mirror of
https://github.com/mrrpnya/lipu-sona.git
synced 2025-02-13 16:44:39 +00:00
1 line
15 KiB
Markdown
1 line
15 KiB
Markdown
|
% toki pona dictionary
% /dev/urandom
% 2020-07-28
Ĉi tiu estas listo de ĉiuj oficialaj vortoj en Tokipono inkluzivitaj en la paĝoj
1 al 12, alfabete ordigitaj. Vi povas alklaki la vortojn por iri al la
leciono, en kiu ili estas prezentitaj. Ĉiu vorto en la listo havas variajn signifojn
depende de sia gramatika rolo.
La adjektiva difino taŭgas kaj por adjektivoj kaj por adverboj, ĉar la nura
distingo inter ili en Tokipono estas tio, ĉu ili sekvas substantivon aŭ verbon.
Substantivan vorton oni ĉiam povas uzi kiel adjektivon kun la signifo "de [substantivo]".
Ekzemple, "moku soweli" povas signifi "besta manĝaĵo" aŭ "viando", depende de kunteksto.
> %noto%
> Ĉi tio ne estas kopio de la vortaro difinita en la oficiala libro aŭ iu ajn
> alia kurso. Iujn vortojn oni povas uzi kiel partikulojn, krom tiujn en ĉi tiu listo.
> Ĝi ankaŭ listigas iujn nekonvenciajn uzojn de vortoj, kiuj povas
> utili nur kun aliaj vortoj.
>
> Tokipone, vi povas fari viajn proprajn frazojn kaj alternativajn
> signifojn de vortoj, depende de kunteksto. La plej importa regulo estas
> tio, ke oni komprenu vin.
>
---
#### [a](7.html)
* partikulo: (emocia interjekcio, emfazo aŭ konfirmo)
#### [akesi](12.html)
* substantivo: lacerto, reptilio
> %averto%
> La vorto "akesi" signifis "'malbela' besto" ankaŭ, sed la dua
> oficiala Tokipona libro forigis ĉi tiun signifon.
#### [ala](2.html)
* substantivo: nenio
* adjektivo: ne, malplena
* nombro: nulo
#### [alasa](12.html)
* verbo: ĉasi, kolekti
* verbo (nekonvencia): serĉi
* antaŭverbo (nekonvencia): provi, peni (fari ion)
#### [ale/ali](2.html)
* substantivo: ĉio, universo
* adjektivo: ĉiu, abunda
* nombro: ĉio/senfino (simpla sistemo), 100 (malsimpla sistemo)
#### [anpa](7.html)
* substantivo (malnova/ne-pu): malsupra parto
* adjektivo: kliniĝanta, malsupra, humila, dependa
* verbo sen objekto: kliniĝi
* verbo kun objekto: konkeri, venki
#### [ante](5.html)
* substantivo: diferenco, ŝanĝo, (nekonvencia) versio
* adjektivo: diferenca, alia, ŝanĝita
* verbo: ŝanĝi, ŝanĝiĝi
#### [anu](7.html)
* partikulo: aŭ
#### [awen](5.html)
* substantivo (nekonvencia): stabileco, sekureco, atendo
* adjektivo: konservita, sekura, eltenanta, rezistema, atenda, resta
* verbo: konservi, atendi, rezisti, protekti
* antaŭverbo: daŭrigi, plu (fari ion)
#### [e](3.html)
* partikulo: (specifi objekton)
#### [en](5.html)
* partikulo: kaj (kombinas subjektojn)
#### [esun](11.html)
* substantivo: komerco, transakcio, interŝanĝo
* adjektivo: pri komerco/interŝanĝo, komerca
* verbo: komerci, interŝanĝi
#### [ijo](3.html)
* substantivo: aĵo, objekto, afero
* adjektivo: materiala, fizika
#### [ike](1.html)
* substantivo: malbono
* adjektivo: malbona, kompleksa, nenecesa
* verbo (nekonvencia): malbonigi
#### [ilo](3.html)
* substantivo: ilo, maŝino, aparato
* adjektivo: utila, (nekonvencia) elektronika, metala
#### [insa](7.html)
* substantivo: internoj, enhavoj, centro, stomako
* adjektivo: centra, interna, inter
#### [jaki](8.html)
* substantivo: malpuraĵo, malŝparo
* adjektivo: malpura, aĉa, venena, malsana
* verbo: malpurigi
#### [jan](2.html)
* substantivo: homo, homoj, homaro, iu
* adjektivo: homa, personala
#### [jelo](8.html)
* substantivo/adjektivo: (la koloro) flava (kaj ĝiaj nuancoj)
* verbo: flavigi
#### [jo](4.html)
* substantivo: (nekonvencia) posedo, posedaĵo
* verbo: havi, porti, enhavi, teni
#### [kala](4.html)
* substantivo: fiŝo, mara besto, mara estaĵo
#### [kalama](5.html)
* substantivo: sono, bruo
* adjektivo: laŭta, brua, sonfarada
* verbo: fari bruon, deklami, ludi (instrumenton)
#### [kama](10.html)
* substantivo: evento, alveno
* adjektivo: alvena, venanta, estonteco, alvokis
* antaŭverbo: fariĝi, estiĝi (io), sukcesi
#### [kasi](4.html)
* substantivo: planto, herbo, folio
#### [ken](10.html)
* substantivo: ebleco, (nekonvencia) rajto, libereco
* adjektivo (nekonvencia): ebla
* antaŭverbo: povi (fari ion), rajti (fari ion)
#### [kepeken](6.html)
* substantivo: uzo, (nekonvencia) praktiko
* verbo w/ obj: uzi ion
* prepozi
|