike tawa mi. -- La najbaro malplaĉas al mi. > poka mi li pakala. -- Mia kokso/flanko estas rompita. > ona li lon monsi sina. -- Ili estas malantaŭ vi. > jan utala mute li lon sinpin mi. -- Soldatoj staras antaŭ mi. > lipu suli li lon sinpin ni. -- Grava dokumento estas sur tiu muro. > sinpin ona li pona lukin. -- Ŝia/lia vizaĝo aspektas bone. ## Esprimoj Estas du malsamaj manieroj por ĝisi homojn. Se oni foriras, oni diras: > mi tawa! -- Ĝis! (laŭvorte "Mi iras.") Se iu alia foriras, oni diras: > tawa pona! -- Ĝis! ("Bonan iradon!") Fakte, multaj vortoj estas uzataj kiel salutoj. > moku pona! -- Bonan apetiton! ("Bonan manĝadon/manĝaĵon!") > lape pona! -- Bonan nokton! ("Bonan dormadon!") Estas ankaŭ esprimo, kiu rolas kiel multaj pozitivaj esprimoj, de "dankon" al "paco estu ĉe vi": > pona tawa sina! (laŭvorte "Bonon al vi!") ## Dialektaj malsamaĵoj > %info% > Ĉi tiu parto de la dokumento priskribos, kiel tokiponaj kursoj malsame klarigas > kelkajn ideojn. * La oficiala libro uzas pli vastan signifon de "lon", kiu inkluzivas ankaŭ "kun". Ekzemple, "Mi parolas en Tokipono" havas la tradukon "mi toki lon toki pona". Tio ne ŝajnas esti ofta uzado de la vorto. * La oficiala libro uzas "noka" por signifi kaj "piedo" kaj "malsupra". Tio estas relative nova uzmaniero, kaj multaj aliaj kursoj preferas "anpa" anstataŭ "noka" por diri "malsupra" (kaj uzas "noka" nur por "kruro/gambo" aŭ "piedo".) Mi klarigos la vorton "anpa" en [paĝo 7](eo_7.html). * Fojfoje, vortoj kiel "kepeken" kaj "tawa" povas esti uzataj kaj kiel prepozicioj ("per", "al") kaj kiel verboj ("uzi", "movi"). La oficiala libro donas ekzemplon de "kepeken", kie ĝi estas uzata kiel verbo: > o kepeken ala ilo ike. -- Ne uzu malbonajn ilojn. En la tokipona komunumo, oni ankoraŭ ofte aldonas la partikulon "e" kiam la vorto rolas kiel transitiva verbo anstataŭ kiel prepozicio: > mi kepeken e ilo. -- Mi uzas ilojn. (Ankaŭ la kurso "o kama sona e toki pona!" preferas ĉi tiun metodon.) La diferenco estas, ke en la antaŭa ekzemplo la objekto ("ilo ike") venas tuj post la esprimo "kepeken ala", kaj en la posta ekzemplo "kepeken" havas "e" post si, kiel ĉe transitivaj verboj. Tiu ĉi kurso uzos la duan metodon, ĉar ĝi estas malpli ambigua kaj ebligas pli da gramatikaĵoj (ekzemple, eblas pli klare aldoni modifilojn post "kepeken"). Sed en plej multaj tiaj frazoj, uzado aŭ neuzado de "e" ne kaŭzus ambiguecon. ## Ekzercoj Penu nun kompreni ĉi tiujn frazojn. * ona li toki tawa mama mije ona kepeken ilo toki. * moku suwi li ike tawa mi. * ma mama mi li utala e ma poka. * meli sama sina li jan pona mi. * pipi lili li lon sinpin sina. Kaj penu traduki ĉi tiujn frazojn al Tokipono. * Vi rompis mian aŭton. * La viro manĝigas ("donas manĝaĵon al") la infanojn. * Mi malŝatas ĉi tiun babilejon ("parolan ĉambron/konstruaĵon"). * Mi riparis la domon pro vi. * Ili legas librojn en la biblioteko. [Respondoj](eo_answers.html#p6) [Antaŭa paĝo](eo_5.html) [Ĉefpaĝo](eo_index.html) [Sekva paĝo](eo_7.html) \ No newline at end of file diff --git a/pages/tokipona/eo_7.md