mirror of
https://github.com/mrrpnya/lipu-sona.git
synced 2025-02-15 17:24:38 +00:00
1 line
6 KiB
Markdown
1 line
6 KiB
Markdown
|
% Tokipono paĝo 6 - prepozicioj kaj lokoj
% /dev/urandom
% julio 2022
La vortlisto de ĉi tiu paĝo havos du grupojn. Prepozicioj:
| vorto | signifo |
|---------|----------------------------------|
| kepeken | per, uzi |
| lon | en, ĉe, sur, vera, nuna, ekzisti |
| sama | sama, simila, kiel, frat(in)a |
| tan | ekde, el, pro, kaŭzo, kialo |
| tawa | al, por, mov(iĝ)anta, el vidpunkto de|
Kaj normalaj vortoj (kiuj rilatas al lokoj ĉi-okaze):
| vorto | signifo |
|---------|----------------------------------|
| sewi | supro, supra, ĉielo, dia, sankta |
| noka | piedo, kruro, malsupra, suba |
| poka | kokso, flanko, apud, proksima |
| monsi | malantaŭo, dorso, pugo |
| sinpin | vizaĝo, antaŭo, plej antaŭa, muro|
Prepozicioj estas vortoj, kiuj rilatas al aliaj partoj de la frazo por
esprimi lokon aŭ tempon (plia klarigo pri tio en posta leciono) aŭ specifan detalon pri
la ago.
En Tokipono, oni uzas la vortojn "kepeken", "lon", "sama", "tan" kaj "tawa"
kiel prepoziciojn, kaj tiam oni metas ilin je la fino de frazo sen iu ajn alia
partikulo.
Jen kelkaj ekzemploj de ĉiuj el la kvin vortoj, uzataj kaj kiel prepozicioj
kaj kiel normalaj vortoj:
> mi pona e tomo kepeken ilo mi. -- Mi riparas la domon per miaj iloj.
> mi toki kepeken toki pona. -- Mi parolas per Tokipono.
> sina kepeken e ilo sitelen. -- Vi uzas skribilon/pentrilon.
> mi lon tomo sina. -- Mi estas en via domo.
> jan ike li kalama mute lon tomo lipu. -- Malbonulo multe bruas en la biblioteko.
> ona li toki e ijo lon. -- Li/ŝi/ili parolas la veron ("parolas pri aferoj,
> kiuj ekzistas").
> mi en sina li sama. -- Mi kaj vi estas similaj.
> meli sama mi li pona. -- Mia fratino estas bona.
> kiwen lili li sama lukin pipi. -- La ŝtoneto aspektas kiel insekto.
> mi lape tan ni: mi jo ala e wawa. -- Mi dormas, ĉar mi ne havas energion.
> mi tawa tan tomo mi. -- Mi foriras de mia domo.
> ona li awen lon tomo lipu. -- Ili restis en la biblioteko.
> tomo tawa mi li pona. -- Mia aŭto ("movanta ĉambro/konstruaĵo") estas bona.
> mi tawa tomo moku. -- Mi iras al la restoracio ("manĝa domo, manĝejo").
Oni uzas la vorton "tawa" ankaŭ por esprimi vidpunkton.
> sina pona tawa mi. -- Mi ŝatas vin. ("Vi plaĉas/bonas al mi.")
> %averto%
> Ĉar "tawa" povas esti aŭ adjektivo aŭ prepozicio, kelkaj frazoj povas
> fariĝi dusencaj. Ekzemple, "tomo tawa mi" povas signifi "mia aŭto" kaj "domo,
> laŭ mia vidpunkto". La dezirata signifo dependos de la kunteksto.
Kaj jen kelkaj ekzemploj de la vortoj indikantaj lokon:
> waso mute li lon sewi. -- Multaj birdoj estas en la ĉielo.
> mi awen lon tomo mi. -- Mi restas en mia domo.
> mi toki tawa jan sewi. -- Mi parolas al (dio/anĝelo/sankta individuo/(eble
> laŭvorte) homo en la ĉielo).
> mi tawa kepeken noka mi. -- Mi iras piede ("per miaj piedoj").
> kiwen lili li lon noka mi. -- Malgranda ŝtono estas sub mi.
> mi tawa lon poka sina. -- Mi iras apud vi.
> jan poka li ike tawa mi. -- La najbaro malplaĉas al mi.
> poka mi li pakala. -- Mia kokso/flanko estas rompita.
> ona li lon monsi sina. -- Ili estas malantaŭ vi.
> jan utala mute li lon sinpin mi. -- Soldatoj staras antaŭ mi.
> lipu suli li lon sinpin ni. -- Grava dokumento estas sur tiu muro.
> sinpin ona li pona lukin. -- Ŝia/lia vizaĝo aspektas bone.
## Esprimoj
Estas du malsamaj manieroj por ĝisi homojn. Se oni foriras, oni diras:
> mi tawa! -- Ĝis! (laŭvorte "Mi iras.")
Se iu alia foriras, oni diras:
> tawa pona! -- Ĝis! ("Bonan iradon!")
Fakte, multaj vortoj estas uzataj kiel salutoj.
> moku pona! -- Bonan apetiton! ("Bonan manĝadon/manĝaĵon!")
> lape pona! -- Bonan nokton! ("Bonan dormadon!")
Estas ankaŭ esprimo, kiu rolas kiel multaj pozitivaj esprimoj, de "dankon" al
"paco estu ĉe vi":
> pona tawa sina! (laŭvorte "Bonon al vi!")
## Dialektaj malsamaĵoj
> %info%
> Ĉi tiu parto de la dokumento priskribos, kiel tokiponaj kursoj malsame klarigas
> kelkajn ideojn.
*
|