lipu-sona/pages/tokipona/eo_x1.md

1 line
11 KiB
Markdown
Raw Normal View History

2022-06-19 00:11:24 +03:00
% Tokipona ĉefa paĝo 1 - malnovaj kaj novaj vortoj % /dev/urandom % julio 2022 Ĉiuj vortoj traktitaj en paĝoj 1 ĝis 12 ankaŭ estas en la oficiala Tokipona libro. Vortoj en [paĝo 13](13.html) estas taksitaj gravaj en la dua oficiala Tokipona libro. Tamen, estas iom da aldonitaj vortoj, kiujn oni aŭ uzis sed kiuj ne aperas en la libro, kaj iuj vortoj poste kreitaj de la Tokipona komunumo. Malsame al "neoficialaj vortoj" uzataj por propraj nomoj (vidu la [paĝon 7](7.html)), ĉi tiujn oni ĝenerale traktas kiel denaske Tokiponaj vortoj kiuj ne havas majusklon. Pli kompleta listo de ĉiuj vortoj Tokiponaj, kiuj iam estis uzitaj, estas en la dokumento ["nimi ale pona"][nap]. [nap]:https://docs.google.com/spreadsheets/d/1t-pjAgZDyKPXcCRnEdATFQOxGbQFMjZm-8EvXiQd2Po Ĉi tiu paĝo, tamen, priskribos ĉiujn vortojn, kiuj laŭ mia vidpunkto, aperas sufiĉe ofte en interreta uzo, kaj la kromajn uzojn de iuj el la oficialaj 120 vortoj en la komunumo. Kompreneble, ĉar la ideo de Tokipona estas malpliigo de la kvanto de vortoj kaj la forigo de nenecesaj ideoj, tiaj uzoj rezultigas iom da diskutado. Mi penos prezenti miajn proprajn opiniojn pri la vortoj en ĉi tiu listo. ## Kunfandiĝintaj vortoj: kin, namako, kaj oko Antaŭ ol la oficiala Tokipona libro estis eldonita, certaj vortoj estis ofte uzataj, sed ili havis signifojn tro similajn aŭ nenecesajn. Sed anstataŭ forigi ilin, ĉi tiuj vortoj fariĝis sinonimoj de aliaj vortoj. La vorto "kin" estas laŭkurse sinonimo por "a". Kvankam "a" estas pli ĝenera esprimo de emocio, "kin" estas uzata kiel emfazo simila al "ankaŭ", "vere" or "fakte" -- ĝi substrekas la laŭvortan signifon de la frazo, anstataŭ la emocian. Mi kredas, ke ĉi tiun signifon jam bone ekzistas en la vortoj "a" (kiel emocia indikilo) kaj "mute" (kiel ia emfazo). La vorton "namako" oni antaŭe uzis por "aldono" aŭ "spico". En la oficiala libro, ĝi listiĝis kiel sinonimo por "sin", kiu signifas "nova", "ekstra" aŭ "aldona". Kvankam la du vortoj ja havas apartajn signifojn, mi personale pensas, ke "sin", precipe kiam ĝi estas uzita kiel substantivo aŭ en substantiva frazo "sin moku" (manĝaĵa aldono), povas esti uzata por esprimi la saman tre bone. La vorto "oko" estas laŭkurse sinonimo por "lukin". Kiam ĉi tiuj estas du apartaj vortoj, "oko" precipe signifis "okulo", kvankam "lukin" signifis "vido" aŭ "vidpovo". Ĉar "kute" signifas ambaŭ "aŭdo" kaj "orelo", ĉi tiu ŝajnas al mi esti la ĝusta decido. (*lipu ku* prezentas ĉi tiujn vortojn kiel konvenajn Tokiponajn vortojn.) ## Forigitaj vortoj Estas ankaŭ iuj vortoj okaze uzitaj en la komunumo, kvankam ili tute foriĝis de la vortaro je la eldono de la oficiala libro. Ni komencu per la pli oftaj vortoj: La vorto "apeja" iam signifis "fio" aŭ "kulpo". Priskribi tiun koncepton nur per la vortoj de la oficiala libro estas iom malfacile, do iuj ankoraŭ uzas ĝin. La vorto "kipisi" havas la signifon "dividi, tranĉi, raboti". Ĉi tiuj signifoj poste unuiĝis en la vortojn "tu" (dividi) kaj "wan" (parto, ero), sed ĝi ankoraŭ ofte estas uzata de la komunumo, kaj ideoj por ĝia signo Sitelenpona estas haveblaj (la plej ofta similas al `%`). La vorto "leko" (verŝajne de la nomo de fabrikanto de ludiloj) signifas "bloko", "kvadrato" aŭ iam "ŝtuparo". Ne estas vorto aŭ frazo, kiu facile anstataŭas ĝin, do ĝin oni ankoraŭ uzas laŭbezone. La vorto "monsuta" signifas "monstro" aŭ "timo". Kiel "apeja", jen plia vorto malfacile priskribita (precipe ĉar oni bezonas multajn vortojn), do nova vorto fariĝis. Kaj jen iuj vortoj kiuj plejparte forgesiĝis nun, sed eble troviĝas en pli malnovaj tekstoj: La vorto "kapa" estis frua vorto por "monto, monteto" kiu poste anstataŭiĝis de "nena". La vorto "kapesi" estis alia kolora vorto por la koloro griza, bruna kaj kelkfoje kafa, sed ĝi foriĝis, ĉar frazoj "pimeja walo" kaj "pimeja jelo" povas signifi grizon kaj brunon facile. La vorto "majuna", kiu signifas "malnova aŭ maljuna", estis alia frua vorto poste foriĝinta. Ĉar oni povas sufiĉe priskribi ĝin per vor