b/pages/tokipona/eo_7.md new file mode 100644 index 0000000..992479a --- /dev/null +++ b/pages/tokipona/eo_7.md @@ -0,0 +1 @@ +% Tokipono paĝo 7 - ekkrioj, demandoj, ordonoj kaj nomoj % /dev/urandom % julio 2022 La vortlisto de ĉi tiu paĝo: | vorto | signifo | |-------|----------------------------------| | a | (emocia ekkria vorteto) | | anu | aŭ | | mu | (iu ajn bleko de besto) | | o | (por alparoli kaj ordoni) | | seme | kio? (por demandoj) | | vorto | signifo | |-------|----------------------------------| | kute | aŭskulti, aŭdi, obei, orelo | | nimi | vorto, nomo | | lawa | kapo, gvidi, posedi, regi, ĉefa | | anpa | humila, modesta, dependa, konkeri/venki, klini malsupren | | insa | eno, interno, centro, ventro | ## Notoj pri la vortoj La verbaj signifoj de "anpa" ŝajnas rekte kontraŭaj, sed la praktika signifo ŝanĝiĝas depende de la vorto, kiu sekvas ĝin. Kiam oni uzas "anpa" kiel transitivan verbon per "e" antaŭ rekta objekto, tiam tio signifas "konkeri" aŭ "venki": * jan wawa li anpa e jan utala ike. -- La fortulo venkis la malbonan soldaton. Tamen, kiam oni uzas "anpa" netransitive, sen rekta objekto, aŭ kun prepozicio kiel "tawa", tiam tio signifas "klini sin": * jan pali li anpa tawa jan lawa. -- La laboranto klinis sin al la ĉefo. Sole, la vorto "anu" signifas "aŭ": > ona li pona mute anu ike mute. mi sona ala. -- Ĝi estas tre bona aŭ tre malbona. Mi ne scias. ## Ekkrioj kaj ordonoj La vorto "a" estas emocia interjekcio; ekkria vorteto uzata por emfazi aŭ por aldoni emocion al frazo. Kutime, oni metas ĝin je la fino de frazo, aŭ ĝi memstare rolas kiel frazo. > sina suwi a! -- Ho, vi tiel ĉarmas! Pli precize, oni indikas ridadon per la frazo "a a a!" (ha ha ha!). La vorto "mu" anstataŭas ĉian sonon faritan de ĉia besto. Oni uzas la vorton "o" por alparoli homojn kaj por doni ordonojn. Se ĝi staras sole je la komenco de frazo, la resto de la frazo fariĝas ordono. > o kute e mi! -- Aŭskultu min! Kiam oni uzas ĝin post substantiva frazparto, ĝi alparolas personon. > sina o! -- He, vi! > jan ale o! -- Ho, ĉiuj! Eblas kunigi ambaŭ uzojn. > jan pali o, kepeken e ilo awen! -- Laboranto, uzu protektilojn! ## Demandoj Ekzistas du manieroj fari demandojn en Tokipono. Por fari simplan ĉu-demandon, oni anstataŭigu la pridemandatan vorton per la strukturo "[vorto] ala [vorto]". > sina pona ala pona? -- Ĉu vi enordas? ("Ĉu vi bonas?") Ne ekzistas vortoj por "jes" kaj "ne", do por respondi pozitive oni ripetas la demandatan vorton, kaj por respondi negative, oni aldonas "ala". > pona. -- Jes. > pona ala. -- Ne. (Mi aŭdis, ke ĉi tiu strukturo estas simila al tiu de la mandarena.) > ona li pali ala pali? -- Ĉu ŝi/li laboras? > jan lili li moku ala moku? -- Ĉu la infanoj manĝas? Alternative, anstataŭ tio, oni povas aldoni "anu seme" ("aŭ kio?") je la fino de la frazo. > sina pona anu seme? -- Ĉu vi enordas? Por ne-ĉuaj demandoj, faru normalan frazon kaj metu "seme" tien, kie vi petas informon: > sina pali e seme? -- Kion vi faras? ("Vi faras kion?") > jan seme li pakala e ona? -- Kiu rompis ĝin? ("Kiu