mirror of
https://github.com/mrrpnya/lipu-sona.git
synced 2025-02-13 16:44:39 +00:00
1 line
6 KiB
Markdown
1 line
6 KiB
Markdown
|
% Tokipono paĝo 7 - ekkrioj, demandoj, ordonoj kaj nomoj
% /dev/urandom
% julio 2022
La vortlisto de ĉi tiu paĝo:
| vorto | signifo |
|-------|----------------------------------|
| a | (emocia ekkria vorteto) |
| anu | aŭ |
| mu | (iu ajn bleko de besto) |
| o | (por alparoli kaj ordoni) |
| seme | kio? (por demandoj) |
| vorto | signifo |
|-------|----------------------------------|
| kute | aŭskulti, aŭdi, obei, orelo |
| nimi | vorto, nomo |
| lawa | kapo, gvidi, posedi, regi, ĉefa |
| anpa | humila, modesta, dependa, konkeri/venki, klini malsupren |
| insa | eno, interno, centro, ventro |
## Notoj pri la vortoj
La verbaj signifoj de "anpa" ŝajnas rekte kontraŭaj, sed la praktika signifo
ŝanĝiĝas depende de la vorto, kiu sekvas ĝin.
Kiam oni uzas "anpa" kiel transitivan verbon per "e" antaŭ rekta objekto,
tiam tio signifas "konkeri" aŭ "venki":
* jan wawa li anpa e jan utala ike. -- La fortulo venkis la malbonan soldaton.
Tamen, kiam oni uzas "anpa" netransitive, sen rekta objekto, aŭ kun prepozicio kiel
"tawa", tiam tio signifas "klini sin":
* jan pali li anpa tawa jan lawa. -- La laboranto klinis sin al la ĉefo.
Sole, la vorto "anu" signifas "aŭ":
> ona li pona mute anu ike mute. mi sona ala. -- Ĝi estas tre bona aŭ tre malbona. Mi ne scias.
## Ekkrioj kaj ordonoj
La vorto "a" estas emocia interjekcio; ekkria vorteto uzata por emfazi aŭ por
aldoni emocion al frazo. Kutime, oni metas ĝin je la fino de frazo, aŭ ĝi
memstare rolas kiel frazo.
> sina suwi a! -- Ho, vi tiel ĉarmas!
Pli precize, oni indikas ridadon per la frazo "a a a!" (ha ha ha!).
La vorto "mu" anstataŭas ĉian sonon faritan de ĉia besto.
Oni uzas la vorton "o" por alparoli homojn kaj por doni ordonojn.
Se ĝi staras sole je la komenco de frazo, la resto de la frazo fariĝas ordono.
> o kute e mi! -- Aŭskultu min!
Kiam oni uzas ĝin post substantiva frazparto, ĝi alparolas personon.
> sina o! -- He, vi!
> jan ale o! -- Ho, ĉiuj!
Eblas kunigi ambaŭ uzojn.
> jan pali o, kepeken e ilo awen! -- Laboranto, uzu protektilojn!
## Demandoj
Ekzistas du manieroj fari demandojn en Tokipono.
Por fari simplan ĉu-demandon, oni anstataŭigu la pridemandatan vorton per la
strukturo "[vorto] ala [vorto]".
> sina pona ala pona? -- Ĉu vi enordas? ("Ĉu vi bonas?")
Ne ekzistas vortoj por "jes" kaj "ne", do por respondi pozitive oni ripetas la
demandatan vorton, kaj por respondi negative, oni aldonas "ala".
> pona. -- Jes.
> pona ala. -- Ne.
(Mi aŭdis, ke ĉi tiu strukturo estas simila al tiu de la mandarena.)
> ona li pali ala pali? -- Ĉu ŝi/li laboras?
> jan lili li moku ala moku? -- Ĉu la infanoj manĝas?
Alternative, anstataŭ tio, oni povas aldoni "anu seme" ("aŭ kio?") je la fino de la
frazo.
> sina pona anu seme? -- Ĉu vi enordas?
Por ne-ĉuaj demandoj, faru normalan frazon kaj metu "seme" tien, kie vi petas informon:
> sina pali e seme? -- Kion vi faras? ("Vi faras kion?")
> jan seme li pakala e ona? -- Kiu rompis ĝin? ("Kiu persono rompis ĝin?")
> ijo ni li seme? -- Kio estas ĉi tiu objekto? ("Ĉi tiu objekto estas kio?")
> sewi li laso tan seme? -- Kial la ĉielo estas blua? ("Ĉielo bluas pro kio?")
## Nomoj (propraj adjektivoj)
Ĝis nun en ĉi tiuj paĝoj, nur Tokiponaj vortoj uziĝas por paroli pri aferoj
kaj personoj. Sed ĉi tio ja ne sufiĉas por voki iun uzante ties nomo.
Por personaj nomoj, Tokipono ofte uzas tiel nomate "neoficialajn vortojn."
Plej ofte temas pri nomoj de personoj, urboj, landoj, ktp laŭ la devena
lingvoj, adaptitaj al la elparolmaniero de Tokipono. Malkiel ĉiuj vortoj
Tokiponaj, la unua litero estas majuskla.
Neoficialaj vortoj ĉiam estas adjektivaj. Pro tio, ĉiam staras antaŭ ili
substantivo aŭ substantiva frazo, kiu tipigas la nomon.
> jan Mimi -- (la persono) Mimi
> ma Kanata -- (la lando) Kanado
> toki Inli -- (la lingvo) angla
> ma tomo Napoli -- (la urbo) Napolo
Plue, la
|