lipu-sona/pages/eo/sitelen_pona.md

185 lines
7 KiB
Markdown
Raw Permalink Normal View History

2022-07-06 18:19:23 +03:00
% priskribo kaj ekzemploj de Sitelen-pona
% /dev/urandom
% julio 2022
## sitelen pona
"sitelen pona" ("simpla skribado" aŭ "bona skribado") estas ideografia skriba
sistemo kreita por Tokipono de ĝia kreinto, Sonja Lang.
> %informo%
> La parto de la oficiala libro, kiu priskribas Sitelenponon, eldoniĝis per
> nekomerciala [CC-BY-NC 4.0](https://creativecommons.org/licenses/by-nc/4.0/)
> permesilo. Do, ĝi estas facile disponebla rete en aliaj kursoj,
> kiel la [paĝo de jan Pije](http://Tokipona.net/tp/janpije/hieroglyphs.php)
> pri la sistemo, kiu priskribas ĝin preskaŭ tutsame kiel la oficiala
> libro.
>
### ideografiaj sistemoj
En ideografia sistemo, **ĉiu ideografiaĵo ĝenerale reprezentas unu vorton** (aŭ
kelkfoje eĉ frazon). La plej vaste konata ekzemplo de ideografia
sistemo estas la hana signoj, kiujn oni uzas en Ĉinio kaj (aldone al iliaj propraj
skribsistemoj) la japana kaj la korea.
> %informo%
> Ideografiaj sistemoj estas bonaj por lingvoj, en kiu vortoj havas malmultajn aŭ
> neniujn fleksiojn (t.e. ili ŝanĝiĝas tre malmulte), kaj
> la gramatiko anstataŭe baziĝas sur kunmeto de jamaj vortoj (tia lingvo
> nomiĝas "analiza"). La ĉinaj lingvoj tre bone montras tiun ideon,
> kiel Tokipono.
>
Sed ĉar la baza vortaro de Tokipono uzas nur **120 vortojn** (kaj kelkaj aldonitaj
de la komunumo), la ideografia sistemo por Tokipono ankaŭ fariĝas
**signife pli facila lerni** kaj uzi ol tiu de la ĉina, kiu postulas scion de
pli ol 1500 signoj por flua legado. Krome, la plejparto de la signoj
en Sitelenpono videble reprezentas la vortojn kaj iliajn signifojn --
ekzemple, "lawa", kiu signifas "kapon", laŭvide estas simbolo de kapo kun ĉapelo.
"nanpa", kiu signifas "nombron", devenas de la cifera signo "\#", kaj tiel plu. (Iagrade,
ĉi tio estas vera ankaŭ por iuj hanaj signoj.)
### Sitelenpona diagramo
![diagramo de Sitelenponaj signoj](/sitelen_pona.gif)
2022-07-06 18:19:23 +03:00
> Ĉi tiu diagramo montras ĉiujn Sitelenponajn signojn de la 120 oficialaj
> vortoj, la gravajn vortojn en la dua oficiala libro ("nimi ku suli"), kaj
> iujn el la signoj ofte uzataj por novaj vortoj ("nimi sin") kaj
> alternativaj formoj ("nasin lukin ante"). Iuj el la alternativaj
> signoj estas miaj originalaj kreitaĵoj -- ĉi tiuj havas indikilon de malgranda ruĝa
> triangulo en la malsupra, dekstra angulo.
Tre simila al la latina alfabeto, ĝi estas skribita demaldekstre dekstren kaj desupre malsupren.
Ĉiu Tokipona vorto skribiĝas per sia signo, sen kromaj spacetoj intervorte.
Adjektiva signo povas uziĝi kaj sur substantiva signo kaj sub ĝi por
fari substantivan frazon. Tia signo ĝenerale nomiĝas "kunmetita signo".
> %informo%
> Vi eble rimarkis, ke la "emblemo" de Tokipono, uzita sur la kovrilo de la oficiala
> libro kaj en la plejparto de retpaĝoj por prezenti ĝin (inklusive ĉi tiun), fakte estas
> la signoj Sitelenponaj por "toki pona". "pona" staras ene de la simbolo "toki".
Neoficialaj vortoj skribiĝas en kartuŝo (ronda formo, kiu ĉirkaŭas ĉiun signon).
La unua sono de ĉiu signo literumas la nomon. Ekzemple, en la paĝo alligita ĉe la komenco
(kaj uzita en la oficiala libro), "ma Kanata" oni skribas kiel "ma [kasi alasa nasin awen telo
a]". (En iuj tiparoj, la kartuŝo povas anstataŭiĝi per krampoj.)
### Sitelenpono laŭ ofta uzado
> %informo%
> La informo en ĉi tiu parto ne estas parto de la oficiala strukturo de Sitelenpono.
> Ĝi entute baziĝas sur la uzo de Sitelenpono en la Tokipona komunumo.
Frazoj apartiĝas aŭ per punkto aŭ per spaco. Ĉiu alia interpunkcio
(komoj, dupunktoj, ktp.) estas aŭ ellasita aŭ skribita per sia kutimaj
signoj (ĉar en preskaŭ ĉiu okazo, ties ĉeesto aŭ foresto ne ŝanĝas la signifon de frazo).