persono rompis ĝin?") > ijo ni li seme? -- Kio estas ĉi tiu objekto? ("Ĉi tiu objekto estas kio?") > sewi li laso tan seme? -- Kial la ĉielo estas blua? ("Ĉielo bluas pro kio?") ## Nomoj (propraj adjektivoj) Ĝis nun en ĉi tiuj paĝoj, nur Tokiponaj vortoj uziĝas por paroli pri aferoj kaj personoj. Sed ĉi tio ja ne sufiĉas por voki iun uzante ties nomo. Por personaj nomoj, Tokipono ofte uzas tiel nomate "neoficialajn vortojn." Plej ofte temas pri nomoj de personoj, urboj, landoj, ktp laŭ la devena lingvoj, adaptitaj al la elparolmaniero de Tokipono. Malkiel ĉiuj vortoj Tokiponaj, la unua litero estas majuskla. Neoficialaj vortoj ĉiam estas adjektivaj. Pro tio, ĉiam staras antaŭ ili substantivo aŭ substantiva frazo, kiu tipigas la nomon. > jan Mimi -- (la persono) Mimi > ma Kanata -- (la lando) Kanado > toki Inli -- (la lingvo) angla > ma tomo Napoli -- (la urbo) Napolo Plue, la neoficialaj vortoj povas servi por adjektivoj: > jan Kanata -- persono Kanada Estas pluraj manieroj adapti propralingvajn nomojn al la sonoj de Tokipono, do povas okazi, ke ekzistas pluraj tokiponigoj de la sama nomo de urbo aŭ lando. (Kvankam ekzistas vortaroj, kiuj enhavas listojn de tokiponaj nomoj de landoj, urboj kaj lingvoj.) Parolantoj de Tokipono rajtas libere elekti sian propran tokiponan nomon. Aŭ oni adaptas la nomon el sia propra denaska lingvo al Tokipono, aŭ oni elpensas ion novan. > %info% > Eble vi rimarkis, ke nomoj de homoj havas "jan" antaŭ si. Homoj el la tokipona > komunumo povus fojfoje referi al si per sia tokipona nomo, eĉ kiam ili uzas > alian lingvon. Tiuokaze ili daŭre metas "jan" je la komenco. > %info% > La [paĝo 7a](eo_7a.html) enhavas pli da informoj pri tio, kiel oni faru > proprajn adjektivojn. > %averto% > Kvankam ĉi tio ne estas la plej ĝusta eblo, oni povas senprobleme ne uzi > tokiponigitan nomon kaj simple elparoli aŭ literumi la nomon tiel, > kiel en la propra lingvo (aŭ la lingvo de la priparolata persono). > Ekzemple, se iu nomiĝas Robert, oni povas nomi tiun "jan Lope" _aŭ_ "jan > Robert". ## Ekzemploj > o toki ala a! -- Silentu! ("Ne parolu!") > sina pali ala pali e ni? -- Ĉu vi faris tion? > mi jan Antu. mi lon ma Mewika. -- Mi estas Andrew. Mi loĝas en Usono. > nimi sina li seme? -- Kio estas via nomo? > jan lawa mi li ike mute. -- (Mia ĉefo / nia gvidanto) estas tre malbona. > jan Lopin o, toki! -- Saluton, Robin! ## Ekzercoj Penu nun kompreni ĉi tiujn frazojn. * jan Lisa o, moku ala e kili ni a! * kulupu Kensa li anpa e kulupu ale ante. * o toki insa ala e ni: jan pali li anpa tawa jan lawa. * sina pali e ni tan seme? * insa mi li pakala. o pona e mi a! Kaj penu traduki ĉi tiujn frazojn al Tokipono. * Mi pensas, ke Dio ne ekzistas. * Ne bruu en la biblioteko. * Mia ĉefo diras, ke mi ne dormu en la laborejo. * Via frato aspektas ĝuste kiel vi. * Ne iru eksteren. [Respondoj](eo_answers.html#p7) [Antaŭa paĝo](eo_6.html) [Ĉefpaĝo](eo_index.html) [Sekva paĝo](eo_8.html) \ No newline at end of file diff --git a/pages/tokipona/eo_7a.md b/pages/tokipona/eo_7a.md new file mode 100644 index 0000000..054ef2c --- /dev/null +++ b/pages/tokipona/eo_7a.md @@ -0,0 +1 @@ +% paĝo 7a - farado de propraj adjektivoj en Tokipono % /dev/urandom % julio 2022 Antaŭ ol lerni kiel tokiponigi nomojn, unue oni sciu kiel funkcias la fonologio de Tokipono. La lingvo konsistas el serio de silaboj, kiuj sekvas la sistemon \(K\)V\(N\). Tio signifas, ke ĉiu silabo konsistas el nedeviga konsonanto, poste vokalo, kaj post tio nedeviga nazalo (la sono "n"). Krome, la sinsekvoj "ji", "ti", "wo" kaj "wu" iĝas "i", "si", "o" kaj "u". Jen tabelo de ĉiuj eblaj silaboj. | a | e | i | o | u | an| en| in| on| un| |:-:|:-:|:-:|:-:|:-:|:-:|:-:|:-:|:-:|:-:| | a | e | i | o | u | an| en| in| on| un| |ja |je | |jo |ju |jan|jen| |jon|jun| |ka |ke |ki |ko |ku |kan|ken|kin|kon|kun| |la |le |li |lo |lu |lan|len|lin|lon|lun| |ma |me |mi |mo |mu |man|men|min|mon|mun| |na |ne |ni |no |nu |nan|nen|nin|non|nun| |pa |pe |pi |po |pu |pan|pen|pin|pon|pun| |sa |se |si |so |su |san|sen|sin|son|sun| |ta |te | |to |tu |tan|ten| |ton|tun| |wa |we |wi | | |wan|wen|win| | | Alia regulo estas, ke vokalo ne sekvu alian vokalon, kaj ke ne estu "n"-sono antaŭ "m" aŭ alia "n". > %info% > La regulo, kiu malpermesas "n" antaŭ "m" aŭ "n", ne estas menciita en la > oficiala libro, sed ĉiuj landonomoj proponitaj en ĝi sekvas ĉi tiun regulon > (ekzemple Birmo/Mjanmao estas "ma Mijama", ne "ma Mijanma"). Oni anstataŭigas konsontantojn, kiuj ne ekzistas en Tokipono, per similaj sonoj. Ekzemple, Romo (Roma) iĝas "ma tomo Loma" kaj Ĝakarto (Jakarta) iĝas "ma tomo Sakata". | konsonanto | tokiponen | |:----------:|:--------------------------------| | j | y | | k | k, g, fojfoje h, franca r | | l | l, r | | m | m | | n | n, silabfina m | | p | p, b, f, fojfoje v | | s | s, z, ĝ, ĉ, ĉ, ĵ, c, ks | | t | t, d | | w | v, ŭ, fojfoje r | Kiam estas pluraj sekvaj konsonantoj aŭ vokaloj, oni plej bone forigu unu el ili, sed alternative, oni povas aldoni kroman silabon. Se vi aldonas silabon por vokala sono, kutime aperas "j" aŭ "w" konsonanto, ĉar ili havas subtilan sonon. (ekzemploj: la kontinento de Azio estas "ma Asija" kaj la lando de Eritrea estas "ma Eliteja"). Se vi aldonas silabon por konsonanto, la vokalo estas aŭ tiu de la lasta silabo aŭ "u" (ekzemploj: Islando (Ísland) estas "ma Isilan" kaj Skotlando estas "ma Sukosi"). Por nomoj de urboj, plej bone estas, se oni elparolas ĝin same kiel homoj _en_ tiu urbo. Ekzemple, la urbo de Toronto, Kanado estas skribita en la oficiala libro kiel "ma tomo Towano", ne "ma tomo Tolonto". Nomojn por landoj oni povas derivi per la genitivo kazo aŭ la formoj uzataj por aludi la homojn de ilia lando aŭ la lingvo. Ekzemple, la nomon denaskan por Japanio oni elparolas kiel "Nippon", sed la nomo por Japanoj kaj la lingvo estas "Nihonjin" kaj "Nihongo" respektive. La postaj du estas uzataj por krei la neoficialan vorton "Nijon". Simile, la nomo por Svedio estas "Wensa", de "svenska" ("Swedish"). Se lando aŭ urbo havas ofte uzatan mallongigon aŭ inicial-nomon, neoficiala vorto povas deveni de tio. Ekzemple, Los