Vortoj, aldonitaj de la Tokipona komunumo, kutime havas proprajn apartajn
signojn kaj ne estas skribitaj kiel oficialaj vortoj.
Ĉar la demandosigno estas la signo por "seme", demandaj frazoj povas finiĝi
per punkto aŭ pli malgranda demandosigno.
Iuj uzas kunmetitajn signojn inter kartuŝoj por skribi tutajn silabojn
en unu spaco. Ekzemple, [ĉi tiu tvito](https://twitter.com/qvarie/status/1291755067851251712)
montras la neoficialan vorton "Nijon" ("Japanio") skribita kiel tri signoj: "nena-ilo",
"jan-oko" and "nena".
### Ekzemploj
Jen bazaj tekstoj skribitaj Sitelenpone.
![wan ni pi lipu ni li sitelen kepeken sitelen pona. sina ken ala ken sona e ni.
/ toki pona li jo e nimi pi mute lili. tan ni nasin sitelen ni li ken: sitelen
wan li toki e nimi wan. sitelen ale li lukin sama kon
ona.](/sitelen_pona_example.png)
2022-07-06 18:19:23 +03:00
[Traduko](eo/answers#sp)
2022-07-06 18:19:23 +03:00
Por pliaj tekstoj skribitaj Sitelenpone, inkluzive paĝon kiu instruas
legadon de Sitelenpono per la signoj mem, rigardu la
retpaĝon ["tomo pi sitelen pona"](https://davidar.github.io/tp/) de jan Tepu.
### Tiparo
La teksto supra montriĝas per tiparo nomita "linja pimeja". Tamen, por
montri Sitelenponon interrete, estas multaj aliaj ebloj. Jen la
plej oftaj.
* Tiparo nomita "[linja pona](musilili.net/linja-pona/)" estas konata pro
siaj simpla estetiko kaj kapablo kunmeti multajn signojn.
Ĝi estas la plej populara elekto.
* "[sitelen pona pona](https://jackhumbert.github.io/sitelen-pona-pona/)" estas
tiparo, kiu traktas iujn signojn tre malsimile al kutime en Sitelenpono,
sed kiu aspektas bele en variaj grandecoj de la tiparo, kaj kiu ne postulas ian
aliigon de Tokipona teksto por aspekti bele. Precipe, ĉi tiu estas
mia plej ŝatata tiparo.
> %informo%
> Iuj paĝoj en ĉi tiu retpaĝo ebligas la interŝanĝon de teksto inter la latina kaj
> Sitelenpono. La sekva agordo uzos la tiparon "sitelen pona pona", ĉar ĝi funkcias
> la plej bone je nemodifitaj Tokiponaj tekstoj, kaj ĝi funkcias bone je tekstoj,
> kiuj uzas vortojn ne-pu-ajn, neoficialajn, aŭ eĉ ne-Tokiponajn.
>
* "[linja suwi](https://linjasuwi.ap5.dev/)" estas freŝe kreita tiparo de
alienpirate5. Ĝi oferas belaspektajn signojn kaj multe da komunume kreitaj vortoj.
* Mi ambaŭ kreis tiparon por Sitelenpono, nomitan "[insa pi supa lape](lentan/supalape)".
2022-07-06 18:19:23 +03:00
Ĝi baziĝas sur la tiparo "Bedstead" (tial, la nomo) kaj uzas la saman algoritmon
por konverti malgrandajn bitmapojn de diversaj signoj en vektoran tiparon plene funkciantan.
#### Ekzemploj de malsamaj tiparoj
>
> sitelen ni li sitelen kepeken sitelen pona.
>
> sina ken ala ken sona e ona.
>
> ma Kanata li suli.
>
> jan pi sona mute li pali pona.
>
* linja pona:
![](/lpona.png)
2022-07-06 18:19:23 +03:00
* linja pona (silaboj per kunmetitaj signoj):
![](/lpona2.png)
2022-07-06 18:19:23 +03:00
* linja pimeja:
![](/lpimeja.png)
2022-07-06 18:19:23 +03:00
* sitelen pona pona:
![](/spp.png)
2022-07-06 18:19:23 +03:00
* insa pi supa lape:
![](/insa.png)
2022-07-06 18:19:23 +03:00
### sitelen emoji / sitelen pilin
Sistemo nomita "sitelen emoĝio" (aŭ "sitelen pilin") adaptas ĉiun eblan
signon de Sitelenponon al emoĝiaj signoj. Pro tio, oni povas uzi ĝin
en multaj retpaĝoj kaj mesaĝiloj.
* [Oficiala paĝo](https://sites.google.com/view/sitelenemoji)
* [Priskribo de la sistemo, kaj diagramo de Vindozaj emoĝioj kun ekzempla teksto](https://omniglot.com/conscripts/sitelenemoji.htm)
---
[Paĝo pri aliaj skribsistemoj](eo/x2)
2022-07-06 18:19:23 +03:00
[Unua paĝo](eo)
2022-07-06 18:19:23 +03:00