Angeles (L.A.) estas "ma tomo Ele" kaj la Unuiĝinta Reĝlando (U.K.) estas "ma Juke". Ĉi tiu regulo taŭgas ankaŭ por aliaj lingvoj -- ekzemple, la Sovetunio (СССР,"es-es-es-er") estus "ma Sesesele". Regulo sekvata de iuj estas tio, se la rezulta neoficiala vorto ŝajnas ekzakte kiel denaska tokipona vorto, la neoficiala vorto estas ŝanĝita. Ekzemple, la nomo "Mary" (de kiu "meli" estas jam derivita) estas kutime ŝanĝita al "jan Mewi" anstataŭe por eviti konfuzon. Estas aliaj reguloj, kaj iliaj interpretoj malsimilas. La oficiala libro havas propran liston, kiu estas malpli longa, sed malpli kompleta. [Reen al paĝo 7](eo_7.html) [Ĉefpaĝo](eo_index.html) \ No newline at end of file diff --git a/pages/tokipona/eo_8.md b/pages/tokipona/eo_8.md new file mode 100644 index 0000000..f6c45f5 --- /dev/null +++ b/pages/tokipona/eo_8.md @@ -0,0 +1 @@ +% toki pona paĝo 8 - lingvo bunta % /dev/urandom % julio 2022 La vortprovizo por ĉi tiu paĝo: | vorto | signifo | |-------|----------------------------------| | kule | koloro, bunta | | jelo | flava (kaj ĝia nuancoj) | | laso | blua, verda (kaj ilia nuancoj) | | loje | ruĝa (kaj ĝia nuancoj) | | pimeja| nigra, malhela | | walo | blanka, hela | | nasa | nekutima, stranga, freneza, ebria| | jaki | malpura, aĉa, venena | | moli | morto, morti | | unpa | seksa (aŭ geedziĝa) rilatoj | ## Koloroj En Tokipono, estas kvin bazaj koloraj vortoj: "loje" (ruĝa), "jelo" (flava), "laso" (blua kaj verda), "pimeja" (nigra) kaj "walo" (blanka). Ĉi tiuj vortoj povas kombiniĝi reciproke, aŭ vortoj kiuj rilatas al natura aferoj, por fariĝi aliaj nuancoj: > laso sewi -- blua ("ĉiela verda/blua") > laso kasi -- verda ("planta verda/blua") > loje jelo -- oranĝkolora ("flava ruĝa") > jelo pimeja -- bruna ("malhela flava") > walo pimeja -- griza ("malhela blanka") > loje walo -- rozkolora ("hela ruĝa") ## Ekzemplaj frazoj > kili loje lili li pona tawa mi. -- Mi ŝatas malgrandaj ruĝaj fruktoj (fragoj/framboj?). > jan lili li pana e ko jaki tan monsi ona. -- La infano kakis sin. > jan Simu o, mije li moli. -- Li estas morta, Ĝim. > tomo ni li jo e jaki mute. ni li ike tawa mi a! -- Ĉi tiu ĉambro estas kovrita per > materialaĉoj. Mi ne ŝatas ĝin. > mije mi li unpa ala e jan ante. -- Mia edzo estas fida ("ne amoras kun aliaj homoj"). ## Komparaj frazoj Dum estas vortoj tokiponaj por "bona" aŭ "malbona", ne estas "pli bona" aŭ "pli malbona". Dum estas vortoj por "multo" kaj "malmulto", ne estas "pli multe" aŭ "pli malmulte". Por fari komparan frazon, vi anstataŭ dividas ĝin en du frazojn: > mi wawa. sina wawa lili. -- Mi estas pli forta ol vi. (Mi estas forta. > Vi estas iomete forta.) Kompreneble, la grado de komparo povas esti alĝustigita por ŝanĝi la amplekson de la adjektivoj. > mi wawa mute. sina wawa ala. -- Mi estas multe pli forta ol vi. (Mi estas tre forta. > Vi estas malforta.) ## Ekzercoj Nun, penu solvi la signifon de ĉi tiuj frazoj. * kule loje li pona tawa mi. * o pana e telo kili jelo tawa mi. * kasi kule sina li pona lukin tawa mi. * mi moku ala e telo nasa. * o moli ala e ona a! Kaj penu traduki la sekvajn frazojn en Tokiponon. * Via domo estas pli granda ol mia. * Mi ŝatas bluajn florojn pli ol ruĝajn florojn. * Ho, aĉa! Ĉi tiu manĝaĵo estas terura! * Mi estas en la ruĝa domo. * La ebria homo ne aŭskultas min. [Respondoj](answers.html#p8) [Antaŭa paĝo](7.html) [Unua paĝo](index.html) [Sekva paĝo](9.html) \ No newline at end of file diff --git a/pages/tokipona/eo_9.md b/pages/tokipona/eo_9.md new file mode 100644 index 0000000..73d5257 --- /dev/null +++ b/pages/tokipona/eo_9.md @@ -0,0 +1 @@ +% toki pona page 9 - kompleksa adjektivoj kaj kuntekstoj % /dev/urandom % julio 2022 La vortprovizo por ĉi tiu paĝo: | vorto | signifo | |-------|----------------------------------| | pi | "de" (regrupigas adjektivojn/adverbojn) | | la | "se/kiam" (prezentas kuntekston) | | luka | mano, brako | | linja | longa fleksebla objekto, ŝnuro, haro | | palisa| longa solida objekto, branĉo, bastono | | selo | ekstera formo, ŝelo, haŭto, limo | | sijelo| korpo, fisika stato, torso | | len | ŝtofo, vestaĵo, tavolo de privateco | | lete | malvarma, kruda | | musi | amuzanta, arta, amuza, ludo | Nun estas tempo por prezenti du aliajn partiklojn en ĉi tiu lingvo: "pi" kaj "la". ## pi La vorto "pi" servas por kunigi plurajn adjektivojn aŭ adverbojn. Normale, ĉiuj modifiloj en frazo rilatas al la unua vorto. Ekzemple: > jan wawa -- forta homo > jan wawa ala -- neniuj fortaj homoj Se vi bezonas diri "malfortaj homoj", vi bezonas neigi "wawa", sed ne "jan". Tie estas kie "pi" fariĝas utila: > jan pi wawa ala -- malforta(j) homo(j) ("de nenia forteco") Ĉi tio eblas ankaŭ por aliaj vortoj: > jan wawa mute -- multaj fortaj homoj > jan pi wawa mute -- tre forta(j) homo(j) Ĝi estas utila por oftaj frazoj: > jan toki utala -- parolanta soldato > jan pi toki utala -- kritikisto > %informo% > Se vi preferus uzi la "toki [adjective]" strukturon por priskribi temojn de > konversacio (vidu [paĝo 4](4.html) por tio), tial "pi" estus taŭga por > klarigi temojn de pluraj vortoj: > > > sina toki pi ma tomo mama sina. -- Vi parolas pri via hejmurbo. > ### pi kun koloroj Ankaŭ, "pi" ofte estas uzata por plurvortaj koloroj (ĉi tiuj estas priskribitaj en la [paĝo 8](8.html)): > sewi pi pimeja walo li ike tawa mi. -- Mi ne ŝatas grizajn ĉielojn. Mi kredas, ke estas bone ellasi "pi", sed tio povas esti dusenca: > sewi pimeja walo li ike tawa mi. -- Mi ne ŝatas grizajn ĉielojn. Kelkaj homoj povas kompreni tiun lastan alie kiel "ĉieloj, kiuj havas ambaŭ blanka kaj nigra". ### pi kun neoficialaj vortoj La vorto "pi" ankaŭ estas uzata por frazoj, kiuj uzas neoficialajn vortojn. > ma tomo Wasintan li ma tomo lawa pi ma Mewika. -- (la urbeto de) Vaŝingtono estas > la ĉefurbo ("ĉefa urbo") de Usono. > %averto% > Kvankam "pi" ofte estas definita kiel simila al la angla vorto "of", ĝia uzo estas > malsama. Ĝi nur estas necesa kiam vi grupigas plurajn vortojn. > Do, ekzemple, "la lingvo de bono" estas ankoraŭ "toki pona", anstataŭ > "toki pi pona". ## la La vorta "la" kunigas du frazojn por montri kondiĉon kaj kuntekston. > [frazo A] la [frazo B]. > Kuntekste [frazo A], [frazo B]. Plej ofte, la traduko estas simila al: > Se/kiam [frazo A], tiel [sentence B]. Ekzemple: > moku ni li pona la mi pana e ona tawa sina. -- Se ĉi tiu manĝaĵo estus bona, mi donus > ĝin al vi. > ona li moli la ni li ike tawa jan ale. -- Se ili mortus, ĝi estus malbona por > ĉiu. Sed estas aliaj uzoj. Ĝi povas anstataŭi "lon [frazo]" rilate lokon aŭ tempon (pli da informo en la [sekva paĝo](10.html)): > o kalama ala lon tomo lipu. -- Estu trankvila en la biblioteko. > tomo lipu la o kalama ala. -- En la biblioteko, estu trankvila. Ĝi povas prezenti perspektivon, kiel "tawa": > ni li pona tawa mi. -- Ĉi tio estas bona por mi / Mi ŝatas ĝin. > mi la ni li pona. -- (De mia vidpunkto / Laŭ mia opinio), ĉi tio estas bona. Aŭ esti uzata por grupigi plurajn frazojn: > tan ni la... -- Pro tio, ... > ni la... -- En kunteksto de ĉio, ... > %informo% > La uzo de "la" estas tre fleksebla, kaj kelkaj homoj uzas ĝin en okazoj krom > tiuj, kiuj estas menciitaj ĉi-supre. Ĉar Tokipono dependas multe de la > kunteksto, la plej grava regulo estas nur "penu paroli klare". ## Dialektaj diferencoj > %informo% > Ĉi tiu parto de la dokumento priskribas kiel certaj tokiponaj kursoj klarigas > malsame certajn ideojn, aŭ kiel komunumoj malsame uzas ilin. La oficiala libro, diversaj retaj kursoj kaj mia propra stilo malsame metas interpunkciojn en frazoj, kiuj uzas "la". La oficiala libro uzas komon antaŭ "la" kiam ĝi kombinas du frazojn kaj uzas neniun interpunkciojn alie. La "12 days of sona pi toki pona" videoserio uzas nulo interpunkcio en ĉiuj kazoj (kaj la "o kama sona e toki pona!" kurso uzas tiel ankaŭ). Mi persone preferas uzi la komon post "la" pro estetikaj kialoj, sed en ĉi tiu serio, neniu interpunkcio estas uzata. Ĉiuokaze, la ĉeesto aŭ foresto de komoj en Tokipono estas grande estetika, ĉar iliajn funkciojn en la angla kaj aliaj lingvoj (t.e., apartigi subfrazojn, listigi aferojn) oni faras alimaniere en Tokipono, per apartaj frazoj aŭ pliaj partikuloj. ## Ekzercoj Nun, penu kompreni la signifo de tiuj frazoj. * kulupu pi jan mute li ike tawa mi. * tomo ni la mi toki kepeken toki pona, mi toki kepeken toki Inli. * sina moku e soweli lete la ona li ike tawa sijelo sina. * kalama musi ona li pona mute. * sina kepeken ike e ilo la ona li pakala. Kaj penu traduki la sekvajn frazojn en Tokiponon. * Mi ŝatas bluan ĉielon pli ol grizan ĉielon. * Se estas malhele ekstere, restu hejme. * Li estas en la drinkejo ("domo pi freneza akvo"). * La laŭta homo ("homo de grandaj sonoj") diras stranĝajn aferojn. * Tiu blondulino ("virino de blanka haroj") estas bela. * Se vi ne parolus kun homoj, vi ne havus amikojn. [Respondojn](answers.html#p9) [Antaŭa paĝo](8.html) [Unua paĝo](index.html) [Sekva paĝo](10.html) \ No newline at end of file diff --git a/pages/tokipona/eo_answers.md b/pages/tokipona/eo_answers.md new file mode 100644 index 0000000..e3a44ca --- /dev/null +++ b/pages/tokipona/eo_answers.md @@ -0,0 +1 @@ +% Tokipono respondoj % /dev/urandom % julio 2022